Al la enhavo

„Ĉu vi estas elbojema?” k. aliaj diraĵoj kun „hundo”

de StefKo, 2018-septembro-13

Mesaĝoj: 125

Lingvo: Esperanto

sergejm (Montri la profilon) 2019-oktobro-11 15:26:36

En la rusa estas same, sed pri alia birdoj:
Pli bone estas paruo en la manoj ol gruo en la ĉielo
Sed vortaro de Kondratjev proponas la tradukon:
Pli valoras tuj ovo, ol poste bovo.

nornen (Montri la profilon) 2019-oktobro-11 17:15:43

La samo ekzistas en la hispana:

Más vale pájaro en mano que ver a un ciento volar.
Laŭvorte: Pli valora estas birdo en mano ol vidi centon (da birdoj) fluganta.

Pliaj frazoj kun animaloj:

A cada coche le llega su sábado.
Laŭvorte: Al ĉiu porko alvenas ĝia sabato. (Sabate oni mortigas bestojn ĉi tie)
Signifo: Oni ĉiam pagos por siaj agaĵoj.

Camarón que se duerme se lo lleva la corriente. (Vulgare: Camarón que se duerme se lo chima el sapo)
Laŭvorte: Salikoketon ekdormintan la akvofluo forportas. (Vulgare: Salikoketon ekdormintan fikas la bufo)
Signifo: Pigruloj ne progresas.

Según el sapo la pedrada.
Laŭvorte: Laŭ la bufo - la ŝtono ĵetenda.
Signifo: Dependas de la graveco de la ago, la graveco de la kontraŭago.

Mona vestida de seda mona queda.
Laŭvorte: Simio surhavanta silkon restas simio.
Signifo: Eksteraĵoj ne ŝanĝas la personon.

Ĉar la fadeno temas pri hundoj:

En la hispana "perro" povas esti kaj substantivo kaj adjektivo, kaj tial eblas tiu ĉi vortludo. Imaginu interparolado inter amikoj por inviti por drinki vespere.

Invitanto: Venite hoy en la noche y nos echamos los tragos. (Venu ĉi-vespere kaj ni drinkos)
Invitato: Órale, buena onda, ay te caigo más tarde. (Okej, bone, mi venos al via domo poste.)
Invitanto: Y traé comida para la perra. (Kaj alportu manĝaĵon por la hundino.)
Invitato: ¿Qué perra? Vos no tenés perra. (¿Kiu hundino? Vi ne havas hundinon.)
Invitanto: Para la perra hambre que nos va a dar. (Por la hunda malsato, kiun ni ekhavos (por esti drinkintaj multe) )

"Hunda malsato" signifas forta, agresema, neeltenebla malsato. Kaj precize tia malsato, kiun vi havas post drinki tutvespere kun amikoj.

StefKo (Montri la profilon) 2019-oktobro-11 20:44:55

nornen:
"Hunda malsato" signifas forta, agresema, neeltenebla malsato. Kaj precize tia malsato, kiun vi havas post drinki tutvespere kun amikoj.
En la pola la samon signifas "lupa malsato". Ĉiam, kiam mi drinkas mi eksentas lupan malsaton.

StefKo (Montri la profilon) 2019-oktobro-11 20:57:12

Kaj nun, eble, nova fadeno koncerne alian beston? Ekz. ĉevalon? Proverboj, diraĵoj, metaforoj...
Iu komencu.

sergejm (Montri la profilon) 2019-oktobro-11 21:00:34

Ruse ankaŭ estas lupa malsato. Sed kiel ajn nutru lupon, ĝi ne iĝos hundo.

Reen al la supro