Al la enhavo

Imaga fabelo : ĉu internacia lingvo havu regionajn dialektojn?

de Miland, 2008-oktobro-10

Mesaĝoj: 20

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2008-oktobro-10 15:32:14

Iam, Dio kreis la mondon, bestojn, homojn kaj donis al homoj lingvon internacian.

Poste, homoj disigis. Kelkaj proponis regionajn dialektojn, tamen kun internacia kadro por unueco, nome Semida, Indoeŭropa, Alta, Ĉina kaj kelkaj aliaj. Ĉiuj konsentis.

Pasis kelkaj jarmiloj kaj okazis miltegoj, inundegoj, kaj fine ni havis nur mondon kun multaj lingvoj, batalantaj homoj kaj forgesita pra-historio. Iuj havis svagan memoron pri internacia lingvo kaj faris rakonton pri turo provante atingi la domojn de ĵaluzaj dioj.

Pasis ankoraŭ multaj jarcentoj kaj eĉ jarmiloj, kaj en la 19-a jarcento en Pollando, ruza knabo havis ideon krei lingvon internacian. La genio eĉ faris tion, kaj ĝi kreskis bone. Sed, post iom pli ol jarcento, iuj proponis regionajn dialektojn, tamen en kadro de lingvo internacia. Aliaj aplaŭdis...

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2008-oktobro-10 18:48:35

Miland:
... Sed, post iom pli ol jarcento, iuj proponis regionajn dialektojn, tamen en kadro de lingvo internacia. Aliaj aplaŭdis...
rideto.gif
Jes vi pravas, fundamento gravas!

Rogir (Montri la profilon) 2008-oktobro-10 20:10:09

Ne havu, sed havos. Se homoj uzas la internacian lingvon pleje loke, fariĝas dialekto. Sed pro la internacia komunikado kaj vojaĝado nuntempe ne fariĝos tro malproksime, mi kredas.

AlfRoland (Montri la profilon) 2008-oktobro-10 20:38:58

Miland:Iam, Dio kreis la mondon, bestojn, homojn kaj donis al homoj lingvon internacian.
Kiu dio? La kristana dio pro Babela Turo pune donis al la homaro diversajn lingvojn por ke ili ne interkompreniĝu. Ni esperantistoj do estas grandaj pekantoj, ĉar ni provas rezisti tiun punon malgajo.gif

Miland (Montri la profilon) 2008-oktobro-11 15:57:53

AlfRoland:
Ĉu vere kristana Dio aŭ la imago de dio inter la pra-hebreoj devenante de mezorientaj fabeloj?

Pri ĉu Esperantistoj estas 'grandaj pekantoj', mi esperas ke ne, ĉar ĉu ne Dio donis al Zamenhof lian noblan destinon?

R2D2! (Montri la profilon) 2008-oktobro-12 03:37:07

Bonvolu ne plıaȷ dıaȷ dıskutoȷ!!! malgajo.gif

—Ilhuıtemoc δ

AlfRoland (Montri la profilon) 2008-oktobro-12 06:13:53

R2D2!:Bonvolu ne plıaȷ dıaȷ dıskutoȷ!!! malgajo.gif

—Ilhuıtemoc δ
Jam la unua frazo ĉifadene temis pri iu dio, mi ne certas pri kiu senkulpa.gif

jan aleksan (Montri la profilon) 2008-oktobro-12 08:40:58

La lingvo jam evoluis! vidu tie

Ni devas esti atentema pri tio. La internacia lingvo ne devas malfaciligi dum la tempo, kaj inter landoj.

josell (Montri la profilon) 2008-oktobro-13 00:43:54

AlfRoland:
Miland:Iam, Dio kreis la mondon, bestojn, homojn kaj donis al homoj lingvon internacian.
Kiu dio? La kristana dio pro Babela Turo pune donis al la homaro diversajn lingvojn por ke ili ne interkompreniĝu. Ni esperantistoj do estas grandaj pekantoj, ĉar ni provas rezisti tiun punon malgajo.gif
Tiu Dio (de la historio) nur volis ke la mondo estu diversa.

Mi amas la diverson mondan.

La diversa mondo estas interesa, mirinda kaj bela.

Tamen, ĉiu ni estas homoj, do, tiu Dio ne volis malunigi nin, sed ke ni tutloĝu la mondon.

danielcg (Montri la profilon) 2008-novembro-04 04:09:41

Mi certe estas pekanto, sed ne pro tio ke mi estas esperantisto. Kontraŭe, eble (nur eble) Esperanto estas la komenco de la realigo de tio kion diras la Biblio, en la libro de la profeto Cefanja, ĉapitro 3, verseto 9:

"Tiam Mi redonos al la popoloj lingvon puran, por ke ĉiuj vokadu la nomon de la Eternulo kaj servadu al Li unuanime."

Via,

Daniel

AlfRoland:
Miland:Iam, Dio kreis la mondon, bestojn, homojn kaj donis al homoj lingvon internacian.
Kiu dio? La kristana dio pro Babela Turo pune donis al la homaro diversajn lingvojn por ke ili ne interkompreniĝu. Ni esperantistoj do estas grandaj pekantoj, ĉar ni provas rezisti tiun punon malgajo.gif

Reen al la supro