Al la enhavo

La ĉiutaga rideto (prefere por adoltoj)

de StefKo, 2018-januaro-25

Mesaĝoj: 186

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2018-januaro-25 18:46:45

En tiu ĉi fadeno mi lokos satirajn desegnaĵojn de Andrzej Mleczko (legu: andĵej mleĉko). Li estas pola desegnisto, satiristo kaj scenografo, ĉefe konata kiel aŭtoro de publikitaj en gazetaro satiraj desegnaĵoj.
La subskriboj kaj esperantigo de la skribaĵoj - StefKo.
Mi ricevis la rajton de publiki la desegnaĵojn.

Atento!

Klaku ĉiun suban desegnaĵon kaj sekve "Malfermi"

La ĉiela merkatado

externalImage.png
Aŭtoro: Andrzej Mleczko

StefKo (Montri la profilon) 2018-januaro-26 08:39:58

La ĉiovidanta okulo

Se vi ne sciis de kie devenis tiun simbolon…

externalImage.png
Aŭtoro: Andrzej Mleczko

Roch (Montri la profilon) 2018-januaro-26 20:50:01

Andrzej Mleczko (legu: andĵej mleĉko).

andĵej aŭ eble anĝej? okulumo.gif

StefKo (Montri la profilon) 2018-januaro-26 21:13:37

Roch:Andrzej Mleczko (legu: andĵej mleĉko).

andĵej aŭ eble anĝej? okulumo.gif
"Andĵej (d-ĵ)"! Se estus skribita pole "Andżej" oni legus "Anĝej". En ĉiutaga, rapida, vulgara, senzorga aŭ dialekta prononco oni aŭdas ofte: "Anĝej". Esperante "ĝ" pole oni skribas kiel "dż", pole "drz" konsistas el du sonoj: "d" kaj "ĵ".

Saluton!

Roch (Montri la profilon) 2018-januaro-26 22:00:21

Dankon! rideto.gif

StefKo (Montri la profilon) 2018-januaro-27 09:54:09

Ĉu vi scias kial vi ne estas senmanka?

Iuj povas havi tian demandon…

externalImage.png
Vi ankaŭ ne rapidu! Aŭtoro: Andrzej Mleczko

StefKo (Montri la profilon) 2018-januaro-28 13:22:09

Ĉu ni devis preni la aspekton kiel vide (tian, kian estas videbla)?

Vi havas riproĉojn al iu (io) pro via aspekto? Estiĝis ebleco de tute alia via aspekto.

externalImage.png
Aŭtoro: Andrzej Mleczko

StefKo (Montri la profilon) 2018-januaro-29 10:13:15

Rilate al la hodiaŭa kinarto...

Kion diras tiu „inventema” kleriko al kolego pri sia satana elpenso de bruligi sorĉistinon?
Kompletigu tiun desegnaĵon.

externalImage.png
Aŭtoro: Andrzej Mleczko

Roch (Montri la profilon) 2018-januaro-29 16:09:38

"troche seksn, troche, przemocy. Mowitem ci, to sprawdzona recepta na wysoka ogladalnosc."

Iu sekso, iuj, perforto. Mowitem vi, estas provita recepto por alta vidado.

lango.gif

StefKo (Montri la profilon) 2018-januaro-29 20:52:04

Roch:"troche seksn, troche, przemocy. Mowitem ci, to sprawdzona recepta na wysoka ogladalnosc."

Iu sekso, iuj, perforto. Mowitem vi, estas provita recepto por alta vidado.

lango.gif
Google translate? Mi pensis pri alia invento. Malgraŭ ĉio - gratulon!

Iom da sekso, iom da perforto. Mi diris al vi, ke tio estas elprovita recepto pri (por?) alta spektado.

Pole estas:

"Trochę seksu, trochę przemocy. Mowiłem ci, to sprawdzona recepta na wysoką oglądalność."

Mi eĉ ne provas skribi tion per esperantaj literoj(!)
"ę" estas la franca "in, un", "ą" estas la franca "on", "ć" - la mola "c", "ś" - la mola "c", "ch" - la esperanta "h", "y" - simile al la franca "u", rz" - la esperanta "ĵ" sed tiukaze sensona - "ŝ", "ł" - la esperanta "ŭ).
La akcento - antaŭlasta silabo.

Reen al la supro