Al la enhavo

Projekto Aŭdvide

de Cyrill, 2012-decembro-22

Mesaĝoj: 124

Lingvo: Esperanto

Cyrill (Montri la profilon) 2013-aprilo-20 18:05:18

Ironia kaj saĝa rigardo al homoj en la senlina Universo – animaciaĵo "Noveloj pri la kosmo".

Cyrill (Montri la profilon) 2013-aprilo-21 19:33:27

Rigardu nian komunan hejmon de ekstere! Unikaj bildoj de la Tero el la kosmo en "La plej granda pejzaĝo".

Cyrill (Montri la profilon) 2013-aprilo-28 20:04:25

Ironia rigardo al la problemoj de la moderna civilizo -- animacia filmo "Paradoksoj en rok-muzika stilo".

Cyrill (Montri la profilon) 2013-majo-04 20:39:27

Tian oni ankoraŭ ne vidis en Esperantujo! Festivalo de folklora arto "Tuta Rusio", kiu okazis fine de la jaro 2011, kolektis pli ol tri mil partoprenantojn el Rusio kaj najbaraj landoj, kiuj konservas kaj vivigas artajn tradiciojn de siaj naciecoj. Tuva gorĝa kantado, nekredeblaj akrobataĵoj de kaŭkazaj dancistoj, glisanta paŝado de rondodanco "Berjozka" kaj multaj pluaj spektindaĵoj atendas vin dum preskaŭ kvar horoj da senkompara maratono. La popoloj jam faris sian familian rondon sur la festivala scenejo dank' al arto; nun vi povas aliĝi ĉi tiun rondon dank' al Esperanto.

Cyrill (Montri la profilon) 2013-majo-10 22:48:07

Daŭrigante temon de la antaŭa publikaĵo en projekto "Aŭdvide", mi proponas ankoraŭfoje ĝui unu el la plej brilaj majstroverkoj de ensemblo "Igor Moisejev" -- rusan dancon "Somero", kiu ne ĉesas ravi spektantojn tra la tuta mondo.

Cyrill (Montri la profilon) 2013-majo-23 19:26:01

Mi invitis vin, sinjoroj, por komuniki al vi tre agrablan novaĵon: al ni venis «La Revizoro»! Klasika komedio de N. Gogol en klasika kinoversio de la jaro 1952 kun Esperantaj subtekstoj laŭ la klasika traduko de L. Zamenhof – kio povas esti pli ĝuinda spektaĵo?

En unu provinca urbo loĝas tiea urbestro Anton Antonoviĉ Skvoznik-Dmuĥanovskij, fartas bone kaj «ne amas preterlasi tion, kio naĝas al la manoj». Trankvilan ekzistadon de la lokaj eminentuloj subite rompas konfidenca sciigo, ke el la ĉefurbo inkognite alveturas oficisto kun tasko inspekti la ĉi-tieajn aferojn. Kaj baldaŭ post tio en la urba hotelo oni rimarkis strangan junan viron, kiu loĝas tie jam du semajnojn, ne intencas pagi kaj montras atentindan scivolemon...

Cyrill (Montri la profilon) 2013-majo-28 20:06:38

Por vi estos interese ekscii, ke Nikolaj Gogol apartenas al klasikuloj ne nur de humura, sed ankaŭ de horora literaturo. Animacia filmo "Floro de filiko", farita laŭ unu el liaj fruaj noveloj, malkovros ankoraŭ nekonatan al Esperantistoj flankon de la granda majstro...

Cyrill (Montri la profilon) 2013-junio-03 19:47:51

Ankoraŭ unu prezentaĵo de nekonata Nikolaj Gogol -- fragmento el horora filmo "La portreto", aperinta en 1915.

Cyrill (Montri la profilon) 2013-junio-18 19:37:56

Hodiaŭ mi proponas mense reveni en februaron 2013 kaj ankoraŭfoje eksenti atmosferon de la senprecedenta en la monda historio okazaĵo -- eksplodo de meteorito super rusia urbo Ĉeljabinsk.

Cyrill (Montri la profilon) 2013-junio-30 17:22:50

Hodiaŭ mi fiere prezentas en projekto "Aŭdvide" filmon "La skarlata floreto" -- internacie konatan historion pri Belulino kaj la Monstro en formo de ege bela animacio, kiu similas viviĝintan lakan miniaturon.

Reen al la supro