Al la enhavo

Lingvaj bataletoj

de StefKo, 2020-aprilo-05

Mesaĝoj: 95

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2020-septembro-26 14:39:21

Kial en Pollando akvo bojas?

Dum prelego pri kemio, la profesoro diskutas eksperimenton kaj diras:
– ... i woda tutaj ścieka (esp.: kaj la akvo ĉi tie delikas). Ĉu estas demandoj?
Estas ĝenerala kompreno en la aŭlo, sed unu studento el Vjetnamujo sidanta ĉe la prelego levas la manon.
– Mi aŭskultas vin? – la profesoro demandas.
– Mi ne komprenas. Jen kiel woda ścieka i pies ścieka? (esp. "akvo likas kaj hundo likas")

Pri kio temas? La vjetnamo identigis du polajn vortojn: szczeka (esp. "bojas") kaj ścieka (esp. "delikas"). Szczeka poloj prononcas malmole: "ŝĉeka" kaj ścieka mole: "śćeka" (ś kaj ć estas molaj sonoj) sed la vjetnamo ne distingas ilin. Por li la vorto ścieka sonas kiel szczeka. Pro tio por li "akvo śćeka kaj hundo śćeka".

sergejm (Montri la profilon) 2020-septembro-26 20:25:59

Esperante similas 'bojas' kaj 'bolas'

StefKo (Montri la profilon) 2020-oktobro-06 15:49:29

Kion signifas la vorto kio signifas?

Unu polo veturis al Italio sen konado de la itala. Li aĉetis lernolibron “Parolado pola-itala”, iomete eklernis kaj en okazo de bezono li starigis la demandon el la lernolibro: che significa la parola… (“kion signifas la vorto…”). Unu fojon li ekaŭdis de unu italo la vorton cioè, do li demandas lin: che significa la parola cioè? Sur la vizaĝo de la italo aperis embaraso kaj li konstatis ke tio estas malfacila por ekspliki.
La polo eksciis poste ke li demandis la italon: “Kion signifas la vorto tio signifas”.

sergejm (Montri la profilon) 2020-oktobro-06 17:29:54

Google tradukas 'cioè' kiel 'tio estas'

StefKo (Montri la profilon) 2020-oktobro-06 18:44:39

sergejm:Google tradukas 'cioè' kiel 'tio estas'
Jes. Mi faris tian tradukon kaj komence mi intencis uzi "tio estas" sed mi pensas ke "tio signifas" pli bone transdonas la sencon de cioè en tiu okazo.
La poloj ankaŭ ofte demandas "kio estas..." anstataŭ "kion signifas..." kiam aŭdas nekonatan vorton.

Povas esti iu italo elparolos, kiun esperantan diraĵon uzi?

nornen (Montri la profilon) 2020-oktobro-06 21:25:47

Antaŭ kelke da jaroj, Germana amiko vizitis min. Li ne parolis la hispanan, sed rapide eklernis kelke da vortoj. Li lernis, ke kiam nekonatulo prezentas sin, oni respondas "Mucho gusto.", kio signifas "granda plezuro [estas ekkoni vin]".
Unu tagon, ni manĝis kaj iu demandis al li: "¿Te gustó?" = Vin plaĉis [la manĝaĵo]?
Li tuj rilatigis "te gustó" kun "gusto", kaj respondis "mucho gusto", kio ridigis ĉiujn, ĉar tio sonas kvazaŭ "Bonan matenon, kara kokidsupo. Estas por mi granda plezuro ekkoni vin."
Ni korektis lin kaj klarigis, ke pli oportune li respondu "Me gustó mucho." = Al mi plaĉis multe [la manĝaĵo].
Tamen li neniel distingis inter "gusto" kaj "gustó" kaj fine diradis "Me gusto mucho." Tio estis eĉ pli ridiga, ĉar ĝi signifas "Min plaĉas multe mi mem."

StefKo (Montri la profilon) 2020-oktobro-07 06:31:12

Dankon sergejm. Mi nun rimarkis la eraron: "kion" anstataŭ "tio". La demando: Ĉu "Tio estas" ĉu "Tio signifas" restas. Tiel estis en originala anekdoto (pole estis co znaczy kaj ne co jest).

StefKo (Montri la profilon) 2020-novembro-06 09:31:52

Jak jidiŝ to pojidiŝ

Paronomazio en la Jida. Ukraine tio signifas „se vi veturas, vi forveturos” sed la vorto “jidiŝ” en la Jida signifas “juda”, do tion diraĵon oni povas traduki “Se vi estas judo, vi forveturos”.

sergejm (Montri la profilon) 2020-novembro-06 10:25:00

Mi ne scias la ukrainan, sed ruse ĉi tio signifas 'kiel ci veturas, tiel ci ekveturos'

StefKo (Montri la profilon) 2020-novembro-06 20:03:17

sergejm:Mi ne scias la ukrainan, sed ruse ĉi tio signifas 'kiel ci veturas, tiel ci ekveturos'
En la Pola oni ankaŭ uzas "kiel" (pole "jak") kaj "tio" (pole "to") sed, miaopinie uzado solan "kiel" estas sensenca!
Mi tralegis pri "kiel" en PIV kaj konstatas ke mi devu uzi subjunkcian sintagmon, esprimantan supozan komparon kiel se, do la frazo devas esti:

Se kiel vi veturas, vi forveturos.

Tio ŝajnas al mi iom stranga sed probable estas ĝusta(?).

Alia afero estas la vorto "pojidiŝ". Ĉu ĝi signifas "ekveturos" ĉu "forveturos"? Laŭ PIV "ekveturi" signifas "komenci veturadon". Ĉu "komenci veturadon" estas la samo kiel "pojidiŝ"? Laŭ PIV "forveturi" signifas "foriĝi, veturante". Do kiu vorto estas pli ĝusta? Eble mi devu uzi aldonan vorton, ekz. "efiki", tiel: " Se kiel vi veturas, vi efikos la veturon"?

"Jak" - post tiu vorto estas kondiĉo, "to" - post tiu vorto estas efiko (same estas en la Pola).

Povas esti iu ukrajnano ekparolos?

Dankon, sergejm, por la rimarkoj!

Reen al la supro