Al la enhavo

Ĉu vi konas 'Carbonite'?

de robbkvasnak, 2017-julio-22

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

robbkvasnak (Montri la profilon) 2017-julio-22 16:42:13

Mi antaŭ nelonge aŭdis ke Carbonite estas bona metodo por konservi la enhavon de mia komputilo. Ĉu iu inter vi konas tiun firmaon? Ĉu iu inter vi uzas ĝin? Ĉu iu povas rekomendi aŭ malrekomendi ĝin?
Mi baldaŭ translokiĝos al Brazilo kaj mi ne volas perdi la enhavon de mia komputilo. Krom tio, se iam ajn mia komputilo rompiĝas aŭ paneas mi volas ankoraŭ uzi la enhavojn. Mi estas dankemo por ĉiuj kaj ĉiaj ajn ideoj pri tiu temo.

EmilioVdf (Montri la profilon) 2017-julio-23 07:53:08

Mi uzas por mia reserva memorkopio 2 duraj diskoj de 2 Tb. Ambaŭ havas preskaŭ la saman kopion de la programoj kaj de la dokumentoj (sistemo patro/filo po unu monato). Mi uzas por la maljuna dokumentoj la programo ZIP kaj aliaj samspecaj programoj (7ZIP,...).
Mi rekomendas al vi ŝerci pli modernan programoj, ankaŭ mi pensas ke Carbonite estas tro maljuna programo kiam mi legis la retadreso de Roch.

EmilioVdf (Montri la profilon) 2017-julio-23 07:58:03

Pardonu, modernan programon.

sergejm (Montri la profilon) 2017-julio-23 08:30:09

Ankoraŭ multfoje estas forgesitaj akuzativo kaj multenombro. Kaj, certe, ne "maljuna", sed "malnova".

EmilioVdf (Montri la profilon) 2017-julio-23 22:05:22

sergejm: ne "maljuna", sed "malnova".
Dankon, mi dubis inter maljuna kaj malnova. Nun mi scias, ke mi eraris.

Reen al la supro