Al la enhavo

Komparo inter la finna kaj la estona (en la angla)

de Metsis, 2020-marto-27

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

Metsis (Montri la profilon) 2020-marto-27 09:29:08

Vidu la filmeton en Jutubo.

nornen (Montri la profilon) 2020-marto-27 18:29:52

Tre interese. Dankon. Mi amas tiun kanalon.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-marto-27 21:51:19

Metsis:Vidu la filmeton en Jutubo.
Dankon!

Nu, ĝuste interesa mi trovis la "demandon de la tago". Sed la jutubisto ne respondas al ĝi. Li demandas al finnalingvanoj (okulumo.gif) kaj al Estonlingvanoj respondi al la demando en komentoj.
Do mi rekte demandas al vi: ĉu vi kapablus, ekzemple, legi senprobleme restoraciajn menuojn en la estona? Ĉu vi kapablus legi facile por-infanajn librojn en la estona?

Metsis (Montri la profilon) 2020-marto-29 11:18:12

Lasu min unue klarigi mia deveno. Mi devenas el la okcidenta parto de Finnlando, pli precize el urbo, kie la loka dialekto prunteprenis multajn esprimojn de la sveda, kvankam la urbo estas unulingve finna, do mi jam dum miaj junaj jaroj konis multajn svedajn vortojn. Kelkaj de tiaj esprimoj estas komunaj kun la germana. Plie mia denaska dialekto mallongigas vortojn sammaniere kiel la estona. Kompreneneble mi eksciis ĉi tion pli poste.

Plie mi studis en la lernejo ne nur la svedan (kiel ĉiuj en Finnlando) sed ankaŭ la germanan. Tio rezultis, ke mi verŝajne jam tiam povis pli facile ol kutima finnaparolanto konkludi, kion iu estona vorto signifas.

Laste mi partoprenis elementan kurzon en la estona, kiam mi studis ĉe universitato. Kvankam mi ne aktive legas aŭ aŭskultas ion en la estona, mi asertas, ke mi havas bonan pasivan kapablon kompreni ĝin, pli bonan ol kutima finnaparolanto. Ĉi tial mi povas preskaŭ senprobleme legu restoraciajn menunojn en la estona. Nomoj de bestoj estas ĉiam [legu: ankaŭ en Esperanto] malfacilaj al mi ridulo.gif

Kompreneble mi havas problemojn kun falŝaj amikoj.

Metsis (Montri la profilon) 2020-marto-29 11:22:58

Kelkaj notoj pri la filmeto:

Kvankam oni kutime salutas per la vorto "tere" en la estona, oni uzas la vorton "hea" (kp. fi "hyvä") kun nomoj de tagoj kaj monatoj, ekz. "hea pühapäev", bonan dimanĉon.

Kvankam oni kutime vespere salutas en la finna per la vorto "ilta → iltaa", en kelkaj partoj, ekz. en la mia, oni ankaŭ uzas la pruntovorton "ehtoo → ehtoota" (sed pli rare ol la norma "ilta"). "Ehtoo" estas ĝermana pruntovorto (kp. afton, aften, Abend), samekiel la estona "õhtu".

Tre amuza kaj trafa estas komento de iu:

Ebria estono sonas kiel finno. Ebria finno sonas kiel estono ridego.gif

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-marto-29 11:46:11

Metsis:Lasu min unue klarigi mia deveno. Mi devenas el la okcidenta parto de Finnlando, pli precize el urbo, kie la loka dialekto prunteprenis multajn esprimojn de la sveda, kvankam la urbo estas unulingve finna, do mi jam dum miaj junaj jaroj konis multajn svedajn vortojn. Kelkaj de tiaj esprimoj estas komunaj kun la germana. Plie mia denaska dialekto mallongigas vortojn sammaniere kiel la estona. Kompreneneble mi eksciis ĉi tion pli poste.

Plie mi studis en la lernejo ne nur la svedan (kiel ĉiuj en Finnlando) sed ankaŭ la germanan. Tio rezultis, ke mi verŝajne jam tiam povis pli facile ol kutima finnaparolanto konkludi, kion iu estona vorto signifas.

Laste mi partoprenis elementan kurzon en la estona, kiam mi studis ĉe universitato. Kvankam mi ne aktive legas aŭ aŭskultas ion en la estona, mi asertas, ke mi havas bonan pasivan kapablon kompreni ĝin, pli bonan ol kutima finnaparolanto. Ĉi tial mi povas preskaŭ senprobleme legu restoraciajn menunojn en la estona. Nomoj de bestoj estas ĉiam [legu: ankaŭ en Esperanto] malfacilaj al mi ridulo.gif

Kompreneble mi havas problemojn kun falŝaj amikoj.
Interese. Ĉu la plejmulto da Finnlandanoj flue (ne malpli bone ol la finnan) parolas la svedan?

Metsis (Montri la profilon) 2020-marto-29 13:06:14

Jxusteno:Interese. Ĉu la plejmulto da Finnlandanoj flue (ne malpli bone ol la finnan) parolas la svedan?
Ne. Malgraŭ ke en la baza lernejo oni minimume lernas la svedan tri jarojn, nur tre malmultaj flue parolas ĝin. Nature pli granda amaso iomete komprenas la svedan, sed ne volonte parolas ĝin – kaj faĉile ŝanĝas al la angla se tio eblas.

Mi pensas, ke la ĉefa kialo estas, ke oni ne renkontas la svedan en sia ĉiutaga vivo. Ne estas multaj svedaparolantoj (ĉ. 5%) kaj tiuj loĝas sur la marbordo (kaj ne eĉ sur sia tuta longeco). La plejparto de la lando estas unulingva. Do oni ne vidas iun kialon posedi la svedan. (Fakte estus pli utile posedi eĉ iomete la rusan en kelkaj orientaj regnoj.)

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-marto-29 17:17:44

Dankon pro respondi!

Nu, ebria franco laŭ mi sonas kiel franco!

Ĉu vi havas C1-nivelon en la sveda? Ĉu C2-nivelon?

Metsis (Montri la profilon) 2020-marto-29 19:22:23

Zam_franca:Dankon pro respondi!

Nu, ebria franco laŭ mi sonas kiel franco!

Ĉu vi havas C1-nivelon en la sveda? Ĉu C2-nivelon?
Nedankinde. Mi ne certas, ĉu mi havas C1- aŭ C2-nivelon. Mi skribis miajn disertaĵojn por kaj la kandidata kaj la magistra ekzameno en la sveda, do mi havas minimume C1-nivelon. Ĉu tiu nivelo egalas C2-nivelon? Mi ne scias.

Parenteze en mia universitato oni devas skribi resumon en iu alia lingvo (ol la sveda). Mi elektis Esperanton por mia kandidata disertaĵo (poste mi eklernis, ke mi faris kelkajn erarojn, sed memoru, ke tiutempe mi estis memlerninto, partoprenis neniun kurson).

Reen al la supro