Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Ŝercoj

de StefKo, 2020-marto-17

Mesaĝoj: 501

Lingvo: Esperanto

sergejm (Montri la profilon) 2021-julio-06 12:13:46

La hundo respondis al nomo Ŝarik, sed pli bone ĝi respondis al la vorto 'Manĝaĵo'.

sergejm (Montri la profilon) 2021-julio-06 19:09:50

Nescio de leĝo ne liberigas de deziro ĝin rompi.

StefKo (Montri la profilon) 2021-julio-08 07:45:34

Mia patro estas timulo

- Mia patro estas timulo kaj mi hontas pri li - plendas 6-jara Joĉjo al sia kolego.
- Kial?
- Ĉiam kiam patrino forveturas ien, li timas dormi sole kaj eliras dormi al najbarino...

sergejm (Montri la profilon) 2021-julio-08 17:25:58

Ŝi?

nornen (Montri la profilon) 2021-julio-08 17:58:50

Moderna familio...

StefKo (Montri la profilon) 2021-julio-09 06:48:26

Evidente LI! Tio nomiĝas preskoboldo. Korektita!

sergejm (Montri la profilon) 2021-julio-10 09:19:09

Edzino: - Mia edzo estas bona, li scipovas prepari diversajn manĝaĵojn. Unu estas malbone: post li necesas purigi kiurejon dum semajno.

StefKo (Montri la profilon) 2021-julio-11 06:49:24

Plej naŭza vidaĵo

– Kio estas pli naŭza ol ekvidi varmon en manĝata pomo?
– Ekvidi douno de la varmo en la pomo.

sergejm (Montri la profilon) 2021-julio-11 10:38:31

Varmo? Eble, vermo?

sergejm (Montri la profilon) 2021-julio-11 10:47:55

Finiĝis la Tutmonda Inundo.
La arkeo de Noa albordiĝis al monto Ararato, kaj Noa komencas elŝipigi kaĝojn kun leonoj, ursoj, elefantoj...
Apude sidas du armenoj kaj ludas tritrakon.
- Rugardu, cirko alveturis!

Reen al la supro