Al la enhavo

Skribu bondezirojn kaj mi faros bildkartojn!

de Andreo Jankovskij, 2008-julio-02

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2008-julio-02 16:25:33

rido.gif

http://www.retejo.net/bondeziroj/

Sanon, sukceson, feliĉon kaj progreson al vi!
Mi bondeziras al vi sanon, monon kaj feliĉon!
Multe da fortoj, sanon kaj paciencon al vi!
Verdajn lumojn dum via vojo al laborejo!
Mi gratulas vin por via bonega laboro!

Feliĉan kristnaskon kaj novan jaron!
Feliĉajn tagojn, sanon kaj ĝojon!
Gratulojn kaj bondezirojn al vi!
Belan kaj sukcesan jaron al vi!
Miajn elkorajn bondezirojn al vi!

Mi deziras al vi ĉion bonan!
Ĉion belan kaj bonan al vi!
Feliĉan Novan Jaron al vi!
Multajn sukcesojn al vi!
Miajn bondezirojn al vi!

Verdan lumon ĉie al vi!
Pacon por la homaro!
Feliĉan feston al ĉiuj!
Bonan vojaĝon al vi!
Antaŭdankon al vi!
Bonan sanon al vi!
Pacon al ĉiuj!

Estu espero chiam je via koro.
Mi esperas ke via vivo estos chiam lumigita je espero.

Mi bezonas viajn bondezirojn por fari bildgalerion kun bildkartojn.

Nepre skribu ion ĉi tie!!!

Miland (Montri la profilon) 2008-julio-02 17:51:38

(Bondezirojn laŭ la japana hajko tradicio)

Feliĉu, kvazaŭ
Trans la granda rivero
Providencie.

Achnaton (Montri la profilon) 2008-julio-04 08:20:57

Andreo Jankovskij:Mi bezonas viajn bondezirojn por fari bildgalerion kun bildkartojn.
Nepre skribu ion ĉi tie!!!
"via vivo ornamiĝu per tiom da koloroj, kiom havas en bukedo ĉiu floro"
"vivu longe, feliĉe kaj bonsane, kun Esperanto akompane"
okulumo.gif

Andreo, ŝajnas, ke vi skribis jam ĉiujn bondezirojn rideto.gif

diogotux (Montri la profilon) 2008-julio-04 13:00:51

"Mi gratulas vin okaze de via naskiĝtago."

"Fraton oni ne elektas, sed amikojn jes! Feliĉan amiktagon!"

"Via vojo estu malplena je ŝtonoj kaj plena je feliĉoj!"

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2008-novembro-12 18:53:26

sal.gif

Jen estas 1-a parto de bildoj kun bondeziroj!!!

http://www.retejo.net/bondeziroj/

R2D2! (Montri la profilon) 2008-novembro-15 06:22:16

Kıe vı trovıs ĉı tıun bıldon? Mı tre ŝatas ĝın.

http://www.retejo.net/bondeziroj/images/11.jpg

—Ilhuıtemoc δ

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2008-novembro-15 10:42:28

R2D2!:Kıe vı trovıs ĉı tıun bıldon? Mı tre ŝatas ĝın.

http://www.retejo.net/bondeziroj/images/11.jpg

—Ilhuıtemoc δ
Mi trovis ĝin en mia bildgalerio (kutime mi serĉas bildojn en Interreto aŭ aĉetas KD-ojn kun ili), kaj elpensas aldonitan subskribon.

Mi tre bezonas pli multe da bondeziroj, tiam mi kreos pli multe de bildoj.

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2008-novembro-16 01:31:16

sal.gif

Jen estas 2-a parto de bildoj kun bondeziroj!!!

http://www.retejo.net/bondeziroj/index2.html

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2008-novembro-23 14:58:27

sal.gif

Jen estas 3-a parto de bildoj kun bondeziroj!!!

http://www.retejo.net/bondeziroj/index3.html

R2D2! (Montri la profilon) 2008-novembro-23 20:03:51

http://www.retejo.net/bondeziroj/images/28m.jpg

Mı trovıs eraron, “etsas”. Kompreneble tıo estas mıstajpo.

—Ilhuıtemoc δ

Reen al la supro