Al la enhavo

"La kontraŭriismo malfeliĉigas"

de Jxusteno, 2020-aprilo-08

Mesaĝoj: 84

Lingvo: Esperanto

Koro_Kokoro (Montri la profilon) 2020-aprilo-08 20:04:21

Mi vidas unu protoganisto de la "Monogatari Series"! ^.^

Nun memortenu ankaŭ "-ip-".

Felis'.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-aprilo-08 20:21:39

"-ip" ne utilas. Por paroli pri, ni diru, laboristo kiu sentas sin nek ina nek vira, oni diru simple kaj laŭfundamente "neduum-laboristo".

Koro_Kokoro (Montri la profilon) 2020-aprilo-08 21:21:47

Kio estas "laŭfundamente?

Ĉu mi komprenas ĝuste? Laboristino kaj laboristivo kaj neduum-laboristo?

Antaŭ kelkaj tagoj – mi lernas esperanto nur kelkaj tagoj, do antaŭ kelkaj tagoj mi legis, depost komenciĝo intenco de esperanto estis vivi kiel literatura lingvo ... La vorto "neduum-laboristo" ne estas literatura. Estas abomena monstro de la vorto.

Mi komencas lerni Esperanto tial ke farmaj verkistoj referencas ĝin.. sed..
Ĉu kiu maniero estas ĝenerale kiel esperantistoj traktas kaj vendas malmultekoste iliaj lingvo kaj aliaj esperantistoj?

Felis'.

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-aprilo-08 21:40:08

.

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-aprilo-08 21:51:26

Zam_franca:"-ip" ne utilas. Por paroli pri, ni diru, laboristo kiu sentas sin nek ina nek vira, oni diru simple kaj laŭfundamente "neduum-laboristo".
-ip- ne estas efektiva afikso: ĝi estas afiksoido tiel same kiel -ad-, -aĵ-, -am-, -an-, -ar-, bit-, bo-, ĉef-, -ĉj-, dis-, -ebl-, -ec-, -edz-, -ej-, ek-, eks-, -em-, -end-, fi-, fin-, fuŝ-, ge-, -hav-, -er-, -estr-, -iĉ-, -ig-, -iĝ-, -il-, -in-, -ind-, -ing-, -ism-, -ist-, -j-, -kapabl-, kelk-, -land-, mal-, -manier-, mis-, -nj-, -obl-, -on-, -op-, -pj-, -plen-, -pov-, pra-, re-, ret-, -riĉ-, -simil-, -stil-, -ŝajn-, ŝtel-, -uj-, -ul-, -um-, vic-, vir-, -vir-, -vol- ktp. Ekzemple la en la vorto neĝ/er/o la rilato inter neĝ kaj er estas tia sama kiel inter ŝton kaj pec en la vorto ŝton/pec/o, la rilato inter bon/ul/o estas pli-malpli tia sama kiel inter bon kaj dezir en la vorto bon/dezir/o, en la vorto kat/in/o la rilato inter kat kaj in estas tia sama kiel inter geolog kaj amator en la vorto geolog-amator/o sed ial oni oni metas la vorterojn bon, pec kaj amator en la fuŝkategorion "afiksoj". La solaj oficialaj veraj afiksoj en Esperanto estas -aĉ-, -eg- kaj -et- (almenaŭ laŭ la Akademio), sed eĉ ili iafoje povas esti veraj radikoj (ekz. aĉ/a, eg/a, et/a, aĉ/ul/o, et/ul/o). Bonvolu noti ke la vera sufikso -aĉ- estis oficialigita, kaj certe la nefermita klaso substantivaj radikoj povas preskaŭ senlime riĉiĝadi. Ekzemple iam estis oficialigita la radiko sled, kvankam estas la Fundamenta vorto glit/vetur/il/o, iam oficialiĝis la radiko inflam, kvankam estas la Fundamenta vorto brul/um/o, iam oficialiĝis la radiko ebri malgraŭ ke estas la Fundamenta vorto mal/sobr/a, iam oficialiĝis la radiko inund, kvankam estas la Fundamenta vorto super/akv/i.
La Akademio de Esperanto:RILATE al la vortkunmeto, la Fundamenta Gramatiko diras: “Vortoj kunmetitaj estas formataj per simpla kunigo de la vortoj (la ĉefa vorto staras en la fino)” (R. 11). Ni konstatas, ke tiu ĉi regulo koncernas ankaŭ la t.n. sufiksojn, escepte de eta, ega kaj aĉa, kiuj, kvankam starantaj en la fino de la kunmeto, ne estas “ĉefaj vortoj”, sed sole modifas (grandigas, malgrandigas, aĉigas) la sencon de la antaŭa radiko. Oni povas ilin nomi veraj sufiksoj, aŭ deriviloj, aŭ modifiloj.

Krom en la vortoj kun ĉi tiuj modifiloj, ne validas la Fundamenta regulo de la vortkunmeto en la t.n. vortapudmetoj, en kiuj du vortoj de sama signifo-kategorio estas simple apudmetitaj, ne estante suborditaj unu al la alia; ordinare ambaŭ vortoj konservas sian finaĵon kaj ili estas ligitaj per streketo. Tiaj povas esti du substantivoj: majstro‑oratoro, soldato‑kamarado, membro‑abonanto; du, eĉ tri adjektivoj: surda‑muta, ruĝa‑blanka‑blua standardo; du adverboj: vole‑nevole, trafe‑maltrafe, pli‑malpli, iele‑tiele. Tia apudmeto estas signifa precipe per tio, ke tiel ligiĝas la kategorio-sufiksoj (Vd. §VIII: -aĵo, -eco, -ulo), kaj plie: vir-, ĉef- kaj -ino.

En la ceteraj kunmetoj, la ĉefa vorto, kiu staras en la fino, subordigas al si la elementon starantan antaŭ ĝi. La ĉefan vorton oni povas nomi ĉefelemento kaj la vorton starantan antaŭe flankelemento. Ekzemple, en la vortkunmeto vaporŝipo la ĉefelemento estas ŝipo kaj la flankelemento estas vapor(o).

novatago (Montri la profilon) 2020-aprilo-08 23:49:39

Riismo do also creates unhappiness. Because it changes Esperanto. I mean, there is people that want to use it with the meaning of neuter, not male, "li". That makes more difficult to learn the language because you still have to learn the real Esperanto use of "li", and the redundant "ri". So "ri" solves nothing, and in fact it creates confusion (and -ip is even worse). About giving another mean to "ri"... I can say a lot of thing against it, but this thread it's just emotional blackmail, more lobby and a lot of lack of reasoning. Tiring, really.

Riists came to Esperanto, and they must to accept the Fudamento if they want to stay. They don't like it or it make them unhappy? Well, Esperanto is not a jail, go to Lidepla. It's what they are looking for.

Ĝis, Novatago (blogo / 7 + 1)

Koro_Kokoro (Montri la profilon) 2020-aprilo-09 03:07:57

Depost la origino de esperanto oni disputas pir diversaj paragrafoj de esperanto.
Kaj larĝigi la fundamento estas ne malnorma. Sed oni ne rajtas forigi iam io.

Ĉu mi comprenas malĝuste?

Kial estas lerni "ri", "ŝi", "li" kaj "ĝi" pli tre malfacila ol sole "li", "ŝi" kaj "ĝi"?

Felis'.

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-aprilo-09 05:58:52

La pronomo ri jam eniĝis en la efektivan lingvouzon kaj estas en PMEG kaj ReVo. Tio ĉi tamen ne detruis Esperanton. Por priparoli neduuman personon-neinfaneton plene taŭgas nek ŝi (elle | she | sie | она | ona), nek li (il, lui | he | er | онъ | on), nek ĝi (cela, il, elle (pour les animaux ou les choses) | it | es, dieses (von Thieren oder Sachen) | оно, это (о вещи или о животномъ) | ono, to (o rzeczy lub zwierzęciu)). http://www.akademio-de-esperanto.org/fundamento/in...
https://bertilow.com/pmeg/gramatiko/pronomoj/tria....
http://www.reta-vortaro.de/revo/art/ri.html
https://www.monato.be/2018/012302.php
https://egalecen.org/2014/11/18/el-kulturo-de-perf...
https://eo.m.wikisource.org/wiki/Juna_amser%C4%89a...
https://reto.tejo.org/aktivuloj/marc.konijnenberg@...
https://eo.m.wikisource.org/wiki/Amu_rin
https://eo.m.wikisource.org/wiki/Ri_liberas

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-aprilo-09 06:07:00

Koro_Kokoro:Depost la origino de esperanto oni disputas pir diversaj paragrafoj de esperanto.
Kaj larĝigi la fundamento estas ne malnorma. Sed oni ne rajtas forigi iam io.

Ĉu mi comprenas malĝuste?

Kial estas lerni "ri", "ŝi", "li" kaj "ĝi" pli tre malfacila ol sole "li", "ŝi" kaj "ĝi"?

Felis'.
Certe ri ne estas malpli facila ol la aliaj pronomoj ridulo.gif

Reen al la supro