Al la enhavo

La Insulo de Rozoj

de rosto, 2008-decembro-07

Mesaĝoj: 2

Lingvo: Esperanto

rosto (Montri la profilon) 2008-decembro-07 17:39:11

Ĉi tion mi trovis ĉe http://seasteading.org/seastead.org/commented/pa... (angle). Tie temas pri provoj aŭ projektoj fondi novan independan ŝtaton en neŭtralaj akvaj regionoj, en maro. Ĉefe temas pri "seasteading" (sur-mara-loĝo?) Tie estas multe da interesa.
Ĉi tiu kazo rilatas al Esperanto.
(Mia esperantigo de angla)
La Insulo de Rozoj

La kurte ekzistinta Insulo de Rozoj estas alia bona ekzemplo de tia malŝato, kun kia ŝtatoj rigardas provoj fondi novan nacion najbare. Kiel Strauss klarigas:

Giorgio Rosa estis (aŭ estas) la profesoro de inĝenier-arto en Bolonjo, Italio. Je fruaj 1960 jaroj li konstruis turon en la Adria maro, en akvo malpli ol 20 futoj da profundeco, ĉirkaŭ 8 mejloj fore de bordo apud Italia urbo Rimini. Tiun unuan turon detruis ŝtormo je 13 de februaro, 1965. La nova estis konstruita, ilia area estis ĉirkaŭ 4000 kvadrataj futoj. Ĝi havis star-drinkejo, restoracio, poŝto, banko kaj vendejo, ĉion ĉirkaŭis paŝ-vojo. La Italia estraro ne atentis tion (ja ili deklaris nur 3 mejlojn fore de bordo kiel teritorian akvon) ĝis 1 de majo, 1968, kiam la platformo estis deklarita sendependa respubliko, kies oficiala lingvo estis artefarita Esperanto. Italoj atak-venis post 55 tagoj, parolante krude pri aĵoj kiel "nacia sekureco, eksterleĝeco, impost-evito, mar-rilata obstrukcio kaj pornografio." Je printempo de 1969 Itala submar-naĝisto dinamitis la konstruaĵon. Laŭ lasta raporto Rosa ne planis denove provi, dirante splene ke "Ĉi tiu lando ĉio estas Mafio."

Ĉu mafio aŭ ne, ĉi tio montras limojn post kiuj ekzistantaj ŝtatoj emas forĵeti skribitan leĝon se ili opinias ke iu nov-landa projekto havas eblecon serioze maltrankviligi ilin.

Rogir (Montri la profilon) 2008-decembro-07 23:29:15

Ĉi tiu historio montras al ni ke interŝtata lego ne estas multe pli ol lego de la pli forta.

Reen al la supro