Al la enhavo

Kiom da lingvoj vi parolas? Ĉu vi volas lerni aliajn lingvojn?

de Luann, 2015-decembro-18

Mesaĝoj: 44

Lingvo: Esperanto

bryku (Montri la profilon) 2017-januaro-02 10:59:35

Vinisus:Por mi estus sufiĉe se mi sukcesus lerni ĝisfunde Esperanton.
(+++!!!)

phi500ac (Montri la profilon) 2017-januaro-03 00:13:40

Hi, Luann.

Mia patro havis amikon, kiu nomiĝis Glenn Doman. Tiu Glenn Doman kredis, ke oni devas komenci lingvan kaj muzikan lernadon antaŭ ol iĝi du jara. Do mi komencis lerni la Francan, la Anglan kaj la Antikvan Grekan Lingvojn, kiam mi havis unu jaron kaj ok monatojn. Mia patrino diris, ke la unua lingvo kiun mi parolis estis la Greka. Laŭ mia patrino, mi estis kun ŝi en ŝia aŭtomobilo, kiam mi montris anoncan bildon ĉe la strato kaj diris: γυνή (ginee). Tio signifas virinon en la Antikva Greka Lingvo. Mi kredas ke la dua lingvo kiun mi parolis estis la Franca. Hejme mi parolis la Antikvan Grekan Lingvon kun mia patrino kaj patro. En lernejo por junaj infanoj en la Urbo de Toulouse mi parolis la Francan Lingvon. Mi havis Anglan instruiston, Sinjoro Vernon, kiu parolis Angle kun mi dum du horoj ĉiutage. Post Sinjoro Vernon, Sinjoro Dustin, Sinjoro Daniel kaj D-ro Roland parolis Angle kun mi. Sinjoro Vernon estas ĝardenisto (li studis por esti ĝardenisto en Londona universitato). Sinjoro Dustin estis hotelisto; lia familio havas kazinojn en Las Vegas. D-ro Roland estis kuracisto. Poste mi transloĝiĝis al Usono, Logan, Utah. Mi studis en la Mont Logan Middle School kaj en la Mont Logan High School.

Kiam mi estis kvarjara mia patro decidis ke alvenis la tempo por instruigi la Ĉinan Lingvon al mi. Mi ne memoras kiam mi lernis la Ĉinan Lingvon. Tial mi ne povas diri tion, kiu estis mia unua kaj dua instruistino pri Ĉina Lingvo. Sed mi memoras mian trian Instruistinon. Ŝi nomiĝis Angle Portia. Ŝi diris, ke kiam ŝi transloĝiĝis al Usono, ŝi komencis uzi tiun strangan nomon el komedio de Shakespeare. Mia kvara instruisto de Ĉina Lingvo estis maljuna viro, kiu nomiĝis Huang. La kvina instruisto estis Sinjoro Chao. Tiam mi transloĝiĝis al Ĉinujo, kie mi laboris kiel tradukisto en fabriko de rapidega trajno. Mi havis dek sep jarojn, kiam mi vojaĝis al Ĉinio. Post Ĉinio, mi studis kuracarton. Tiu fotografio en mia profilo okazis en Ĉinio, en 2010.

Mi ne scias, kiam mi lernis Esperanton, kaj kiu instruis min. Sed certe mi ne parolas bone Esperanton. Mi ofte eraras la akuzativon, kaj malfacile legas librojn en tiu lingvo. Mi opinias, ke Esperanto estas la plej malfacila lingvo, kiun mi lernis. Eble la metodo de Glenn Doman ne estas bona por Esperanto ridulo.gif

Kiun lingvon mi volas lerni? Certe mia plejfavorata lingvo estas la Japana, pro la video games kaj animes. Mi povas legi iomete la Japanan Lingvon, ĉar la skribmetodo estas tre facila. La Japanoj uzas multajn ĉinajn literojn. Do mi sukcesas kompreni iomete la skribitan Japanan Lingvon. Sed mi ne komprenas, kiam japanoj parolas.

Sethamajig (Montri la profilon) 2017-januaro-08 03:25:13

Mi parolas la Anglan, Esperanto. La anglan mi parolas denaske, kaj Esperanton mi komencis lerni antaŭ precize unu jaro. Mi parolas Esperanton preskaŭ flue, ĉar mi studis ĝin tre longe ĉiutage. Ĝi obsedis min.

Mi deziras lerni la Norvegan post eble unu aŭ du jaroj. Por nun, mi daŭrigos studi Esperanton, ĝis mi atingos tutan fluecon.

Mi provis lerni la Korean, sed mi renkontis du problemojn, kiuj finis mian studadon:

Unue, ĝi estis malfacila. Tio ne estas granda problemo por mi, tamen la malfacileco de la Korea certe malhelpis al mi.

Due, mi perdis intereson pri la lingvo. Tio estas la plej granda kaŭzo por la ĉeso. Studi la Korean estis enue, kaj, se paroli tute honeste, mi malamis ĝin. Ĝi ŝajnis al mi prema, ŝarĝa. Pro tio, Mi ne plu povis toleri studi ĝin. Ĝi donis al mi anksion, kaj premis min tre.

karasutengu (Montri la profilon) 2017-januaro-09 04:18:30

Mi volas lerni la lingvon, Gaeilge.

Ĉar mi ne povas lasi endanĝerigitan lingvon.

Reen al la supro