Al la enhavo

Amuza enigmo por la sabata vespero, 14an de Juno

de Miland, 2008-junio-14

Mesaĝoj: 20

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2008-junio-14 17:29:32

Ve, mi forgesis ke estas Juno, ne Julio. Ne gravas; mi tiel povas pravigi doni al vi alian enigmon!

Viro en restoracio plendas ke estas morta muŝo en lia supo. La kelnero forportas ĝin, kaj baldaŭ re-aperas kun bovlo de supo ne havante muson. Sed gustuminte ĝin, la viro tuj plendas ke estas la sama supo! Kiel li sciis?

Pli ol unu solvo eblas; verda stelo por tiuj en mia menso (aŭ similaj ideoj).

RiotNrrd (Montri la profilon) 2008-junio-14 17:55:50

Miland:Kiel li sciis?
Antaŭ ol trovi la muŝon, li aldonis ion al la supo (salon, pipron, krakenojn, ktp). Tiam, kiam li gustumis la supo, li gustumis la aldonaĵon en la supo, kaj sciis ke ĝi estis la sama supo.

eb.eric (Montri la profilon) 2008-junio-14 17:57:19

Eble la "nova" supo jam estis sala (kaj li enmetis salon en la supon kiu enhavis la muson antaŭ ol li ekvidis la muson)?

eb.eric (Montri la profilon) 2008-junio-14 17:58:31

Ho mi estis tro malrapida malgajo.gif

Miland (Montri la profilon) 2008-junio-14 18:48:23

RiotNrrd:
Miland:Kiel li sciis?
Antaŭ ol trovi la muson, li aldonis ion al la supo (salon, pipron, krakenojn, ktp). Tiam, kiam li gustumis la supo, li gustumis la aldonaĵon en la supo, kaj sciis ke ĝi estis la sama supo.
Gratulon! Vi pravas, kaj gajnas la verdan stelon:

*

Tamen estas alia(j) ebleco(j). Do vi (ekz. eb.eric) ankoraŭ povas gajni verdan stelon trovinte ĝin!

Filu (Montri la profilon) 2008-junio-14 18:58:05

La kliento enbuŝigis muslipharon (kaj denove rajte koleriĝis).

Estimata legantaro,
Eble menciindas, ke unue temis pri muso. Poste ĉiuj la antaŭaj mesaĝoj estis ŝanĝitaj kaj ektemis pri muŝo, ne muso. Tiun mesaĝon mi skribis ne pro stulta malzorgema leganteco, sed pro naiveco kiu kredigis al mi ke ja eblis en iu mondo servon de supo enhavanta nedezirindan-sed-tamen-neviditan muson.
Sed temis pri AMUZA enigmo, mi do ne tro pripensis. lango.gif

Miland (Montri la profilon) 2008-junio-14 19:02:52

Filu:La kliento enbuŝigis muslipharon (kaj denove rajte koleriĝis).
Se la muŝo foriĝis, kiel li scius ke la supo estas la sama?

dobri (Montri la profilon) 2008-junio-14 19:19:26

Karaj,
ne forgesu ke Esperanto estas preciza lingvo. En la supo certe devus esti muŝo kaj ne muso. Se mi havus en la supo muson, tiam la supo tiom multe fiodorus, ke mi ekkonus la saman supon sen gustumi ĝin duafoje.
Se mi havus en la supo muŝon, tiam mi trankvile eltirus ĝin kaj formanĝus la supon. Unu muŝo ne kapablas malbongustigi la tutan teleron de supo. Homoj en evoluantaj landoj certe konsentus kun mi.
Sed la veran solvon mi ne trovis.

Filu (Montri la profilon) 2008-junio-14 19:22:50

Miland:
Filu:La kliento enbuŝigis muslipharon (kaj denove rajte koleriĝis).
Se la muso foriĝis, kiel li scius ke la supo estas la sama?
Sufiĉe maloftas trovo de muso en supon. Se post trovi unu en bovlon oni en novan bovlon muslipharon trovas, tiam tre verŝajne estas la sama supo (eble ne la sama bovlo, sed tamen la sama supo: eble supo, en kiu unue estas muso, kiun oni enbovligas kaj el kiu oni denove plenigas novan bovlon, kiam troviĝis la muso en la unua bovlo).

Filu (Montri la profilon) 2008-junio-14 19:26:29

dobri:En la supo certe devus esti muŝo kaj ne muso.
Kara Dobri,
Ne forgesu, ke Miland estas anglalingvano: li scias, kion signifas 'muso'.
dobri:Se mi havus en la supo muson, tiam la supo tiom multe fiodorus, ke mi ekkonus la saman supon sen gustumi ĝin duafoje.
Mi ne dirus tion: tre ofte mi trovis musojn en siteloj, dumnokte dronintaj post falo el bretoj en duon- aŭ trion-plenan sitelon (mi laboras en la senhoma arbaro kaj tundro, kaj musoj estas malsenhaveblaj tie...) Mi ne opinias, ke ili tuj fiodoras, eĉ se post unu tago ili verŝajne fariĝus ja tre malbonodoraj.

Reen al la supro