Al la enhavo

Antaŭ 80 jaroj eksplodis 2-a Mondmilito

de StefKo, 2019-septembro-01

Mesaĝoj: 18

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2019-septembro-01 10:25:11

Invado en Pollando (el: https://eo.wikipedia.org/wiki/Invado_en_Pollando)

La invado en Pollando (ankaŭ septembra kampanjo aŭ septembra militiro; germane Polenfeldzug, pollingve Kampania wrześniowaWojna obronna 1939 roku) – defendo de teritorio de Pollando antaŭ agresmilito (sen difinita en internacia juro militdeklaro) de la germana armeo Wehrmacht kaj de la soveta Ruĝa Armeo.

La unua etapo de la dua mondmilito.

De la 3-a de septembro 1939 koalicia milito de Pollando, Francio kaj Britio kontraŭ Nazia Germanio.

Tio estis la unua kampanjo de la dua mondmilito, daŭranta de la 1-a de septembro ĝis la 6-a de oktobro 1939, kiam kun momento de kapitulaco en kvintaga batalo de Kock finiĝis bataloj de la la taĉmentoj de Pola Soldataro kun agresantoj. Supera Komandanto de la pola armeo estis marŝalo Edward Rydz-Smigly, kaj stabestro brigada generalo Waclaw Stachiewicz.

Agreso de Germanio komencis la kvaran dispartigon de Pollando surbaze de pli frua sekreta aldona protokolo al la pakto Ribbentrop-Molotov, kiu ebligis la sovetan invadon la 17-an de septembro kun anekso de Orientaj Limregionoj konfirmita de la traktato pri limoj kaj amikkeco inter Nazia Germanio kaj Sovetunio el la 28-a de septembro. Dum la kampanjo evidentiĝis ke la aliancanoj proklamis nur la strangan militon. Sen atendata helpo ili perfidis polojn.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-septembro-01 13:54:59

Se la linio maginot protektus ankaŭ Belgujo, la milito estus vere diferenca por Francujo kaj Britujo. Eble "Nenio nova al uesto" ĝis pearl harbor, eble freneza atako de la nazioj, kiu pli malfacile invadus Francujon.

Metsis (Montri la profilon) 2019-septembro-01 14:31:04

Mi ne volas disdegni la sorton de la poloj, sed nuntempe oni ofte pensas, ke la dua mondmilito jam komencis kun la dua ĉin-japana milito ekde la jaro 1937.

Metsis (Montri la profilon) 2019-septembro-01 14:32:28

Zam,

"Se la linio maginot protektus ankaŭ Belgujo, la milito estus…"

La imaga modo estas sentempa.

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2019-septembro-01 14:46:55

"Pan" Stefko, kiu, miasupoze, estas sufiĉe erudicia homo, forgesis mencii, ke antaŭ la Pakto de Ribentrop-Molotov estis la Munkena interkonsento (the Munich Agreement) inter Bririo, Francio kaj Germanio, laŭ kiu oni permesis al Germanio agresi Ĉeĥoslovakion. Li forgesis menscii pri la kuna germana-pola agreso kontraŭ ĉi-lando (1938), rezulte de kio Pollando forrabis la Ĉeĥan Teŝinion. Li forgesis mencii, ke Sovetio intencis helpi al Ĉeĥoslovakio en la konflikto kun Germanio, sed la pollanda registaro ne konsentis tralasi la Ruĝan Armeon tra pola teritorio. Li ankaŭ forgesis mencii, ke en la 1939-a jaro Sovetio fakte reprenis tiujn partojn de Belorusio kaj Ukrainio, kiujn Pollando okupis en la 1920-a jaro.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-septembro-01 15:56:41

Metsis:Mi ne volas disdegni la sorton de la poloj, sed nuntempe oni ofte pensas, ke la dua mondmilito jam komencis kun la dua ĉin-japana milito ekde la jaro 1937.
Mi ankaŭ estimas, ke tio estas vera. Mi ne vidas kial tiom violentaj kaj tragikaj eventoj tute ligitaj al la dua mondmilito ne estas konsiderataj kiel eventoj de la dua mondmilito.
Stefko forgesis mencii, ke antaŭ la Pakto de Ribentrop-Molotov estis la Munkena interkonsento (the Munich Agreement) inter Bririo, Francio kaj Germanio, laŭ kiu oni permesis al Germanio agresi Ĉeĥoslovakion
Li sole elvokis la germanan invadon de Pollando, ne la kialojn. Kaj hodiaŭ preskaŭ neniu defendas tiun interkonsenton, same kiel la stulta traktato de Versajlo, kiu estis tro severa kun Germanujo (Germanujo finis pagi ĉiun monon...en 2010). Laŭ mi Francujo kaj Britujo devis ekbatali la 18-a de julio 1936. Sed la ombro de la unua mondmilito ankaŭ ŝvebis supre ilin.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-septembro-01 16:11:20

IgorSokoloff:"Pan" Stefko, kiu, miasupoze, estas sufiĉe erudicia homo, forgesis mencii, ke antaŭ la Pakto de Ribentrop-Molotov estis la Munkena interkonsento (the Munich Agreement) inter Bririo, Francio kaj Germanio, laŭ kiu oni permesis al Germanio agresi Ĉeĥoslovakion. Li forgesis menscii pri la kuna germana-pola agreso kontraŭ ĉi-lando (1938), rezulte de kio Pollando forrabis la Ĉeĥan Teŝinion. Li forgesis mencii, ke Sovetio intencis helpi al Ĉeĥoslovakio en la konflikto kun Germanio, sed la pollanda registaro ne konsentis tralasi la Ruĝan Armeon tra pola teritorio. Li ankaŭ forgesis mencii, ke en la 1939-a jaro Sovetio fakte reprenis tiujn partojn de Belorusio kaj Ukrainio, kiujn Pollando okupis en la 1920-a jaro.
Jes Francujo kaj Britujo tre malbone mastrumis ilian ellandan politikon. Sed ne provu defendi Sovetunion, kiu ĝi mem ekatakis ŝtaton. Kaj vidis oni, kion Sovetunio faris por liberiga Pollando, liberigaj baltaj ŝtatoj, liberiga orienta Germanujo kaj aliaj : igi ilin satelitaj ŝtatoj.

StefKo (Montri la profilon) 2019-septembro-01 16:55:30

IgorSokoloff:"Pan" Stefko, kiu, miasupoze, estas sufiĉe erudicia homo, forgesis mencii, ke antaŭ la Pakto de Ribentrop-Molotov estis la Munkena interkonsento (the Munich Agreement) inter Bririo, Francio kaj Germanio, laŭ kiu oni permesis al Germanio agresi Ĉeĥoslovakion. Li forgesis menscii pri la kuna germana-pola agreso kontraŭ ĉi-lando (1938), rezulte de kio Pollando forrabis la Ĉeĥan Teŝinion. Li forgesis mencii, ke Sovetio intencis helpi al Ĉeĥoslovakio en la konflikto kun Germanio, sed la pollanda registaro ne konsentis tralasi la Ruĝan Armeon tra pola teritorio. Li ankaŭ forgesis mencii, ke en la 1939-a jaro Sovetio fakte reprenis tiujn partojn de Belorusio kaj Ukrainio, kiujn Pollando okupis en la 1920-a jaro.
Pri Belorusio (laŭ Vikipedio, ne laŭ StefKo!):

"
La slavoj kaj baltoj okupis la teritorion de moderna Belorusio inter 6 kaj 8 jarcentoj. En 9-10 jarcentoj ŝprucis la unuaj belorusaj ŝtatoj - estas Polacka, Turaŭa, Smolenska kaj aliaj princlandoj.

En la 13-a jarcento la belorusaj teritorioj iĝis la bazon de la Granda Duklando de Litovio (Litvo). Navahrudak (estas en la Hrodna regiono de Belorusio) estis la unua ĉefurbo de la Granda duklando. La ŝtato ankaŭ inkludis la teritorioj de hodiaŭa Litovio kaj (parte) Ukrainio.

En 1569 la princlando kunigita kun Pollando en la pola-litova Respubliko de Ambaŭ Nacioj.

En 1795, post la dispartigo de Respubliko de Ambaŭ Nacioj, Belorusio estis aneksita de Rusa imperio.

En 1918-1919 en Belorusio estis proklamita sendependeco de Rusio kaj fondiĝis Belorusa Popola Respubliko. Post foriro de germanaj okupaciaj trupoj, la teritorion okupis la Ruĝa Armeo. Sed jam en februaro de la jaro 1919 okazis invado de la pola armeo; la sovetunia potenco estis restarigita nur jaron poste, en 1920. Laŭ la Riga packontrakto de la jaro 1921, Pollando havigis al si teritoriojn kun ĉefe belorusa loĝantaro oriente de la Curzon-linio, (tiel nomata Okcidenta Belorusio). En 1922 fondiĝis la Belorusa SSR, fondoŝtato de Sovetunio. En septembro 1939, rezulte de nazia kaj soveta invado en Pollandon, la Okcidenta Belorusio estis aligita al Sovetunio ĝenerale laŭ la Curzon-linio, krom la regiono de Bjalistoko (la urbo kaj siaj ĉirkaŭaĵoj estis aligitaj al Sovetunio).

Dum 1941-1944 Belorusio estis okupita de la nazia Germanio. En 1945 la Belorusa SSR fariĝis fondomembro de la Unuiĝintaj Nacioj. En 1991 Belorusio deklaris sendependecon de Sovetunio. La Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj (KSŜ) estis fondita en Minsko je la fino de la jaro 1991.

Ekde la 2-a de aprilo 1997 Belorusio estas parto de la Unio de Rusio kaj Belorusio, ŝtata institucio, kiu neniam estis finrealigita (oni planis komunan valuton, dogansistemon, konstitucion ktp.).

" (fino de la citaĵo)

Ĉu tiu historio estas konata en Rusio?

Pri Ĉeĥa Teŝino vi pravas (Vi pravas ankaŭ pri Munkena interkonsento). Tiu anekso estis honto por Pollando. Estas interesa, kiel forte ĉehoj riproĉas al poloj tiun anekson.

Pri polo-ĉeĥa milito (septaga) - el Vikipedio.com:
"
La Septaga milito estis armea kunpuŝiĝo de Ĉeĥoslovakio kaj Pollando je Teŝinio en la jaro 1919, okazanta enkadre de ĉeĥoslovaka-pola disputo je Teŝinio.

La ĉeĥoslovakaj taĉmentoj sturmis al fare de Pollando aneksita parto de Teŝinio, por ke en la disputata teritorio ili malebligu okazadon de balotoj en polan Sejmon kaj rekrutojn de la loka loĝantaro en la armeon de Pollando.[2] La atako estis haltigita pro premo de Entento. Rezulto de la milito estis difino de nova demarkiga linio, kiu ampleksigis teritorion kontrolata de Ĉeĥoslovakio.

Kadro de eventoj

Ekde la jaro 990 ĝis la jaro 1327 Teŝinio estis parto de Pollando. Ekde la jaro 1327 Teŝinio estis en feŭda dependeco je ĉeĥa reĝo kaj kiel parto de landoj de Krono ĉeĥa ĝi fariĝis eĉ parto de Aŭstrio-Hungario. Komence de la 20-a jarcento en la regiono vivis ĉeĥoj, poloj, germanoj kaj judoj. Signifa parto de la loĝantaro ne estis naciece distingita kaj ili konsciis sole sian regionan silezian apartenecon (ŝlonzanoj). Sekve de industriigo en Teŝinio venis multnobraj almigrintoj, precipe el la pola Galicio. En lasta aŭstra popolnombrado en la jaro 1910 superduona plimulto de loĝantoj de Teŝinio indikis kiel sian parollingvon (la t.n. Umgangssprache) la polan lingvon, sed en tiun ĉi grupon estis envicigitaj eĉ la ŝlonzanoj (parolantaj ĝis hodiaŭa tempo per uzata teŝina dialekto), kiuj havis amikajn rilatojn kun la germanoj kaj ili orientiĝis akre kontraŭpole.

Post disfalo de Aŭstrio-Hungario en Teŝinio estiĝis ĉeĥa nacia komitato (Nacia komitato por Silezio - Národní výbor pro Slezsko) kaj pola nacia komitato (Nacia konsilantaro de Princlando teŝina - Rada Narodowa Księstwa Cieszyńskiego). La pola komitato proklamis Teŝinion kiel parton de Pollando kaj nokte el la 31-a de oktobro je la 1-a de novembro 1918 konkeris armee plimulton de Teŝinio. La ĉeĥa komitato proklamis Teŝinion kiel parton de Ĉeĥoslovakio. La streĉo gradiĝis kaj klopodo trankviligi la situacion kondukis al fermo de dumtempa interkonsento pri divido de Teŝinio inter ambaŭ naciaj komitatoj. laŭ tiu ĉi interkonsento granda plimulto de Teŝinio dumtempe falis al Pollando, kiu tiel akiris eĉ kontrolon super fervojo Košice-Bohumín, ununura fervoja kunigo de Ĉeĥaj landoj kun la orienta Slovakio. Ĉeĥoslovaka registaro kaj la ĉeĥa publiko perceptis tiun ĉi dividon kiel longtempe neakceptebla. La pola flanko estis kun tiu ĉi divido kontenta.

Al fino de januaro de 1919 Pollando ekplanis okazadon de balotoj en la polan Sejmon. En konflikto kun la fermita interkonsento tiuj ĉi balotoj devis okazi eĉ en de Pollando kontrolata parto de Teŝinio, kie Pollando ankaŭ komencis rekrutojn de la loka loĝantaro en la polan armeon.[2] En konekso kun la okazado de tiuj ĉi balotoj Pollando en fare de ĝi kontrolata parto de Teŝinio dislokigis soldatajn taĉmentojn. La ĉeĥoslovaka protesto kontraŭ la okazado de la balotoj kaj la soldataj rekrutoj de la loka loĝantaro kiel neakceptebla montro de la ŝtata suvereneco en la disputata teritorio estis fare de Pollando rifuzita kaj Ĉeĥoslovakio decidiĝis por armea solvo de la disputo.

" (fino de la citaĵo)

2-a citaĵo:

"
Zaolzie estas la pola nomo de areo nune en la Ĉeĥa Respubliko kiu estis disputita inter intermilitaj Pollando kaj Ĉeĥoslovakio. La nomo signifas "teroj trans la rivero Olza"; ĝi estas nomata ankaŭ Śląsk zaolziański, kio signifas "trans-Olza Silezio". Similaj terminoj en aliaj lingvoj estas Zaolší (Zaolží) en ĉeĥa kaj Olsa-Gebiet en germana. La regiono Zaolzie estis kreita en 1920, kiam Teŝinia Silezio estis dividita inter Pollando kaj Ĉeĥoslovakio. Zaolzie formas al orientan parton de la ĉeĥa parto de Teŝinia Silezio. La divido kontentigis neniun flankon, kaj konstanta konflikto ĉe la regiono kondukis al ties aneksigo fare de Pollando en Oktobro 1938, post la Munkena Interkonsento. Post la Germana invado de Pollando en 1939, la areo iĝis parto de Nazia Germanio ĝis 1945. Post la milito, oni restarigis la limojn de 1920.

" (fino de la 2-a citaĵo)

Cetere, mi ne pretendis skribi raporto pri 2-a MM ĉar mi ne estas historiisto, mi nur skribis mencion pri eksplodo de 2 MM kiun enhavas Vikipedio.

IgorSokolof, vi certe scias serĉi informojn en Interreto. Kial vi devigas min fari tion? Plie mi miras pri via granda fido en la rusaj informiloj. TIO NE SIGNIFAS KE ĈIUJN MI KALKULAS KIEL MALVERAJ, TIEL KIEL ĈIUJN POLAJN MI NE KALKULAS KIEL VERAJ!

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2019-septembro-01 17:51:04

Ho, naiva kartavulo...
Ĉu vi opinias, ke Sovetio devis tuj post la milito lasi, ke la liberigitaj landoj fariĝu satelitoj de Usono, kies reganta elito jam meze de tiu milito ekis plani novan militon kontraŭ Sovetio kaj fakte esperis, ke Germanio venkos Sovetion?

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2019-septembro-01 17:52:29

Mi ne aŭdacas esprimi mian propran opinion, sed eĉ malkleraj erinacoj komprenas, ke la poloj neniam estis senkulpaj viktimoj, malgraŭ iliaj senĉesaj plendoj. Ili ne unufoje estis konkerantoj, ili eĉ nuntempe daŭrigas revi pri "La Granda Pollando de l' maro ĝis la maro" kaj ĝis nun fieras pri tio, ke en la 1610-a jaro ili sukcesis okupi Moskvon.

Reen al la supro