Al la enhavo

Enigmo pri lito

de sergejm, 2008-februaro-25

Mesaĝoj: 41

Lingvo: Esperanto

sergejm (Montri la profilon) 2008-februaro-25 11:30:38

1: Tio estas mia lito!
2: Sed ĝi estas tro malgranda por vi!

Frankouche (Montri la profilon) 2008-februaro-25 13:25:33

Evidentas ke ne alireblas liton kun sia tuta haremo ! rideto.gif

Filu (Montri la profilon) 2008-februaro-25 14:28:53

Frankouche:
sergejm:1: Tio estas mia lito!
2: Sed ĝi estas tro malgranda por vi!
Evidentas ke ne alireblas liton kun sia tuta haremo ! rideto.gif
lango.gif

————————————————————

Aliaj eblaj respondoj:
- vi estas fakiro kaj dormas en sida pozicio (sur najllito);
- el "La senfina historio" (bonega romano verkita de Michael Ende): vi dum nokto iĝas roka kaj ne gravas, ĉu vi staras surpiede: same komforte estos via dormo;
- vi estas adepto de jogo, kaj same kiel katoj aŭ vulpoj enbuliĝas antaŭ ekdormi;
- via lito faldeblas.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-februaro-25 17:42:30

lulilo?

sergejm (Montri la profilon) 2008-februaro-25 19:27:30

Terurĉjo:lulilo?
Bona respondo, iom simila al la mia, sed ne mia.

Ps: en la enigmo estas parolado inter 1 kaj 2.

horsto (Montri la profilon) 2008-februaro-27 16:31:47

Estas lia lito, sed li ne plu dormas en ĝi.

Frankouche (Montri la profilon) 2008-februaro-27 19:04:50

sergejm:
Terurĉjo:lulilo?
Bona respondo, iom simila al la mia, sed ne mia.

Frankouche:Evidentas ke ne alireblas liton kun sia tuta haremo !
Ci friponas! Honto! Ja friponisto! Mia respondo tre korektas !!

Pruvu min ke mi malpravas sal.gif

Miland (Montri la profilon) 2008-februaro-27 19:22:58

Ĉu vi parolas pri lito por floroj aŭ japanaj bonsajaj arboj?

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-februaro-27 21:47:23

Ĉu denove miskompreno estas?
Jen kion diras PoMEGo:
LITO - meblo aŭ kusenaro sur kiu oni kuŝas por dormi, ripozi. (temas ja pri homoj, certe).

Eta knabino, ludante kaj imagante sin pupo, povas diri al sia amikino pri pupa lito: jen mia lito.

sergejm (Montri la profilon) 2008-februaro-28 06:00:53

Frankouche:
sergejm:
...
Frankouche:Evidentas ke ne alireblas liton kun sia tuta haremo !
Ci friponas! Honto! Ja friponisto! Mia respondo tre korektas !!
Pruvu min ke mi malpravas sal.gif
Ankaŭ interesa respondo, sed korekta respondo estas la Terurĉja:
Terurĉjo:Eta knabino, ludante kaj imagante sin pupo, povas diri al sia amikino pri pupa lito: jen mia lito
Sed "mia" estas multsignifa vorto: "mia lito" povas signifi "lito posedata de mi" aŭ "lito, en kiu mi dormas".
Unua knabino ankoraŭ ne komprenas la diferencon, sed la dua jes.

StephaSport pli frue donis la respondon en la babililo, sed kun la indico, ke oni jam babilis pri io simila al la respondo (pri pupoj) antaŭ ol mi aliĝis.

PS: Frankouche ludas vorton "vi", kiu povas signifi "vi unu (ci)" aŭ "vi ĉiuj".

Reen al la supro