Al la enhavo

Retoso: Internacia evento de 4 tagoj

de mapviaja, 2021-marto-06

Mesaĝoj: 1

Lingvo: Esperanto

mapviaja (Montri la profilon) 2021-marto-06 18:44:34

Malsama evento el ĉio, kion vi jam vidis.

Retoso estas la nova evento de TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo), organizita de junuloj kaj por junuloj. Ĝi okazos inter la 2-a kaj la 5-a de aprilo.

Se vi ŝatas amuziĝi, ludi kvizojn, partopreni en prelegoj aŭ diskutrondoj, aŭ koncertumi: Retoso bonvenigas vin! La evento enhavos la plej malaĉan programon, tre diversan kaj plenan je koncertoj, atelieroj, prelegoj kaj interagaj programeroj.

Retoso estos vere tutmonda evento, kun organiza teamo el 7 landoj en 4 kontinentoj. Dum la evento ankaŭ okazos la Internacia Reta Interfaka Simpozio (IRIS) kaj inkluzivas diskutojn pri diversaj temoj rilataj al fakaj studoj, kiel fiziko, geologio kaj antropologio.

La partopreno estas tute SENPAGA por TEJO-membroj kaj mecenatoj!

Jen la retejo pri la evento en Esperanto: https://retoso2021.tejo.org/

Reen al la supro