Al la enhavo

Kimetsu no yaiba - esperanta traduko de la animeo

de Tx0n, 2019-oktobro-14

Mesaĝoj: 21

Lingvo: Esperanto

Tx0n (Montri la profilon) 2019-oktobro-14 06:51:28

Saluton !

Mi tradukas la animeon 'kimetsu no yaiba'
Nun estas disponeblaj 23 epizodoj, vi povas rekte spekti en la retejo.

Sinoptiko :

Tanjiro vivas en arbaro kun sia familio. Iam, kiam li revenas de la plej proksima urbo, li malkovras ke lia tuta familio estis mortigita, nur restas lia fratino, kiu fariĝis demono. Pro tio li fariĝos demonĉasisto por trovi kiel kuraci sian fratinon


Jen la ligilo de la unua :

http://bit.ly/Kimetsu_EO_01

Simple ŝanĝu la nombron fine de la URL por la aliaj epizodoj ! (04,07,18 ktp)

Ĝuu tiun bonegan kaj nekredeblan animeon !!

NOVAĴO: Dropbox aĉas. Nun ne plu eblas spekti tutan epizodon en la retejo. Oni devas elŝuti ĝin aŭ aldoni ĝin al sia propra Dropbox. Mi bedaŭras..

Tx0n (Montri la profilon) 2019-oktobro-19 06:13:36

La lasta epizodo estas disponebla, vi do nun povas vidi la tutan sezonon ! Ĝuu !

Turfalko (Montri la profilon) 2019-oktobro-27 16:31:17

Pri animeoj kaj japanaj lignogravuraĵoj:
La Bulteneto 47
Mendu ĝin senpage ĉe:
esperanto@chello.at

Metsis (Montri la profilon) 2019-oktobro-29 11:34:31

Tx0n:
Mi tradukas la animeon 'kimetsu no yaiba'
Nun estas disponeblaj 23 epizodoj, vi povas rekte spekti en la retejo.
Kiel vi atingis permesilon por fari tion? Kiom kostis?

Tx0n:
Jen la ligilo de la unua :

http://bit.ly/Kimetsu_EO_01

Simple ŝanĝu la nombron fine de la URL por la aliaj epizodoj ! (04,07,18 ktp)
Lernu alidirektas al la adreso

https://www.dropbox.com/s/sj3270o8zh0udfb/Kimetsu_...

kie la parametro dl=0 montras, ke vi volas spekti la enhavon (kiun Dropbox kaj via retumilo kapablas fari, se vi havas taŭgan kodotekon). Se vi ŝanĝus ĝin al dl=1, komenciĝas elŝutaĵo.

Sed ŝanĝi la nombron (ekz. 01 → 02) por aliaj epizodoj ne funkcias, t.e. la retumilo alidirektas vin retroen al la unua epizodo.

Tx0n (Montri la profilon) 2019-novembro-07 08:34:13

Mi ne vidas kion vi volas diri. Ŝanĝi la nombron en mia ligilo tute funkcias

Metsis (Montri la profilon) 2019-novembro-08 07:04:46

Tx0n:Mi ne vidas kion vi volas diri. Ŝanĝi la nombron en mia ligilo tute funkcias
Kiun sperton aliaj havas?

Por mi ekz. la ligilo

https://www.dropbox.com/s/sj3270o8zh0udfb/Kimetsu_...

kiu supoze devus funkcii por la kvara epizodo, alidirektas min retroen al la unua epizodo.

(MS Windows 10 Enterprise N 64-bit + Google Chrome, Firefox, Opera, Edge ĉiuj ĝisdatigitaj)

Tx0n (Montri la profilon) 2019-novembro-08 13:04:35

Nu, mi kreis specifan ligilon, por ke ĉio estu simpla. Sed vi tute ne sekvas kion mi diris, mi ne scias kiel Dropbox funkcias. Vi nur bezonas uzi mian ligilon kaj ŝanĝi la nombron en MIAN ligilon
Mia unua mesaĝo estis sufiĉe komprenebla

Tx0n (Montri la profilon) 2019-novembro-08 13:06:12

La mesaĝo estas kaŝita.

Tx0n (Montri la profilon) 2019-novembro-08 13:09:40

Tiu parto : sj3270o8zh0udfb ĉiam ŝanĝiĝas, vi ne povas konservi ĝin

Metsis (Montri la profilon) 2019-novembro-08 15:15:18

Tx0n:Vi nur bezonas uzi mian ligilon kaj ŝanĝi la nombron en MIAN ligilon
Aĥ, tiel! Via ligilo devus esti teksto, ne ligilo. Iel vi devus evitigi, ke Lernu kreas ligilon.

Hah, mi inventis! Oni metas ekz. leteron "zero-width-space" post la unua letero "h".

h​ttp: //bit.ly/Kimetsu_EO_01
h​ttp: //bit.ly/Kimetsu_EO_02
h​ttp: //bit.ly/Kimetsu_EO_03
ktp.

Reen al la supro