Al la enhavo

Demando pri "nun" kaj "tiam"

de Viktoro44, 2008-januaro-20

Mesaĝoj: 22

Lingvo: Esperanto

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-januaro-24 16:06:19

Ĉion bone pripensinte, kaj multfoje traleginte kaj pritraktinte, kaj poste el ĉio konkludinte, mi decidis doni ankoraŭan ekzemplon:
Imagu, ke hodiaŭ Karlo transdonis la domon al Robinsono. La transdono jam okazis, sed HODIAŬ.
En tiu kazo la citaĵo estas ĝusta: Li kondukis min al la domo, kiun NUN transdonis al mi.

Ĉu ankoraŭa estas komprenebla vorto? lango.gif

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-januaro-24 16:10:55

Damne, nu, ne plaĉas al mi la vorto. Mi komprenas jenon:
kiun hodiaŭ transdonis
kiun ĵus transdonis
kiun iam transdonis
kiun tuj transdonis
kiun antaŭ nelonge transdonis
kiun jam transdonis

ekspliku al mi, kion signifas - nun transdonis.

Filu (Montri la profilon) 2008-januaro-24 16:40:04

Terurĉjo:Damne, nu, ne plaĉas al mi la vorto. Mi komprenas jenon:
kiun hodiaŭ transdonis
kiun ĵus transdonis
kiun iam transdonis
kiun tuj transdonis
kiun antaŭ nelonge transdonis
kiun jam transdonis

ekspliku al mi, kion signifas - nun transdonis.
Eble kiam la transdonanto kaj la ricevanto, post la transdono, ankoraŭ ne lasis unu la alian irante sian propran vojon sed anstataŭ daŭris ilian "koran dankon!-nedankinde..." ludon kaj/aŭ alitemajn konversaciojn, kiuj al ili plaĉas, eble tiam temas pri ambaŭ nuna kaj pasinta transdonado demando.gif

Tamen, kiel proponis vi, eble pli taŭgas "ĵus" tiakaze (almenaŭ ankaŭ al mi pli plaĉas "ĵus" ol "nun").

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-januaro-24 16:51:06

Filu:Tamen, kiel proponis vi, eble pli taŭgas "ĵus" tiakaze (almenaŭ ankaŭ al mi pli plaĉas "ĵus" ol "nun").
Ankaŭ mia edzino konsentas kun ni ambaŭ. rido.gif
Sed mi ja pensas ruse diference de white knight, kiu traktas la aferon de germanlingva vidpunkto.

Filu (Montri la profilon) 2008-januaro-24 17:03:56

Terurĉjo:Ĉu ankoraŭa estas komprenebla vorto? lango.gif
Tute komprenebla, jes, sed miakapete nuntempe ne venas ebla uzado de la vorto.

Viktoro44 (Montri la profilon) 2008-januaro-24 18:51:23

Interese, ĉu en hispana traduko de la libro la indiĝeno, savita de Robinsono, nomiĝas Karlo? Ruse li nomiĝas Пятница - Vendredo - Friday.
Sed ek al la laboro.
Ne. Karlo estas alia homo kiu Robinsono ankaŭ savis el la sovaĝuloj. Mi legis la Esperanta traduko, sed mi kredas ke en la hispana Vendredo estas Viernes (tagnomo).
En rakontoj nun ofte montras tiun tempopunkton, kiun la rakonto atingis, = “en tiu momento, je tiu tempo, tiam”. Nun donas pli vivan koloron al la rakonto ol la normala tiam, kvazaŭ la aŭskultanto mem ĉeestus la okazaĵojn, kvazaŭ estus nuna tempo:
Mi opinias ke tiu teksto el PMEG (laŭ sergejm) estas tre klara. Eble, la problemo estus ke niaj gepatraj lingvoj (Terurĉjo, sergejm, Filu kaj mi) ne havas tiun uzon de la vorto "nun" (mi ne scias la rusan vorton, pardonu, "now", "ara", "ahora"), sed, eble en la germana la vorto "nun" (ankaŭ "nun", ŝajnas al mi) povas esti uzata en estinta frazo ("pli estinta" ol hodiaŭ). Mi legas en germana-kataluna vortaro ke la germana vorto "nun" signifas "ara" (nun = "now") kaj ankaŭ "aleshores (tiam = "then"). Ĉu ne?

Filu (Montri la profilon) 2008-januaro-24 19:23:07

Terurĉjo:ekspliku al mi, kion signifas - nun transdonis.
Mi plu pripensis la aferon, kaj eble trovis eron da ekrespondo pri tiu laŭnie ŝajna nesencaĵo.

-----------------------

Eĉ rakontante pri pasintaj okazaĵoj, oni ne eskapas la pasadon de la tempo oniahistorie.

Imagu, do, ke oni ĵus finis pritrakti pri antaŭaj okazaĵoj, dum kiuj Robinsono kaj Karlo estis farintaj aŭ nefarintaj diversaĵojn aliajn, kaj malrapide alvenis oni al tiu tempo, kiam okazis la transdono. Temas ja pri pasinta transdono (okazaĵoj de la rakonto oni eltiris el la pasinteco), sed ĝi nune okazas laŭ la rakontotempo.

Do, mallonge, ni havas referencojn al du malsamaj tempoj: "nun" al rakontotempo, "-is" al la legantotempo.

Ĉu sencas?

rosto (Montri la profilon) 2008-januaro-27 04:57:49

Ĉu eble uzo de 'nun' ĉi-kaze estas iom arkaika kaj spegulas arkaikan stilon de angla Robinsono?

novatago (Montri la profilon) 2008-januaro-27 14:23:20

Viktoro44:
Mi opinias ke tiu teksto el PMEG (laŭ sergejm) estas tre klara. Eble, la problemo estus ke niaj gepatraj lingvoj (Terurĉjo, sergejm, Filu kaj mi) ne havas tiun uzon de la vorto "nun" (mi ne scias la rusan vorton, pardonu, "now", "ara", "ahora"), sed, eble en la germana la vorto "nun" (ankaŭ "nun", ŝajnas al mi) povas esti uzata en estinta frazo ("pli estinta" ol hodiaŭ). Mi legas en germana-kataluna vortaro ke la germana vorto "nun" signifas "ara" (nun = "now") kaj ankaŭ "aleshores (tiam = "then"). Ĉu ne?
Fakte, la hispana havas tiun sencon por "nun" ankaŭ. Mi ne scias se ĝi estas korekta aŭ ne (kvakam mi kredas ke ĝi estas korekta). Mi legis multajn fojojn la hispanan frazon, kiu egalas laŭ vorto tiun frazon pri kiun vi parolas: "y ahora me daba...". Kiel vi povas vidi "doni" (dar) estas en estinto kaj oni povas uzi kun la vorto "nun" (ahora).

La traduko al la hispana estus tiel:
"Apretó de coranzón mi mano, y despues me condujo a mi antigua casa, la cual él ahora me traspasaba."

Eble en la kataluna oni ne povas fari tiun tiel sed en la hispana jes. La "problemo" estas tiu, kiu Esperanto nur havas unu estinton kaj kutime aliaj lingvoj havas pli ol unu kaj oni devas elekti ĝin bone laŭ la kunteksto kiam oni tradukas.

Ĝis, Novatago.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-januaro-27 17:35:17

Mi pardonpetas pro nevola krokodilado, sed, ĉar la diskuto daŭras kaj oni pasis al naciaj lingvoj, mi volus, ke la frazo estu samtempe dulingve antaŭ miaj okuloj.
En Esperanto:
Li kore premis mian manon, kaj poste kondukis min al mia antaŭa domo, kiun li nun transdonis al mi.
En la rusa:
Он сердечно пожал мою руку, а затем проводил меня к моему прежнему дому, который он сейчас передал мне.
Ne, ruso neniam tiel dirus, ruso dirus "tuj " - тотчас, сразу, сразу же. Tio signifas, ke unue li kondukis kaj nur poste (post iom da tempo, eble, tuj) li transdonis.
Rosto, ĉu vi konsentas?

Reen al la supro