Al la enhavo

Kion vi diras por saluti tiun esperantiston, kiu telefonas vin?

de Azulreal, 2005-junio-01

Mesaĝoj: 23

Lingvo: Esperanto

Azulreal (Montri la profilon) 2005-junio-01 18:48:35

Salutojn, gesamideanoj!

Mi volus scii kiel vi respondas esperante kiam iu telefonas al vi. Cxu vi diras nure: “Saluton!”? Eble vi uzas pli konkretan esprimon, ion tiel kiel “Diga” aux “Aló” hispane, “Allô” france, “Mochi-mochi” japane, ktp.

Bonvolu rakonti al mi

Mielo (Montri la profilon) 2005-junio-02 14:09:11

Saluton ! ridulo.gif

Mi diras tion simple: "Saluton!". Sed estas tia afero, kiam mi diras hazarde hungare: "Szia" ridulo.gif

Aniara (Montri la profilon) 2005-junio-02 20:48:27

Eble ne cxiuj samopinias, sed mia alvido estas ke Esperanto ne HAVU "gxustajn frazojn" tiumaniere. Gxi nur estu ponto inter ci kaj mi, ne regulajxo aux devigo, do se vi kutime respondas telefone "saluton" do vi diru "saluton", kaj se vi kutime respondas per vian nomon, diru vian nomon, kaj se vi kutime respondas per benante la sunon, insultante la pertelefonanton, aux kion ajn kion via propra kulturo aux persono povus elpensi, do tio estas kion vi faru! ridulo.gif

Azulreal (Montri la profilon) 2005-junio-02 21:33:59

Aniara, jes, mi tute akordas! Mi ne demandas pri gxusta salut-frazo, kiu devenas de la esperant-lingvo aux kiu estas uzata unuanime de la Esperantujo. Mi opinias ke Eo estas unu el pli libera ilo por homara interkomikado. Mi nur estas scivolema pri la persona kutimo el cxiu esperantisto respondante la telefonon okulumo.gif

Kaj, Mielo, mi dankas vin pro via respondo. Nun mi scias ankaux kiel respondi telefonon hungare! ridego.gif

Ho, Aniara, mi nenian respondis per mia nomo, nek hispane (mi estas hispana) nek esperante, sed mi sxatas la eblecon okulumo.gif Venonta foje mi respondos tiumaniere ;-P

Salutojn!

Mielo (Montri la profilon) 2005-junio-03 12:01:03

Kara Azulreal !

Aniana havas pravon. La Esperanto lingvo "nur estu ponto inter ci kaj mi". ridulo.gif
Tio estas Esperanta forumo, sed mi interparolus pri niaj naciaj kutimoj. Ni, hungaraj diras matene: "Jo reggelt !" t.e. "Bonan matenon !" kaj ni diras tage: "Jo napot !" t.e "Bonan tagon ! ". Ni ekkonas lingvon de la unu la alia per la helpo de la Espernato. 

Mi petas pardonon, mi estas komencanto. ridulo.gif
Ĝis!

Azulreal (Montri la profilon) 2005-junio-04 19:07:29

Saluton denove!

Dankon, Mielo! Mi tre sxatas koni vortojn kaj esprimojn el aliaj kaj belaj lingvoj kiel la via. La gehispanoj kutime respondas telefone: "Diga" ("Diru"), "¿Sí?" ("Cxu jes?") aux "¿Quién es?" ("Kiu estas?")... Kompreneble cxi tiuj respondoj estas nur la plej uzataj hispan-kulture okulumo.gif

Gxis!

Mielo (Montri la profilon) 2005-junio-05 20:00:49

Saluton ! ridulo.gif
Ankaŭ mi ĝojas, ke per la helpo de la Esperanto ni ekkonas lingvon de la unu la alia.  La via gepatra lingvo estas tre bela. ridulo.gif  La oni konas pli bone ĝin ol la hungaran lingvon.  Kaj mi jam scias, kiel mi devas telefoni hispane. Nu, tio estas troaĵo. ridulo.gif Ankaŭ ni kutime diras en la telefono: „ Jes, Hola, Bonvolu” t.e „Igen, Halló, Tessék”. Sed tio estas ne ĝentilaj formoj. La oni uzas tion, inter la amikoj aŭ inter la parencoj.

Salut’!  t.e „Szia !”  ridulo.gif

 

 

Machjo (Montri la profilon) 2005-junio-11 05:31:57

Mi normale ekrespondas 'wei', la ĉina versio de 'aloo'.  Sed se mi scias ke li estas E-isto antaŭ la respondo, aŭ mi atentas respondo el E-isto, do tiam eble mi respondus 'Saluton!'.  Sed normale mi ne scias antaŭe kiu telefonas al mi.

Aniara (Montri la profilon) 2005-junio-23 13:21:00

Saluton denove!

En Svedio fakte estas tre kutime (la plej kutime fakte) respondi telefone per nur la nomo, aux pli longe: "Saluton, tio cxi estas Karolina" (tio estas mi). Se logxas nur unu persono cxe la aktuala telefono nur "Hallå" ofte uzatas. Tio ne tute korespondas al "Saluton" cxar "saluton" estas "hej" en la sveda... "Hallå" pli korespondas al "Cxu iu cxeestas?"...

Alia sveda respondo, kiun mi neniam povis toleri, estas diri la telefonan numeron de la telefono en kiu oni respondas!... Kvankam tio devus esti la sola afero kiun la pertelefonanto CERTE jam scias!... ridulo.gif Sed tio igxas pli kaj pli malofta afero.

Kiam mi laboris en Anglio mi lernis respondi telefone: "Bonan posttagmezon (aux similan), tio cxi estas la Sir Isaac Newton pub, Caroline parolante" ridulo.gif Bonvole aligo "Cxu mi povas helpi vin?" se vi volas, kaj ankoraux havas aeron!

Gxis!

novavivo (Montri la profilon) 2005-julio-02 22:35:06

Saluton cxiuj,

Gxis nun mi prefere uzas: Bonan matenon, parolas Zam (aux via nomo).

Sed fakte mi ne sxatas mencii mian nomon unue, okaze de mi respondi la telefonalvokon. Do kiam mi estas la respondanto, mi simple diras Saluton, aux Bonan matenon (tagon / k.t.p). Se mi estas la alvokanto, mi diras (post la respondanto finis sian saluton) bonan matenon, parolas Nova Vivo (aux kiu estus via nomo).

 

Nova Vivo

 

Reen al la supro