Al la enhavo

Numera Enigmo

de Miland, 2008-marto-02

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2008-marto-02 15:16:42

Trovu numeron kiu enhavas kvin malsimilajn ciferojn, kies ordo inversiĝas kiam la numero kvarobliĝas. Do en simboloj ABCDE x 4 = EDCBA. A ne estas null, parenteze.
Ĉi tio enigmo ne estas ŝerco por infanoj. Temas nur pri lerteco, logiko kaj persisto!

StephaSport (Montri la profilon) 2008-marto-02 18:08:42

Ĉu vi certas ke solucio ekzistas?

Mi trovis: 21678 * 4 = 86712

Tio ne ĝustas, sed estas la plej bona solvo kiun mi trovis... malgajo.gif

StephaSport (Montri la profilon) 2008-marto-02 19:33:39

Mi divenis! lango.gif

21978 x 4 = 87912

Mi jam estis tre proksima!

Frankouche (Montri la profilon) 2008-marto-02 19:44:41

StephaSport:Mi divenis! lango.gif

21978 x 4 = 87912

Mi jam estis tre proksima!
Kiel ci sukcesas?

david_t (Montri la profilon) 2008-marto-02 19:55:24

Ho ve, mi estas dua...

21978 x 4 = 87912

StephaSport (Montri la profilon) 2008-marto-02 20:04:15

Frankouche:
StephaSport:Mi divenis! lango.gif

21978 x 4 = 87912

Mi jam estis tre proksima!
Kiel ci sukcesas?
Mi ne scias kiel ekspliki... senkulpa.gif tio estas tro malfacila koncepto..
Helpis min kvar tasoj da kafo!

sergejm (Montri la profilon) 2008-marto-02 20:43:38

StephaSport:
Frankouche:
StephaSport:Mi divenis! lango.gif

21978 x 4 = 87912

Mi jam estis tre proksima!
Kiel ci sukcesas?
Mi ne scias kiel ekspliki... senkulpa.gif tio estas tro malfacila koncepto..
Helpis min kvar tasoj da kafo!
ABCDE x 4 = EDCBA
A estas para, A ne estas 0 kaj A x 4 malpli aŭ = E malpli 10. Do A = 2.
E x 4 = ?A = ?2 kaj A x 4 = 8 malpli aŭ = E. Do E = 8.
Simile ni same ekscias ke B = 1 kaj D = 7.
Kaj fine nur 9 taŭgas por C.

Miland (Montri la profilon) 2008-marto-02 22:23:18

Gratulon al ĉiuj kiuj trovis la solvon. La klarigo de sergejm devus helpi iuj ajn kiu ne komprenis la metodon. Esence, ni pripensu la limojn al kiuj la ciferoj devas konformi, komencante kun A kaj E.

Reen al la supro