Al la enhavo

Hodiaŭigita pralingvo

de Filu, 2008-aprilo-19

Mesaĝoj: 51

Lingvo: Esperanto

Filu (Montri la profilon) 2008-aprilo-19 22:47:44

Prahomo tie ĉi kaj tie en la lernu!a forumaro:gne ?
Tio certe estas pli konciza kaj simpla lingvaĵo, ol ebligite de Esperanto aŭ eĉ Tokiponao, sed ĉu vere eblas per ĝi nuanci sufiĉe por sin esprimi per skribaĵo sen al ĝi aldoni ankaŭ desgnon, geston, voĉon aŭ ian ajn alispecan nuancilon????

horsto (Montri la profilon) 2008-aprilo-20 10:57:06

La ideo de unuvorta lingvo estas genia, mi miregas ke ĝis nun neniu havis tiun ideon. La lingvo estas certe la plej facile lernebla lingvo, aŭ ĉu ankaŭ nulvorta lingvo eblas?

Pinguin (Montri la profilon) 2008-aprilo-20 11:18:00

horsto:La ideo de unuvorta lingvo estas genia, mi miregas ke ĝis nun neniu havis tiun ideon. La lingvo estas certe la plej facile lernebla lingvo, aŭ ĉu ankaŭ nulvorta lingvo eblas?
Jam estas simila lingvo en Kin Dza Dza, sed ĝi jam akiris iom pli da vortoj ol nur KU...

MV1 (Montri la profilon) 2008-aprilo-20 11:32:42

Mirinda lingvo ĝi estas!
Oni povas lerni ĝin tre rapide.
Krome ĝi havas multajn nuancojn, kvankam mi ne scius diri kiajn. lango.gif

horsto (Montri la profilon) 2008-aprilo-20 13:40:08

Rilate al klareco:
Mi devas konvesi ke mi ne ĉiam tute komprenas la saĝajn komentojn de Prahomo.
Parenteze:
Ĉu ni petu al Jev krei novan forumon por ĉi tiu lingvo kies nomo sendube estas Gne (Esperante: Gneo)?

Filu (Montri la profilon) 2008-aprilo-20 14:18:54

horsto:Ĉu ni petu al Jev krei novan forumon por ĉi tiu lingvo kies nomo sendube estas Gne (Esperante: Gneo)?
Ege malabomeninda ideo!

Ni ankaŭ petu por Gnea versio de lernu!, Gneaj lingvohelpantoj por "Ana Pana" kaj "Ana renkontas" kursoj, Gnea vortaro, ...

horsto (Montri la profilon) 2008-aprilo-20 15:42:14

Filu:
prahomo:gne ?
gne ?
Ne krokodilu ĉi tie!

Filu (Montri la profilon) 2008-aprilo-20 16:11:50

horsto:
Filu:
prahomo:gne ?
gne ?
Ne krokodilu ĉi tie!
Bedaŭrinde ankoraŭ ne estas Gnea forumo por gnelingvanoj... ploro.gif

Endas do krokodili... ĝis nuntempe. Espereble la situacio rapide progresos en la venontaj tagoj kaj ekestoj Gnea diskutejo en lernu!

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-aprilo-20 16:36:41

Propono:

Ĉiu lernu!-uzanto sendu al Prahomo kelkajn privatajn mesaĝojn nacilingve kaj gne-lingve okulumo.gifpor instrui ŝlin pri diversaj mondaj lingvoj.

RiotNrrd (Montri la profilon) 2008-aprilo-20 16:38:05

Mmm... mi havas demandon pri la gramatiko de la gnea:

gne ?

Mi esperas ke mi demandis ĝin ĝuste. Bonvolu korekti iujn ajn de miaj eraroj.

Reen al la supro