Al la enhavo

La fama rusa poetino kaj pentristino Julianna Ko

de Серёга, 2018-januaro-10

Mesaĝoj: 127

Lingvo: Esperanto

Серёга (Montri la profilon) 2018-septembro-08 21:03:09

externalImage.png

Oni diras ja ke adasismo...


Oni diras ja ke adasismo
Signas en mava mov' lokalejon.
Ci sciante pri mia lingvismo,
Skribu, se erar', en personejon.

Se ci volas, ci publikigu -
Mi ne ekus pro tio ofendiĝi.
Min nature mi demokratigu,
Eĉ komencus per tio vundiĝi.

Simple ne scias mi - kiel diri,
Por regulojn neniel ne perturbi.
Kiel rande de vort' gravaj iri?
Por verŝì animón mi ja turbas.

Por nenie sonori banale,
Por evit' de frazār' batita...
Mi ne genia ĝenerale
El kutimaj deziroj ŝnurumita.

Mi pri Amo, pri longa Feliĉo,
Kiel ĉiu, mi revis sur Tero.
Kaj mi bolis de pasia kondiĉo,
Pri kio verkis per poezio.

Perturbante regulan mi rismon
Rimas de sentimentoj licence.
Iu laŭdis el hipokritismo,
Lia estas afero cetere...

Ne eksplodus mi de miaj sentoj,
Sed rakontus, dividus publike.
Nu, ne timi al mi tion eterne
Sonus vortoj ke stereotipe.

Mia viva vel' tiel sin gibis
Ke gravaĵo ja sonas banale -
Sen misaĵoj mi lernis ja skribi
Gramatikaj kaj fatalaj.
2013 г.

Серёга (Montri la profilon) 2018-oktobro-03 21:09:58

externalImage.png


Mi konvertiĝas al luna lum'


Mi konvertiĝas al luna lum',
Se ci ne estas kun mi kun'.
Mi iĝas diafana sonĝ',
Revante sole cin dum nokt'.

Mi difuziĝas dum ĉielruĝ'
Ekde nebul' ĝis pura blu'.
Kiam ne aŭdas voĉon cian
Mi, tiam fremdan min konscias.
2008

Серёга (Montri la profilon) 2018-oktobro-06 16:48:23

externalImage.png


Ĉu vere inter ni io ajn estis?


Ĉu vere inter ni io ajn estis?
Mi estis ĉiam indiferentata
Kaj estas nun situacio pata...
Ci gardu fortojn, tempo jam nin testis.

Mi petas, ci ne diru: “Nun alie”
Kaj “Pri ci estas la plej grava temo”...
La vortoj plumpaj por is-tempa tremo,
Jes, sonas, sed absurde nun ĉi tie.

Ili signifas nur galimation.
Ne estas loko-temp' por analizo.
Sub sonoj, kiuj sole minorizas,
Mi ne ekiros en iteracion.

Por kio? Ĉu entute io estis?
Banala flirto, lud' de fantazio.
Denove ci min tentas en fikcion.
La vortoj dolĉaj sed ja falsaj restis.

Kial ci diras pri tio karese?
Ĉu vere ci timas cian malvenkon?
Mi finas ĉion ja sen io afliktenda.
Pardonu, adiaŭ! Kio estis, tio estis...
2018

Серёга (Montri la profilon) 2018-oktobro-26 18:41:25

externalImage.png


Direktante mi vortojn al kosmo

Direktante mi vortojn al kosmo,
Ne aŭdacas ja peti pri mult'.
Punon al malamik' ne klopodos,
Eĉ ne havos opcion de l' jur'.

Ne necesas riĉeco kaj famo -
Mi ne estas en tia ĉi poz'.
Karaktere aliaj ĝuadoj,
Ke el brilantaj sentoj ĥaos'.

Pli altpreza nenio ol rideto
Kiam lumas okuloj de ĝoj'.
Kora ritm' violone kadencas,
Minut-mov' stopis sin en horloĝ'.

Malpli cxiu mirakl' sub ĉielo
Ol am' kaj varm' de tia anim',
Kiam ci sentojn en vorton metas,
Kiun nomas sublime: “Feliĉ'”!

Klaku, belu nun matenigxo,
Surŝutante najbarojn per varm'.
Nur pri tio ĉi volas mi preĝi,
Malfermante okulojn ĉe dorm'.

Nur pri tio ke ĉiam ili ĉeus,
Por mi aŭdadus ilian voĉ',
Por leviĝojn kaj post sunsubirojn
Sur Planedo renkontus nia op'.

Direktante ja vortojn al kosmo,
Mi ekpetu komprenon por ĉiuj,
Por ni vivus amante pardone,
Plioftiĝus infana ridet'.

Lerni al ĉiu plu iomete,
Ne avari, esti sen mensog',
Mi pripetas pri tio noktomeze
Kosmon antaŭ estos mia dorm'.

Серёга (Montri la profilon) 2018-oktobro-28 09:13:28

externalImage.png

Vivo estas kalejdoskopo...

Vivo estas kalejdoskopo... Eterna diverseco el mil vitreroj, kiuj ĉiusekunde ŝanĝas bildon de mondo... Oni neniam povas antaŭkalkuli, kie kaj kiel okazus rotaciinta unuopa fragmento, kaj kia aspekto prezentiĝus antaŭ cia rigardo...
La ĉefa estas ne timi... ne malatenti momenton... ne urĝi kaj ne bremsi naturan iradon de eventoj... Vivi. Kredi. Esperi. Kaj, sendube, revi! Ĉar ĉio, kio ŝajnas finprete neebla Nun, jam Morgaŭ povus per facila flirtanta papilio eksideti sur cia ŝultro...
Embusku kaj atendu.
Probable Miraklo jam kaŝiĝis malantaŭe de vojturno kaj atendas preskribitan momenton, por impete penetri en Cian vivon. Ne fortimigu ĝin per senbezona vantaĵo...

Wedding Video 30 May 2018 (urbo Irkutsk)

Серёга (Montri la profilon) 2018-novembro-07 18:38:58

externalImage.png

Ne lasu amon belan vi por poste

Ne lasu amon belan vi
Por poste vane en nebulo -
Ĝi kreskas kiel neĝa bulo,
Tial vi kredu per anim'.

Ne diru vi al vi: “Ne nun.
Ankoraŭfoje estos tempo
Per mi plenigi tian genton
Je amo esti frenezul'.”

Ne misu vi ĉi tiun ŝanc'
Disklini kadrojn ordinarajn
Por vidi magion neklaran
Aŭskulti sentojn de romanc'.

Ne pelu for vi meditad'
Subite malsuprenirinta,
Kredon je miro nemortinta,
Blind-paŝu en morgaŭan tag'.
25.04.2017

Серёга (Montri la profilon) 2018-novembro-11 11:11:38

externalImage.png

Real', al mi longe jam neinteresa...

Real', al mi longe jam neinteresa,
En cia kor' ci kiom gravan min pesas.
Por kio al mi skribas ci belajn liniojn
Kaj sendas poŝtkarton kun flor' en folioj.

Real', al mi longe jam neinteresa.
La situacio okazis ja ĝena:
Monat' post monat' sidi nur en rezervo
Kaj kredi nur vortojn en fidela servo.

Real', al mi longe jam neinteresa...
La vortoj sensencaj kaj senkarakteraj...
Dubinde mi donus al ili signifon
Eĉ ci naŭ mil foje ofertus konfidi.

Real', al mi longe jam neinteresa,
Mi tion konfesas sincere kaj vere.
Mi ne hipokritas, ne ludas, ne ruzas...
Finalo. Tripunkton mi plue ne uzas.

Серёга (Montri la profilon) 2018-novembro-23 18:46:51

Koloroj de floroj ornamas kampon.
Kia kialo estas serĉi paron,
Kaj tuŝi mane manon?
Por vivi kune jarojn?
Ili rapidas malgraŭ ĉio ekkoni amon.

Sed kien ĝuste spekti?
Rekte nun permeso.
Nun li kaj ŝi atendas,
Nun li kaj ŝi atentas.
Eĉ ĉia bagatelo ne ĉagrena, nun korekta.

Sed kion ili vidas?
Multo malfermita.
Mankoj nekaŝeblaj,
Sed, sed larĝa marĝeno.
Ne tro necesas ĝeno.

Amo nun senzorga, mem alterna,
Estas nun fragila, rompiĝema.
Ĝin prenu vi kun tremo,
Amo tuj, tuj logos vin, vi vivi tiel lernu.
Do la tremo daŭros, daŭros en malpreman eternon.

Ne, ne, nun ĉio estas simpla kaj kutima.
Aero gajeta sed grizeta kiel ĉiam.
Burdoj faras interesan aspekton ĉe nubo
Miraklo kaŝas sin post ĝi, ĉu ne, en jenan punkton luman.
Aĥ-ĥ-ĥ-ĥ-ĥ!

Deziroj kelkaj estas hontema sekreto.
Singardu, ne okazu en tia fia reto.
Kun amo pli delikate.
Ni ĉiuj en maron pirate
Rapidas kapti amon temerare je tempo ne erare.

Sed honestaj piratoj
Ne rabu sole por amori.
Ne disdistru por subo,
Sed provu pli amaran,
Sed prenu pli akutan.

Ekkonu, amon gardas fajrelĵeta drako.
Ĝi nepetegebla pri amo se privata.
Ĝi obeas ge!ambaŭ ilin se brako ĉe brako.
Ĝi ve postulas turmentiĝi de falsa ŝato.
Sed malgraŭ ebla posta disabsorbo ili rapidas ekkoni amon.

Postulas amon certe fideleco.
Kaj amo ĉie kaj en sperto, en ofero.
Ja ĉiun lokon ja impregnas amo.
La tutan globon ja infiltras amo.
Pri tio diru ĉiu do sublime amen'!

Promenas li kaj ŝi preter pomarbo
Je rendevuo da vortoj, da rigardoj.
Mirakle gutoj... ne, ne... torentego eltordata de l' nubo.
Kiamaniere, per ies forto
Okazis tio likvigita en tiom da pluvo?

Kaj rido, kaj peko...
Animoj flugu per flugiloj do al revo.
Ĉar tutegale oni bezonas ekkoni amon.
Kaj koroj klakdancante vojaĝas amen!
Per stultaĵoj skermado.

Eĉ, eĉ da stultaĵoj forto.
Kun malpeza bendo de akvo en akvo eterne
Se el animo en animon tiam amo ĝustatempa.
Ne prenu tro.
Post tolerante tamen ne ŝiru pro fiereco amon fremdan.

Mirakla estas tago,
De alto birda ago.
Ĉar koro devas al la alia esti fama
Por gravitigi al si kun aklamo,
Do li kaj ŝi rapidas, rapidas, rapidas, rapidas koron de ŝi kaj li ami.

Серёга (Montri la profilon) 2018-decembro-04 22:15:20

externalImage.png

La soldato

Sur voj' malsupriĝante per la dato,
Folia aŭtun' kirliĝis dum subir'.
Ci rememoris ĉi momente pri l' soldato,
Tre fora estas kies nun anim'.

Ci longe pri li ne rememoradis,
Kvankam ja certe sciis – amis li.
Ci eĉ leterojn longajn ne legadis,
Ne torturiĝu – li pri ĉio pardonis cin.

Lateren de l' letero lasta li alskribis:
“Ne... mi ne venos hejmen jam...”,
Ne pensis ke medalon enmanigos
Al lia franjo oni ĉar “Heroa frat'!”

Honeste servis li, naturon amis.
Li kantis kantojn, verkis vers' por ci.
Taŭga por ĉio iris li al fajr', al akvo.
Savis amikon, pagis li per viv'.

Ci sidas tie ĉi, konvert' en mano -
Ci estas adresat' de l' last-leter'.
Atendis, kredis, li esperis ame,
Sed ne renkontos vi en vast-veter'.

Denove sunsubire neĝo blanka
Sur grundon falis, per lum' brilis ve,
Ĉar en ĉi mond' ne estas la soldato,
Kiu tiel amon cian volis tre.
2004

Серёга (Montri la profilon) 2018-decembro-15 13:26:53

externalImage.png

Fremda eraro


Sub okuloj de mi
Estas larmoj kaj tuĉ'
Kaj restaĵ' de ridet' hieraŭa.

Mi rigardas al ci,
Ĉu tio eblas absurd'?
Ĉu tio eblas malpropra eraro?

Ĉu ne mia dolor'
Kaj pomada kolor'
Eblas ne mia, ies propraĵo?

Ŝercas mi por humor':
“Ci permesu furor'
Al mi nuna totale malsama.”

Eblas tie ne nia?
Eblas en mondo fremda?
Eblas sonĝ', eblas fabel', deliro?

Diras ne pri necesa,
Pontojn ni bruldifektas
Kaj la vortoj forflugas de liro.

Jen l' vespero foriris,
Flugis eble por ĉiam
Kaj neniel jam iam ajn fuŝos.

Trovis ci la alian...
Tamen fremda plag' via
Iel ajn miajn nervojn ĉu tuŝos?

Reen al la supro