Al la enhavo

Dekuvri

de Terurĉjo, 2007-oktobro-23

Mesaĝoj: 17

Lingvo: Esperanto

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-oktobro-23 22:22:51

Legante, mi renkontadas en libroj la verbon "dekuvri", kiun oni rekomendas uzi anstataŭ la verbon "malkovri". Ŝajne, ke tiu "dekuvri" estas neologismo.
Tamen ĉiuj miaj serĉoj de la vorto en diversaj vortaroj, paperaj kaj retaj, finiĝis per nenio. Mi ne trovis la vorton.
Kion diros kaj konsilos niaj lernu!-spertuloj?

Daŭrigande la fadenon, mi volus demandi pri la diferenco inter du verboj: kovri kaj fermi, ĉar malaj iliaj formoj, nome malkovri kaj malfermi, ofte ŝajnas al mi egalaj.

Mi opinias, ke, kiam oni kovras ion, oni faras tion de-supre per iu kovrilo. Kiam oni fermas ion, tion oni faras kutime sen iu aparta ilo aŭ aĵo - oni fermas pordon, fenestron, ĉambron, sed oni kovras liton, kaserolon, libron.

Sed pordon oni ĉu malkovras aŭ malfermas? Novan mondon Kolumbo ĉu malkovris aŭ malfermis?

mnlg (Montri la profilon) 2007-oktobro-24 09:55:54

Hej!

Mi ne estas spertulo, tamen laŭ mia imago, "fermado" rilatas al io kio antaŭkonstruiĝis por esti fermita; dum "kovrado" povas okazi tute nature.

Mi povas fermi la fenestron, tiel ke aero ne pasu. Fenestroj fariĝis por esti fermitaj. Tamen mi ne povas fermi truon en la muro; mi kovras aŭ ŝtopas ĝin.

Oni povas dum inaŭguro malkovri novan statuon, tiel ke oni vidu kio estas sub la tuko. Tamen oni ne povas malfermi ĝin, krom se ĝi estas sarkofago ridulo.gif

white knight (Montri la profilon) 2007-oktobro-24 13:37:03

Sed pordon oni ĉu malkovras aŭ malfermas? Novan mondon Kolumbo ĉu malkovris aŭ malfermis?
Oni povas fermi kaj malfermi pordon, sed ne malkovri.

Kaj Kolumbo nek malkovris nek malfermis la "Nova(n) Mondo(n)" sed li eltrovis ĝin.

white knight (Montri la profilon) 2007-oktobro-25 08:43:00

Legante, mi renkontadas en libroj la verbon "dekuvri", kiun oni rekomendas uzi anstataŭ la verbon "malkovri". Ŝajne, ke tiu "dekuvri" estas neologismo.
Eble iun francon kreiis tion vorton. (découvrir)
rido.gif

Matthieu (Montri la profilon) 2007-oktobro-25 09:38:16

white knight:
Sed pordon oni ĉu malkovras aŭ malfermas? Novan mondon Kolumbo ĉu malkovris aŭ malfermis?
Oni povas fermi kaj malfermi pordon, sed ne malkovri.

Kaj Kolumbo nek malkovris nek malfermis la "Nova(n) Mondo(n)" sed li eltrovis ĝin.
Pensi –› elpensi, trovi –› eltrovi. Vi certe pravas, tio estas logika.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-oktobro-25 22:21:27

mnlg:Hej!
Mi ne estas spertulo.
Улыбнуло - Min tio ridetigis. okulumo.gif

Malgraŭ tio, ke la forumo estas en Esperanto, min interesas, kion diras viaj naciaj lingvoj pri tio, kion faris Kolumbo, serĉante kaj trovinte Amerikon, ĉar en la mia li nome malkovris (malfermis?) ĝin.
Открытие Америки-Malkovro de Ameriko

mnlg (Montri la profilon) 2007-oktobro-26 06:52:25

Terurĉjo:Malgraŭ tio, ke la forumo estas en Esperanto, min interesas, kion diras viaj naciaj lingvoj pri tio, kion faris Kolumbo, serĉante kaj trovinte Amerikon, ĉar en la mia li nome malkovris (malfermis?) ĝin.
Jes, ankaŭ en la itala. Kaj pro tio ke li (verŝajne) estis itala, ĉu tiu traduko fariĝu nepra? okulumo.gif

Mielo (Montri la profilon) 2007-oktobro-26 18:03:53

mnlg:
Terurĉjo:Malgraŭ tio, ke la forumo estas en Esperanto, min interesas, kion diras viaj naciaj lingvoj pri tio, kion faris Kolumbo, serĉante kaj trovinte Amerikon, ĉar en la mia li nome malkovris (malfermis?) ĝin.
Jes, ankaŭ en la itala. Kaj pro tio ke li (verŝajne) estis itala, ĉu tiu traduko fariĝu nepra? okulumo.gif
Ankaŭ en la hungara. Li estis malkovrinto. Kvankam, mi nun legis en mia vortaro: ke li estis "eltrovinto de Ameriko." senkulpa.gif

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-oktobro-26 23:05:50

Ridindaĵo: Oni min instruis en lernejo, ke Kolumbo serĉis maran vojon al Hindio kaj ĝiaj trezoroj. Ĝis siaj lastaj vivtagoj li opiniis, ke trovis konkrete jam menciitan "Hindion". Pro tio indiĝenoj de la trovitaĵo eĉ nun nomiĝas indianoj.
Sed fakte li trovis ne Hindion, sed novan, ankoraŭ ne sciatan parton de la mondo, kiun nur post la morto de Kolumbo oni nomis Ameriko.
Do, kion Kolumbo eltrovis?

mnlg (Montri la profilon) 2007-oktobro-27 18:38:33

Terurĉjo:Do, kion Kolumbo eltrovis?
Landon.

Reen al la supro