Al la enhavo

Fermita

Nekredeblaĵo

de Zam_franca, 2020-januaro-14

Mesaĝoj: 345

Lingvo: Esperanto

Altebrilas (Montri la profilon) 2020-marto-02 22:40:40

Kial kaŝi la mesaĝojn? Prefere tute ne skribi ilin.

La anekdoto estis humura rakonto kiu ne estis kompreninda unuagrade.

Ligiloj sen resumo ne estas taŭgaj argumentoj. Citaĵoj ebligas kontroli, ke viaj asertoj estas konfirmitaj per alia aŭtoro. Sen resumo, oni povas poste interpreti la citaĵojn iel ajn, improvizante laŭ bezonoj de argumentado. Tial mi petas al vi faktojn, kaj la fontoj estas nur rimedo por kontroli ilin, se mi estas dubema.

Kaj mi dubas, ke ĉiuj aliaj partoprenantoj de la debato uzos la tempon bezonatan por legi la koncernajn artikolojn.

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-marto-03 09:14:43

Praktika leciono de jezuita retoriko daŭras...

alfred0809 (Montri la profilon) 2020-marto-03 11:10:56

El Mil Kaj Unu Noktoj: La Historio de Kogja Hasan Alhabal

Altebrilas (Montri la profilon) 2020-marto-03 15:37:28

Kiu rilato kun la temo?

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-marto-04 19:03:35

Ŝajnas, ke la francaj policistoj estas eĉ pli ferocaj ol iliaj kolegoj en "terura" Rusio...
Jean-Yves Le Gallou, eksa EU-parlamentano, kiu partoprenis multajn manifestaciojn kaj kiu ankaŭ laboris por la franca Ministerio pri enlandaj aferoj, rakontis en intervjuo por franca komunikilo "Voltaire Boulevard" pri registare aprobita polica perfortado dum protestoj de "flavaj veŝtoj" kaj kritikis mensogeman francan "mass-media".
----------
http://www.bvoltaire.fr/jean-yves-le-gallou-imagin...

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-marto-04 19:58:51

Mi pensas ke mi ne bezonas legi kontraŭ-rusujajn artikolojn simple pro tio ke la fornon de mia "rusofobio" (mi ne rigardas tion, ke iu apartenas al la rusa popolo, kiel kaŭzon por malami, insulti, ofendi kaj duskriminacii rin; ne mi okupas min je peramaskomunikilara trudado de homofobio al rus{ujan/lingvan}oj) sufiĉe hejtas rusoj mem. Estas tre evidente ke multaj rusoj estas simple "cerblavitaj". Ekz. iuj asertas ke "enrusujigo de Krimeo estis laŭ la leĝoj de Ukrainujo ĉar en Krimeo okazis voĉdonado", sed ili kredeble ne komprenas ke por ke Krimeo apartiĝu disde Ukrainujo estis necese ke la voĉdonado okazu en la tuta Ukrainujo, ne nur en Krimeo. "Igor" ial (la kaŭzo tamen konjekteblas) ŝajnas daŭre ne respondi kion ri farus se ria proksimulo elŝrankiĝus al ri.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-marto-04 22:21:18

IgorSokoloff:Ŝajnas, ke la francaj policistoj estas eĉ pli ferocaj ol iliaj kolegoj en "terura" Rusio...
Jean-Yves Le Gallou, eksa EU-parlamentano, kiu partoprenis multajn manifestaciojn kaj kiu ankaŭ laboris por la franca Ministerio pri enlandaj aferoj, rakontis en intervjuo por franca komunikilo "Voltaire Boulevard" pri registare aprobita polica perfortado dum protestoj de "flavaj veŝtoj" kaj kritikis mensogeman francan "mass-media".
----------
http://www.bvoltaire.fr/jean-yves-le-gallou-imagin...
"Boulevard Voltaire" ? Nu... Se mi bone memoras, jen alia ekstremdekstra retejo. Kaj "Jean-Yes Le Gallou" estas rasisto, unu el la unuaj membroj de la fremdofobia partio "Fronto Nacia", nun nomata "Kuniĝo Nacia".
Ĉu vi do pretas je forlasi viajn aurobindistajn kaj internaciistumajn opiniojn por defendi la solan por-Putinan partiegon de Francujo, kiu estas ankaŭ unu el la plej rasismaj?

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-marto-05 19:14:35

La dekomenca temo en ambaŭ ekstemporaloj ne estas elvolvita.
Tial do, laŭ 5-poenta sistemo, Žustenčik pro sia histerie-malkohera teksto ricevas poenton "2", kaj Zamčik pro sia demagogie-deviiga teksto ricevas poenton "2+".
Espereble, ilia pli matura kamarado prezentos pli adekvatan ekstemporalon.

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-marto-05 19:15:20

Plej gravas, ke Jean-Yves Le Gallou estas honesta kaj sincera homo, kiu "calls a spade a spade" aŭ "appelle un chat un chat", rakontante pri realaj faktoj kaj sobre taksante situacion. Li tute certe ne apartenas al la gento de jezuitecaj hipokrituloj, kiujn adoras diversspecaj iluziiĝantaj nebul-mensuloj.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-marto-05 20:52:55

IgorSokoloff:Plej gravas, ke Jean-Yves Le Gallou estas honesta kaj sincera homo, kiu "calls a spade a spade" aŭ "appelle un chat un chat", rakontante pri realaj faktoj kaj sobre taksante situacion. Li tute certe ne apartenas al la gento de jezuitecaj hipokrituloj, kiujn adoras diversspecaj iluziiĝantaj nebul-mensuloj.
"hipokritulo"... Ironie. Ankaŭ Pjotr Pavlenskij uzis tiun vorton por provi sin pravigi.

Nun mi ja konstatas, ke vi ne estas valora homo.
Mi ne kredis, ke vi iam defendos ekstremdekstrulon.

Reen al la supro