Al la enhavo

Gramatika terminaro

de Kynlem, 2008-septembro-29

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

Kynlem (Montri la profilon) 2008-septembro-29 10:31:17

Saluton!

Ĉu iu scias kiel traduki nomoj de tempoj el la angla al Esperanto: Present Indefinite, Present Continuous, Past Indefinite, Past Continuous, Future Indefinite, Future Continuous?

Mi legis iojn terminojn en Detala lernu!-gramatiko de Bertilo Wennergren sed jam ne certas kiel traduki kompleksajn tempojn nomojn.

Dankon! ridulo.gif

Rogir (Montri la profilon) 2008-septembro-29 19:12:57

Verŝajne estas ĉar tiuj malsimplaj tempoj ne ekzistas en Esperanto. Oni povus traduki ilin per estanteco nedifinita, estanteco kontinua, pasinteco nedifinita, pasinteco kontinua, estonteco nedifinita kaj estonteco kontinua.

Espi (Montri la profilon) 2008-septembro-29 20:34:27

Rogir:Verŝajne estas ĉar tiuj malsimplaj tempoj ne ekzistas en Esperanto. Oni povus traduki ilin per estanteco nedifinita, estanteco kontinua, pasinteco nedifinita, pasinteco kontinua, estonteco nedifinita kaj estonteco kontinua.
Saluton Rogir,

mi nur havas rimarketon:
En gramatika signifo mi preferus anstataŭ "pasinteco" la terminon "estinteco", ĝuste kiel viaj "estanteco" kaj "estonteco".
"Pasinteco" estus uzata en komuna signifo.

Amike
Klaus-Peter

sinjoro (Montri la profilon) 2008-oktobro-06 13:13:35

Mi ankaŭ preferas uzadon de la sama radiko, do: estinteco, estanteco, estonteco.

Reen al la supro