Al la enhavo

Pluralo aŭ singularo?

de Terurĉjo, 2007-novembro-13

Mesaĝoj: 18

Lingvo: Esperanto

Umlaŭto (Montri la profilon) 2007-novembro-15 03:55:36

mnlg:Ha ha, kaj nun mi frenezigu vin. Oni diras "0,6 gramoj" (*) kvankam tiu kvanto estas malpli ol unu ridulo.gif

(*) = Almenaŭ, tiel mi supozas...
Laŭ la PMEG, oni povas diri aŭ je gramo aŭ je gramoj en tia kazo.

PMEG:Ĉe nul oni povas heziti, ĉu uzi unu-nombron aŭ multe-nombron, ĉar nul estas nek unu, nek pluraj. Oficiala regulo ne ekzistas. Oni povas rezoni en du manieroj:
[LISTO]
Aŭ oni uzas J nur por nombroj super unu, do ne por ekz. nul aŭ 0,5.
Aŭ oni uzas J por ĉiuj (pozitivaj) nombroj krom ekzakte unu, do ankaŭ por nul kaj por nombroj inter nul kaj unu, ekz. 0,5.[/list]Ambaŭ principoj estas egale logikaj.
Mi preferas la unuan manieron (kvankam, aŭ eble ĉar, mia nasklingvo uzas la duan). Sed mi pensas ke la dua estas pli ofta.

Ankaŭ, subnula nombro surhavas pluralfinaĵon se kaj nur se ĝia malo surhavas pluralfinaĵon.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-novembro-15 21:46:13

Post longa pripensado della afero, post longa lernado kaj legado de diversaj lernolobroj mi ellernis, ke necesas voĉe paroli tiel: unu komo kvin metroj, nulo komo ses metro, dudek komo ok kilogramoj.

mjones490 (Montri la profilon) 2007-novembro-15 22:23:52

En angla, oni parolas pri PARO de kalsono, sed nur UNU mamzono! shoko.gif

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-novembro-15 22:41:49

Ha, sekvaj vortoj en la rusa ne havas singularon: mono, pantalono, kuloto, sledo, pordego, ligno, ŝtrumpkalsono, okulvitroj ( lango.gif ), horloĝo kaj multaj aliaj.

Umlaŭto (Montri la profilon) 2007-novembro-15 22:54:28

Mi parolas tiel:
[LISTO]
-2,0m : minus du metroj
-1,5m : minus unu komo kvin metroj
-1,0m : minus unu metro
-0,5m : minus nul komo kvin metro
0,0m : nul metro
0,5m : nul komo kvin metro
1,0m : unu metro
1,5m : unu komo kvin metroj
2,0m : du metroj[/list]Se nombro estas en la intervalo [-1, 1] la nombrato ne havas J-finaĵon; alie ĝi havas.

. . . Sed kio pli nereelaj nombroj!?

mjones490 (Montri la profilon) 2007-novembro-16 16:04:33

Terurĉjo:Ha, sekvaj vortoj en la rusa ne havas singularon: mono, pantalono, kuloto, sledo, pordego, ligno, ŝtrumpkalsono, okulvitroj ( lango.gif ), horloĝo kaj multaj aliaj.
Mi komprenas la mankon de singularo por mono, ligno, kaj eĉ horloĝo. Sed sledo? Kiom sledojn povas vi rajdi samtempe??

mjones490 (Montri la profilon) 2007-novembro-16 16:29:09

mjones490:
Terurĉjo:Ha, sekvaj vortoj en la rusa ne havas singularon: mono, pantalono, kuloto, sledo, pordego, ligno, ŝtrumpkalsono, okulvitroj ( lango.gif ), horloĝo kaj multaj aliaj.
Mi komprenas la mankon de singularo por mono, ligno, kaj eĉ horloĝo. Sed sledo? Kiom sledojn povas vi rajdi samtempe??
Ignoru min. . . Mi nur konsciiĝis, ke la vorto "sledoj" signifias "la sledoj sub la veturilo". lango.gif

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2007-novembro-24 05:40:04

Umlaŭto:Mi parolas tiel:
-2,0m : minus du metroj
-1,5m : minus unu komo kvin metroj
-1,0m : minus unu metro
-0,5m : minus nul komo kvin metro
0,0m : nul metro
0,5m : nul komo kvin metro
1,0m : unu metro
1,5m : unu komo kvin metroj
2,0m : du metroj
Se nombro estas en la intervalo [-1, 1] la nombrato ne havas J-finaĵon; alie ĝi havas.

. . . Sed kio pli nereelaj nombroj!?
Ĉu oni aldonas aferojn post nereelaj nombroj?

Reen al la supro