Al la enhavo

Kial "La" ekzistas?

de _Almazik_, 2020-aprilo-20

Mesaĝoj: 38

Lingvo: Esperanto

_Almazik_ (Montri la profilon) 2020-aprilo-20 14:22:56

Mi komprenas ke la sama temo certe ekzistas, sed mi ne povas trovi ĝin.
La Esperanto facilendas, sed laŭ mi difina artikolo estas tre malfacila... Por tiuj, kies lingvo ne havas artikolon tio estas malfacila ĉar ili unue ne konas tion, kaj por tiuj, kies lingvo havas difinan artikolon tio eblas esti malfacila ĉar oftege artikolo el ilia lingvo ne ĉiam estas uzata kiel Esperanta "La". Mi ne dubas, ke tio temo estas jam priparolita multe, sed kial oni ne povas forigi "La" el la Esperanto? Tio ne kaŭzos multe da problemojn sed ege plifaciligos la lingvon.
Denove pardonu pro mi ne trovis la saman temon...

Frano (Montri la profilon) 2020-aprilo-20 14:52:07

ГРАММАТИКА:B) ЧАСТИ РѢЧИ
1. Члена неопредѣленнаго нѣтъ; есть только опредѣленный (la), одинаковый для всѣхъ родовъ, падежей и чиселъ.
Примѣчаніе. Употребленіе члена такое же, какъ въ языкахъ нѣмецкомъ, французскомъ и другихъ. Лица, для которыхъ употребленіе члена представляетъ трудности, могутъ совершенно его не употреблять.

Metsis (Montri la profilon) 2020-aprilo-20 17:45:18

Vi ege pravas! La difina artikolo estas superflua. "Ĉi tiu" kaj "tiu" sufiĉas, se oni vere bezonas iun montrilon (surprize ofte la kunteksto sufiĉas). Ne, oni ne parolas multe pri ĉi tiu temo, ĉar multaj partoprenantoj ekz. ĉi tie en Lernu denaske parolas lingvon kun artikoloj kaj ili ne komprenas, ke aliaj povas havi malfacilecojn pri ĝi.

Z skribis, ke oni komence povas forlasi la artikolon, se oni ne komprenas ties uzo. Multaj diras, ke oni devas kompreni tiun "komence" signifi la unuajn jarojn de Esperanto, alivorte dum la 1800-jarcento. Mi ne samopinias kun tiu interpreto. Ĉiu komencanto devas havi rajton forlasi la artikolon, se tiu ne komprenas ĝin. Fine memoru, ke PMEG konstatas, ke estas pli malgranda eraro forlasi ol superflue uzi.

_Almazik_ (Montri la profilon) 2020-aprilo-20 18:18:17

Frano:
ГРАММАТИКА:B) ЧАСТИ РѢЧИ
1. Члена неопредѣленнаго нѣтъ; есть только опредѣленный (la), одинаковый для всѣхъ родовъ, падежей и чиселъ.
Примѣчаніе. Употребленіе члена такое же, какъ въ языкахъ нѣмецкомъ, французскомъ и другихъ. Лица, для которыхъ употребленіе члена представляетъ трудности, могутъ совершенно его не употреблять.
Sed nun eĉ ekzistas situacioj, en kiuj oni diras, ke oni devas uzi la artikolon, ekz. en nomoj de lingvoj (la angla, la rusa, la franca...)

abc_vz (Montri la profilon) 2020-aprilo-20 18:42:24

La permeso ne uzadi la artikolon la sendube rilatas nur al parolado, negrava korespondado k.s. La literatura Esperanto ne povas esti sen laŭregula uzado de tiu artikolo. Do por altigi sian Esperantan nivelon oni devas ellerni la regulojn por senerara uzado. Ve, tio estas malfacila tasko por multaj, tio estis kaj ankoraŭ estas malfacila tasko por mi. Sed tio necesas!

_Almazik_ (Montri la profilon) 2020-aprilo-20 23:10:41

abc_vz:La permeso ne uzadi la artikolon la sendube rilatas nur al parolado, negrava korespondado k.s. La literatura Esperanto ne povas esti sen laŭregula uzado de tiu artikolo. Do por altigi sian Esperantan nivelon oni devas ellerni la regulojn por senerara uzado. Ve, tio estas malfacila tasko por multaj, tio estis kaj ankoraŭ estas malfacila tasko por mi. Sed tio necesas!
Sed kial tio necesas? Mi pensas, ke literaturo ne bezonas "la", tio eblas esti sen la artikolon. "La" malsekvas la ideon de Esperanto.

abc_vz (Montri la profilon) 2020-aprilo-21 01:42:34

_Almazik_:
abc_vz:La permeso ne uzadi la artikolon la sendube rilatas nur al parolado, negrava korespondado k.s. La literatura Esperanto ne povas esti sen laŭregula uzado de tiu artikolo. Do por altigi sian Esperantan nivelon oni devas ellerni la regulojn por senerara uzado. Ve, tio estas malfacila tasko por multaj, tio estis kaj ankoraŭ estas malfacila tasko por mi. Sed tio necesas!
Sed kial tio necesas? Mi pensas, ke literaturo ne bezonas "la", tio eblas esti sen la artikolon. "La" malsekvas la ideon de Esperanto.
La artikolo la estas nepra elemento de Esperanto. Zamenhof kreis la lingvon tia. Se la estus sennecesa, Zamenhof kreus Esperanton sen tiu artikolo. Uzado de tiu artikolo donas oportunecon kaj belecon. Certe, kiel prave konstatis Metsis, oni povus ĉiam anstataŭ ĝi uzadi aliajn difinilojn, sed tio ne estus bona.

Neuzado de la artikolo estas permesita al komencantoj de Esperanto, al tiuj, por kiuj la uzado de la artikolo prezentas malfacilaĵon.

Mi preskaŭ plene konsentas kun Metsis.

La bazan literaturan stilon kreis Zamenhof kaj Kabe. Normala Esperanta literaturo sen la artikolo la ekzisti ne povas.

sergejm (Montri la profilon) 2020-aprilo-21 04:14:04

_Almazik_:Sed nun eĉ ekzistas situacioj, en kiuj oni diras, ke oni devas uzi la artikolon, ekz. en nomoj de lingvoj (la angla, la rusa, la franca...)
Vi ne volas diri "la angla"? Bonvolu diri "angla lingvo"! Iom pli longe? Jes, tio estas kosto de neuzado de artikolo.

_Almazik_ (Montri la profilon) 2020-aprilo-21 07:31:22

abc_vz:La artikolo la estas nepra elemento de Esperanto. Zamenhof kreis la lingvon tia. Se la estus sennecesa, Zamenhof kreus Esperanton sen tiu artikolo. Uzado de tiu artikolo donas oportunecon kaj belecon. Certe, kiel prave konstatis Metsis, oni povus ĉiam anstataŭ ĝi uzadi aliajn difinilojn, sed tio ne estus bona.

Neuzado de la artikolo estas permesita al komencantoj de Esperanto, al tiuj, por kiuj la uzado de la artikolo prezentas malfacilaĵon.

Mi preskaŭ plene konsentas kun Metsis.

La bazan literaturan stilon kreis Zamenhof kaj Kabe. Normala Esperanta literaturo sen la artikolo la ekzisti ne povas.
Ne, tio sendube ne donas oportunecon, kaj la lingvo ankaŭ estus bela sen ĝi. Do mi ankoraŭ ne komprenas, kial ni bezonas ĝin. Mia demando ne estas respondita: KIAL Zamenhof aldonis ĝin? Eĉ se oni rajtas tute ne uzi la, por kio li aldonis ĝin?

Reen al la supro