Al la enhavo

Logika enigmo

de Miland, 2008-marto-02

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2008-marto-02 15:30:32

Detektivo Johan ...

Miland (Montri la profilon) 2008-marto-02 15:32:59

(KOREKTITA)
Detektivo Johan estis parolanta pri la diversaj tipoj ke homoj. 'Senkulpuloj kutime diras la veron. Krimuloj ne -ili ĉiam mensogas. La problemo estas homoj kiu havis 'malfacilaĵojn' en la pasinteco, kaj poste reformiĝis. Ili povas diri jen veron, jen mesogon sed neniu povas diri kiuj venas unue. Iam mi estis intervjuanta tri suspektitajn homojn, Aĉjo, Bilĉjo kaj Cinĉjo. 'Bilĉjo estas la krimulo,' diris Aĉjo. 'Cinĉjo ne enmiksiĝis en la afero.'
'Mi estas senkulpa,' kriis Bilĉjo. 'Cinĉjo estas la krimulo.'
'Tute ne, mi estas senkulpa,' diris Cinĉjo. 'Aĉjo faris ĉion.'
'Do, kompreneble,' diris Johan, 'Mi metis la mankatenojn sur...'
KIU?

StephaSport (Montri la profilon) 2008-marto-02 18:22:40

Miland:La problemo estas homoj kiu havis 'malfacilaĵojn' en la pasinteco, kaj poste reformiĝis. Ili povas diri jen veron, jen mesogon sed neniu povas diri kiuj venas unue.
Kio okazas ekzakte kun tiuj ĉi homoj?

Ĉu ili DEVAS alternigi mensogon kaj veron?
Ĉu ili povas mensogi du foje en la sama frazo sen diri la veron? (aŭ male?)

StephaSport (Montri la profilon) 2008-marto-02 19:05:18

Kaj... ĉu inter la tri homoj DEVAS esti unu krimulo, unu honestulo kaj unu kun "malfacilaĵoj en la pasinteco"?

Mi ne bone komprenis tion

david_t (Montri la profilon) 2008-marto-02 20:13:03

Li metis la mankatenojn sur Bilĉjo.

Miland (Montri la profilon) 2008-marto-02 22:17:05

david_t:Li metis la mankatenojn sur Bilĉjo.
Gratulon. Jen la plena solvo:

B estas la krimulo. A ne, ĉar se A estus krimulo, nur unu de liaj respondoj estus mensogo. Se C estus krimulo, A mensogus dufoje. Sed ni scias ke la detektivo povis aresti iun. Do B estas krimulo, C estas homo kun problemon en la pasintecon, kaj A modelo de virto!

Reen al la supro