Al la enhavo

Emoĝio por la Esperanta flago

de Zam_franca, 2020-aprilo-03

Mesaĝoj: 14

Lingvo: Esperanto

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-aprilo-03 18:32:08

Nia verda standardo ne havas emoĝion (angle emoji). Eĉ se kompreneble indas agadi rektege por ŝanĝi tion, mi proponas la jenan solvon: uzi la flagon de Niĝerio 🇳🇬 🇳🇬 🇳🇬. Ja estas tute ne perfekta solvo, kompreneble. Kaj la niĝerianoj prave ne estos feliĉaj de tio. Ĝuste tiu aĉeco estas forco. Se esperantistoj uzegus ĝin, grandiĝos la problemo, kaj oni parolos iom pri Esperanto, kaj revante, eble aperos emoĝio por la Esperanto-flago. Eble niĝerianoj komprenos nian problemon, kaj helpos al ni.
Kompreneble, se vi ne ankoraŭ komprenis, la celo ne estas ŝteli nacian flagon.

Do, ni uzu tiun flagon! Ni desmontru, ke Esperantujo bezonas emoĝian flagon 🇳🇬 🇳🇬 🇳🇬 🇳🇬 🇳🇬 🇳🇬 🇳🇬 🇳🇬 🇳🇬 !

flanke (Montri la profilon) 2020-aprilo-04 04:30:07

Ho,ja estas bona ideo,ke Esperantujo granda havas sian emoĝi-flagon.

Kaj krome,de Vikipedio mi trovis nur ĉi tion:
https://github.com/Crissov/unicode-proposals/issue...

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-aprilo-04 09:40:22

Oni jam uzas la verdan koron (💚) kiel signon de Esperanto.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-aprilo-04 09:41:15

"🏳‍⭐‍💚" mi jam konis. Tamen ĝi estas tro longa umo, kaj ne estas vera emoĝia flago, tiel kiel la emoĝia flago de UN, aŭ kiel tiel tiu de la movado por la GLAT-rajtoj.

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-aprilo-04 09:50:18

Zam_franca:"🏳‍⭐‍💚" mi jam konis. Tamen ĝi estas tro longa umo, kaj ne estas vera emoĝia flago, tiel kiel la emoĝia flago de UN, aŭ kiel tiel tiu de la movado por la GLAT-rajtoj.
Mi vidis onin uzi la verdan koron sen la stelo kaj flago.
Jes, sed mi dubas ĉu uzado de la Niĝeria flago efektive kaŭzos indignon. Lastatempe oni ŝajne volas aldoni emoĝion de la transseksula flago, kvankam jam estas transseksula signo (⚧️), kiu iafoje povas uziĝi kiel neduumula.

flanke (Montri la profilon) 2020-aprilo-04 09:54:09

Jxusteno:Oni jam uzas la verdan koron (💚) kiel signon de Esperanto.
Ĉu la verda koro (kiel la signo de Esperanto) jam estas ekuzata historie,aŭ ĝi estas ekuzata nur ekde nuntempo?(Mi signifas,ke de kiam ĝi estas ekuzata)

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-aprilo-04 09:56:34

flanke:
Jxusteno:Oni jam uzas la verdan koron (💚) kiel signon de Esperanto.
Ĉu la verda koro (kiel la signo de Esperanto) jam estas ekuzata historie,aŭ ĝi estas ekuzata nur ekde nuntempo?(Mi signifas,ke de kiam ĝi estas ekuzata)
Kredeble oni ekuzis ĝin kiel signon de Esperanto post kiam oni eksentis la bezonon de Esperanta emoĝio.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-aprilo-04 09:57:15

flanke:
Jxusteno:Oni jam uzas la verdan koron (💚) kiel signon de Esperanto.
Ĉu la verda koro (kiel la signo de Esperanto) jam estas ekuzata historie,aŭ ĝi estas ekuzata nur ekde nuntempo?(Mi signifas,ke de kiam ĝi estas ekuzata)
Laŭ mi, ĝi ne estas maljuna simbolo; miakrede ĝi nur estas simpla verdaĵo.

Frano (Montri la profilon) 2020-aprilo-04 13:38:31

Zam_franca:
flanke:
Jxusteno:Oni jam uzas la verdan koron (💚) kiel signon de Esperanto.
Ĉu la verda koro (kiel la signo de Esperanto) jam estas ekuzata historie,aŭ ĝi estas ekuzata nur ekde nuntempo?(Mi signifas,ke de kiam ĝi estas ekuzata)
Laŭ mi, ĝi ne estas maljuna simbolo; miakrede ĝi nur estas simpla verdaĵo.
La verda koro

Tadugl (Montri la profilon) 2020-aprilo-04 13:40:09

Saluton !

La ideo estas tre bona, mi serĉis sur Guglo, kiel peti novan Emoĝion.
Sed ĝi ŝajnas iomete komplika. Eble oni devus trovi esperantistajn komputikistojn...

(angla lingvo)
http://blog.unicode.org/2018/04/submissions-open-f...
https://www.unicode.org/emoji/proposals.html

Reen al la supro