Al la enhavo

Litera sekvenco

de StephaSport, 2008-marto-02

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

StephaSport (Montri la profilon) 2008-marto-02 21:11:08

R - O - F - V - L - I - "?"
Per kiu litero oni povas kompletigi tiun sekvencon?
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
sal.gif

david_t (Montri la profilon) 2008-marto-03 08:12:46

Ĉu per P aŭ V?

Mi pensas, ke tiuj literoj estas unuaj literoj de nomoj de koloroj, el kiuj konsistas ĉielarko.

sergejm (Montri la profilon) 2008-marto-03 09:57:57

Se tio estas ĉielarko, do:
R - ruĝa
O - oranĝ(kolora)a
F - flava
V - verda
L - ?
I - ?
V - viol(kolora)a

Kaj kie tiam estas blua?

Miland (Montri la profilon) 2008-marto-03 10:01:58

Mi ankaŭ pensis pri la ĉielarko, tiel ke I estas Indiga, sed tiuokaze, ĉu estas eraro en la problem, enhavante L anstataŭ B?

StephaSport (Montri la profilon) 2008-marto-03 10:10:25

Ne estas eraro! "L" signifas "lazuro"

Tiu koloro ĉeestas en la ĉielarko, anstataŭ bluo!

Tamen, gratulon al david_t sal.gif

sergejm (Montri la profilon) 2008-marto-03 11:13:01

Ni kolektu aliajn kolorojn, se eble kun ilia rvb-triopoj!

Reen al la supro