Al la enhavo

Absoluta demokratio

de rosto, 2008-novembro-23

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

rosto (Montri la profilon) 2008-novembro-23 14:05:18

Rete mi okaze legis en iu loko: "Por pli demokratia Eŭropo..."
Mi ekpensis: nu, oni povas fari pli da demokratio en Eŭropo aŭ ie ajn. Post tio eĉ pli da demokratio. Post tio pli. Ĉu oni povas (almenaŭ teorie) atingi ian limon en tia procezo?

Ĉu iu povas imagi Absolutan Demokration?
(Eble ni komprenos kien ni devas strebi...)

nikko (Montri la profilon) 2008-novembro-23 14:45:19

Mi ne scias per kio oni mezuras demokration. Ne ekzistas absoluta etalono kun kiu eblus kompari. En demokratio devas regi "principo de neceseco kaj sufiĉeco".

Miland (Montri la profilon) 2008-novembro-23 21:37:38

La klasikan difinon de demokratio faris la 19-a jarcenta Usona presidento Abraham Lincoln: government of the people, by the people, for the people. Mi tradukas: "regado al la popolo, fare de la popolo, en la nomo de la popolo".

Tamen estas multe da demokratiaj sistemoj en diversaj landoj, do indas esplori la aferon kaj precipe ĝia historio. Ekzemple, la svisa Esperantisto Arthur Baur tre interese priskribis svisan demokration en La fenomeno Svislando. (Ĉi tiu Esperanto-lingva libro eldoniĝis en 1979 kaj ankoraŭ aĉeteblas de UEA).

Martinbr (Montri la profilon) 2008-novembro-23 21:43:50

Absoluta demokratio -- kio povas esti tio? Laŭ mia imago, tio povus esti ekzemple sistemo, en kiu estas voĉdonado de la tuta popolo pri absolute ĉiu pridecidenda afero. Kaj laŭ mi, tia sistemo ne estas praktikebla. Ĉiam necesas elektitaj reprezentantoj de la popolo (ekz. parlamento).

Salutas
Martin

nikko (Montri la profilon) 2008-novembro-24 09:02:40

Demokratio kiel koncepto kontraŭas al ABSOLUTECO kaj UTOPIECO. En socio ĉiam estos homoj kiuj ne deziras demokration.

sergejm (Montri la profilon) 2008-novembro-24 10:10:54

En patrujo de demokratio - antikva Ateno - estis civitanoj, necivitanoj kaj sklavoj.

sergejm (Montri la profilon) 2008-novembro-24 10:10:54

En patrujo de demokratio - antikva Ateno - estis civitanoj, necivitanoj kaj sklavoj.

Rogir (Montri la profilon) 2008-novembro-24 13:49:57

Mi konsentas kun Martinbr. Absoluta demokratio estus sistemo en kiu ĉiuj kundecidas en ĉio sin koncernanta. Vere ne estus praktike!

rosto (Montri la profilon) 2008-novembro-24 15:09:15

Mi ankoraŭ ne skribis kie mi vidis tion "Por pli demokratia Eŭropo..."
andogigi en la fadeno "Esperanto komuno":
poet31:Ĉu en mondo estas Esperanta Politika partio?
Jes, sed estas polemika.

Vizitu http://e-d-e.org
Mi vizitis. Jen, kion ili skribas:
"Eŭropo Demokratio Esperanto" estas nova movado, kiu celas helpi la konstruadon de pli demokratia EŭropUnio.
kaj:
Por pli demokratia Eŭropo, ni proponu Esperanton kiel neŭtralan lingvon facile lerneblan.

Mi nur timas, ke ne-esperantuloj leginte tion denove ekpensos, ke esperantistoj estas stranguloj.

Miland (Montri la profilon) 2008-novembro-24 20:00:01

rosto:Por pli demokratia Eŭropo, ni proponu Esperanton kiel neŭtralan lingvon facile lerneblan.

Mi nur timas, ke ne-esperantuloj leginte tion denove ekpensos, ke esperantistoj estas stranguloj.
Mi konsentas. Mi ne kredas ke iu ajn politika partio povas paroli por ĉiuj Esperantistoj, kaj ke ĉi tiaj pretendoj povas miskonduti la publikon pri la movado.

Reen al la supro