Al la enhavo

Malfacila elekto por Zam

de StephaSport, 2008-marto-01

Mesaĝoj: 18

Lingvo: Esperanto

StephaSport (Montri la profilon) 2008-marto-01 20:29:58

zam.gif Zam estis gastigita de sia amiko. Post la vespermanĝo, la amiko igis iri lin en la salonon. Tie, sur la tablo, estis tri renversitaj tasoj, kiuj eble kaŝis ion.

La amiko diris al Zam: "Jen ĉi tie tri tasoj! Kaŝata sub unu taso, ĉeestas monero de unu eŭro! Elektu la tason, sub kiu, laŭ vi, kaŝas tiu monero por gajni ĝin!"

Tio ne ŝajnis al Zam ege interesan ludon. Do li tuj elektis hazardan tason.

Post tio, la amiko prenis unu inter la restantaj tasoj kaj turnis ĝin, montrante al Zam ke sub tio neniu monero estis (li certe sciis kiun tason turni).

Li diris: "Zam, kara amiko, vi elektis unu tason, kaj mi forĵetis alian, sub kiu nenion estis. Nu! Nun restas du tasoj. Sub unu inter la du, ĉeestas monero. Vi ankoraŭ havas elekton: teni la tason kiun vi elektis antaŭe, aŭ ŝanĝi ĝin, elektante la alian."

Post tio, Zam ekskuiĝis: "Tio estas malfacila elekto!" li pensis...

Kia estas la plej bona elekto por Zam: teni la unuan, ŝangi tason, aŭ ambaŭ estas la samaj?
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.

sal.gif

StephaSport (Montri la profilon) 2008-marto-01 20:34:38

Tio ne estas tro malfacila enigmo. Sed gravaj matematikistoj okupiĝis pri ĝi antaŭ kelkaj jaroj en Usono... Bonan ŝancon!

Frankouche (Montri la profilon) 2008-marto-01 21:45:59

rideto.gifrideto.gifrideto.gif

He he he, mi scias : 1-1/3 = 2/3!

Mi ŝanĝas la tason, mia ŝanco iĝas du fojoj plej bona !!

Miland (Montri la profilon) 2008-marto-01 21:46:21

Ĉi tiu estas klasika problemo. Pripensu la du polisojn (teni elekton kontraŭ ŝangi ĝin). Por ĉiu poliso estas tri eblaj sekvoj:

(a) Poliso teni elekton
(i) Li unue elektas la eŭron
(ii) Li elektas unu el la aliaj malplenaj tasoj
(iii) Li elektas la alian (malplenan) tason.

Rigardu ke en nur unu el la tri kazoj, li gajnas la premion.

(b) Poliso ŝanĝi elekton
(i)Li elektas la eŭron, kaj (ŝangante) perdas ĝin.
(ii) Li elektas unu el la malplenajn tasojn, montritas la alia malplena taso, kaj (ŝangante) gajnas la Eŭron.
(iii)Li elektas la alian malplenan tason, montritas la 'unua' malplena taso, kaj (ŝangante) gajnas la Eŭron.

Rigardu ke en du el la tri kazoj, li gajnas la premion.

Tial, indas ke li konsiliĝu sekvi poliso de ŝango!

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2008-marto-02 02:09:52

Miland:Pripensu la du polisojn (teni elekton kontraŭ ŝangi ĝin).
Miland, ĉu vi volis diri "politiko"? Poliso estas tio, kion oni havas kiam sin aŭ sian propraĵon asekuras.

Jen pri la problemo. Se Zam ne ŝanĝus la elekton, lia ŝanco estus certe 1/3, ĉar li elektis unu el la tri, kaj nur unu el la tri estis prava, kaj la probablo, ke lia amiko povis montri malplenan tason el la du restaj, estis 1. Kaj se Zam ŝanĝus? Bone, la probablo ke li elektis malplenan estis 2/3, kaj se li elektis malplenan, li certe elektus la pravan se li ŝanĝus sian elekton, tial la ŝanco estus 2/3*1=2/3 se li ŝanĝus la elekton.
Tial la pli bona elekto estas ŝanĝi la tason.

Parenteze, mi pensas, ke oni povas eksperimenti per komputila programo. Malfeliĉe mi ankoraŭ ne instalas program-faran programaron.

StephaSport (Montri la profilon) 2008-marto-02 03:58:54

Mi faris tiun ludon multfoje al geamikoj, kaj la plej komuna respondo ĉiam estis "ne gravas, la ŝancoj estas 50% kaj 50%"

Malfacile li komprenis ke inter du tasoj la ŝanco povus esti malsame disdonita (1/3 kaj 2/3) kaj mi bezonis fari multajn ekzemplojn por ŝanĝigi al ili ideon!

Tiu ĉi ludo jam estis farita de usona televidkvizo. Dum tiu kvizo la lasta konkursanto elektis kurtenon malantaŭ kiu, laŭ li, estis maŝinon je gajni. Post la malkovrado de alia malplena kurteno, li povis fari novan elekton.

La plejparto de la konkursantoj eraris la elekton... estas io en la homa cerebro kiu igas konvinki nin ke la ŝanĝo de decido ne estas bona ideo, ĉar oni riskas forĵeti premion kiun (eble) oni jam gajnis! shoko.gif

sergejm (Montri la profilon) 2008-marto-02 10:34:25

Se vi anstataŭas Zamon kaj lian amikon per komputilaj programoj, Zam havos 50% ŝancon gajni. Sed se Zam kaj lia amiko estas vivaj homoj, Zam havas pli da ŝancoj. Li devas atente spekti la amikon post unua elekto. Se la amiko iom hezitas antaŭ turni unu el restantaj tasoj, do Zam ne devas ŝanĝi la elekto. Se la amiko tuj turnas tason, Zam devas ŝanĝi la elekton. La amiko povas speciale heziti en ambaŭ kaŭzoj, sed atenta spektado povas helpi eĉ tiam.

Miland (Montri la profilon) 2008-marto-02 11:39:15

黄鸡蛋:Miland, ĉu vi volis diri "politiko"? Poliso estas tio, kion oni havas kiam sin aŭ sian propraĵon asekuras.
Vi pravas, dankon. Poliso ja estas falsa amiko por angla parolantoj!

sergejm (Montri la profilon) 2008-marto-02 12:36:09

Mi eraris. Zam havas 2/3 ŝancon kun ŝanga politiko. Sed kun miksa politiko li eble havos 3/4 ŝancon. Jen estas programo en Java:
MalfacilaElektoPorZam.java:import java.util.Random;
public class MalfacilaElektoPorZam {
public static void main(String[] args) {
Random r = new Random();
int n = 1000;
int maksHezito = 10;
int[] ŝanĝoVenkoj = new int[maksHezito];
int[] neŝanĝoVenkoj = new int[maksHezito];
int ŝanĝante = 0;
int neŝanĝante = 0;
int mikse = 0;
for(int i = 0; i < n; i++) {
int tasoKunMonero = r.nextInt(3);
int elektoDeZam = r.nextInt(3);
int hezito = r.nextInt(maksHezito);
int hezito2 = r.nextInt(maksHezito);
int elektoDeAmiko = 0;
if (elektoDeAmiko == tasoKunMonero || elektoDeAmiko == elektoDeZam)
elektoDeAmiko++;
if (elektoDeAmiko == tasoKunMonero || elektoDeAmiko == elektoDeZam)
elektoDeAmiko++;
if (elektoDeZam == tasoKunMonero) {
if (r.nextInt(2) != 0) {
elektoDeAmiko++;
if (elektoDeAmiko == tasoKunMonero)
elektoDeAmiko++;
}
if (hezito < hezito2)
hezito = hezito2;
} else {
if (hezito > hezito2)
hezito = hezito2;
}
// System.out.println(hezito + "/" + tasoKunMonero + "/" + elektoDeZam + "/" +elektoDeAmiko);
if (elektoDeZam != tasoKunMonero) {
ŝanĝoVenkoj[hezito]++;
ŝanĝante++;
if (hezito < 5)
mikse++;
} else {
neŝanĝoVenkoj[hezito]++;
neŝanĝante++;
if (hezito >= 5)
mikse++;
}
}
System.out.println("hezito/ŝanĝante/neŝanĝante");
for (int i = 0, s = 0; i < maksHezito; i++)
System.out.println(i + ":" + ŝanĝoVenkoj + "/" + neŝanĝoVenkoj);
System.out.println("Entute: ŝanĝante/neŝanĝante/mikse");
System.out.println(ŝanĝante + "/" + neŝanĝante + "/" + mikse);
}
}
Kaj ĝiaj rezultoj:
Rezultoj de MalfacilaElektoPorZam:hezito/ŝanĝante/neŝanĝante
0:115/3
1:111/5
2:101/16
3:87/18
4:69/22
5:67/40
6:57/29
7:30/59
8:22/70
9:7/72
Entute: ŝanĝante/neŝanĝante/mikse
666/334/753

horsto (Montri la profilon) 2008-marto-02 13:11:20

StephaSport:Mi faris tiun ludon multfoje al geamikoj, kaj la plej komuna respondo ĉiam estis "ne gravas, la ŝancoj estas 50% kaj 50%"
Malfacile li komprenis ke inter du tasoj la ŝanco puvus esti malsame disdonita (1/3 kaj 2/3) kaj mi bezonis fari multajn ekzemplojn por ŝanĝigi al ili ideon!
Kara StephaSport,
ŝajnas ke ankaŭ mi estas tro stulta por kompreni tion. Laŭ mia kompreno post la malfermo de unu taso nova ludo startas. La antaŭa selekto ne plu gravas, restas 2 tasoj kaj Zam povas selekti unu el ili. Tial ne gravas kiun tason li selektas, la probableco estas 0.5. Sed tio nur validas, se la amiko sciis la ĝustan tason, estas tute alia afero se ankaŭ li ne scias la ĝustan tason.
sergejm:Jen estas programo en Java:
Mi ne scias ĉu estas bona ideo skribi programon por pruvi tion. Nun ni ĉiuj devas legi kaj kompreni vian programon por prijuĝi ĉu vi pravas aŭ ne.

Reen al la supro