Al la enhavo

Pri la vintrodormo de Lernu...

de nawzandiq, 2018-majo-05

Mesaĝoj: 16

Lingvo: Esperanto

nawzandiq (Montri la profilon) 2018-majo-05 12:46:20

Ŝajnas al mi, ke la retejo estas en ia vintrodormo verdire; ke neniun administranto administras ĝin nuntempe; kaj ke oni esperu ricevi neniun respondon aŭ novan ĝisdatigon ĝis iu nedifinita futuro.
Oni nur povas esperi ke l' administrantoj de la retejo publikigos iun proksiman daton por reaktivigado de la retejo.

Серёга (Montri la profilon) 2018-majo-05 14:41:44

Mi ŝatas vintro. Mi bedaŭras pri baldaŭ somero sed almenaŭ mi plivarmiĝos tamen post ja miaj ŝatataj aŭtuno kaj vintro estos!

sergejm (Montri la profilon) 2018-majo-05 21:12:41

Reloĝiĝu pli norden, kie ĉiam estas vintro!

Серёга (Montri la profilon) 2018-majo-06 13:37:56

sergejm:Reloĝiĝu pli norden, kie ĉiam estas vintro!
Kun mi ĉiam ĉeestas la voleto ke instali min labori en unu polusan drivan stacion.

Aŭ ĉu vi diris nur pri Lernu? Ĉu vi scias esperantejon pli vintran?

Vinisus (Montri la profilon) 2018-majo-06 22:37:13

Por elteni la paĝaron mono estas nepre necesa, do vi kiu tiom plendas sed neniom ofertas ne miru se nernu.net baldaŭ malaperos.

thyrolf (Montri la profilon) 2018-majo-07 07:30:25

Por diri la veron: la administrantoj iomete mallerte agis.

Ili ĉagrenigis la partoprenantojn tiel, ke ili ja per granda laboro modernigis la eksteron de la paĝaro, sed dum tio malfunkciigis plurajn funkciojn (ekz. personajn mesaĝojn kaj la serĉon) el la bonege funkcianta malnova sistemo.

Kaj por la malbonigita retejo oni nun petas monon. Kia strategio!

Sed la plej grava manko estas, ke tute mankas iuj informoj, (aparte pri la necesa tempo por korekti la mankojn), eksplikoj aŭ dialogo. Tio estas la plej granda obstaklo al la kontenteco de la uzantoj.

Tial mi same opinias, ke la paĝaro subite (!) malaperos.

Vinisus (Montri la profilon) 2018-majo-07 15:39:50

Se tio okazos, certe, estos granda perdo por la komencantoj, sed ĉio povos okazi inkluzivas nenion. La malnova paĝaro estis bonega, sed tropeza pro tio ĝi postulis multan laboron kaj grandan monsumon, sen mono eĉ ĉielo fariĝas ne bona loko. ridulo.gif

Roch (Montri la profilon) 2018-majo-07 16:16:10

Erin(ja) povus akuŝi en junio, se mi bone komprenas ĉi tiun retejon:

https://www.amazingregistry.com/baby-registry/erin...

thyrolf (Montri la profilon) 2018-majo-07 16:24:01

Vinisus:Se tio okazos, certe, estos granda perdo por la komencantoj, sed ĉio povos okazi inkluzivas nenion. La malnova paĝaro estis bonega, sed tropeza pro tio ĝi postulis multan laboron kaj grandan monsumon, sen mono eĉ ĉielo fariĝas ne bona loko. ridulo.gif
Mankas bona informado al la uzanto pri kio okazas momente, se oni volas teni ties komprenemon.

Aŭ ĉu vi estas administranto kaj per via mesaĝo volas diskonigi nuanceton de informo ?

Mankas informado !

Vinisus (Montri la profilon) 2018-majo-08 18:08:53

Mi deduktas mia kara, eĉ Zamenhof diradis: "Esperanto bezonas tri aferojn; monon, monon kaj monon." El ĉielo falas al la tero nur pluvo, fulmoj, meteoroj kaj difektitaj satelitoj. Mi ne rajtas plendi, ĉar mi uzas la paĝaron tute senpage.

Reen al la supro