Al la enhavo

Gesto por "ĝis la revido"?

de MiMalamasLaAnglan, 2020-decembro-31

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2020-decembro-31 17:36:50

Mi vidis artikolon pri esperanta kulturo (https://icxlm.org/kulturoe.htm) kaj ĝi menciis geston, kiu signifas "ĝis la revido" (oni metas 'la manojn super la kapon por formi ĉapelon similan al la ĉapelo super la litero "ĝ" en la esprimo "ĝis la revido".'). Ĉu oni vere uzas tiun geston? Mi neniam antaŭe aŭdis pri ĝi.

Metsis (Montri la profilon) 2021-januaro-04 13:34:20

Ankaŭ ne mi, sed kial ne, certe oni povas uzi tian.

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2021-januaro-04 18:08:18

Metsis:Ankaŭ ne mi, sed kial ne, certe oni povas uzi tian.
Mi ne tute komprenas, kiel fari tiun geston, do mi ne povas fari ĝin.

Zam_franca (Montri la profilon) 2021-januaro-04 19:15:56

Eble tiu artikolo estas nur idista komploto por ŝajnigi Esperantistojn kiel teletubbies aŭ stultaĵo tia.

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2021-januaro-05 15:53:53

Zam_franca:Eble tiu artikolo estas nur idista komploto por ŝajnigi Esperantistojn kiel teletubbies aŭ stultaĵo tia.
Klarigu tion, mi petas.

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2021-januaro-23 22:16:08

Metsis (Montri la profilon) 2021-januaro-24 12:45:02

MiMalamasLaAnglan:Ĉu la gesto estus ĉi tiel? https://thumbs.dreamstime.com/z/young-woman-holdin...
Povas esti.

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2021-januaro-25 16:36:56

Metsis:
MiMalamasLaAnglan:Ĉu la gesto estus ĉi tiel? https://thumbs.dreamstime.com/z/young-woman-holdin...
Povas esti.
Mi imagis ĝin tiel kiam mi legis la artikolon, sed ŝajnas, ke tiu ĝis-gesto ne vere ekzistas.

Reen al la supro