Al la enhavo

"korekta"

de nshepperd, 2009-januaro-22

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

nshepperd (Montri la profilon) 2009-januaro-22 13:10:22

Mi certas ke ĉi tio probable priparoliĝis antaŭ...

Ĉu "korekta" konsiderita kiel "ĝusta" estas vere malĝusta? Ĉu devas ni kontraŭi tio ĉiufoja? Aŭ komentarii minimume pri ĝi?

Vere Esperanto ne estas la angla, aŭ la franca, aŭ la germana... do tiel uzadoj ne devas esti porvolita, ĉu ne?

Mi ne volas okazigi kolero! sal.gif

tommjames (Montri la profilon) 2009-januaro-22 13:19:52

Hehe jam estis longa disputo pri tiu temo en la jena fadeno, komenciĝe je la kvara poŝto:

http://en.lernu.net/komunikado/forumo/temo.php?t...

Persone mi ne kontraŭas la egalecon de la vortoj, sed mi kredas ke estus plibone nur uzi "ĝusta", ĝi estas perfekte sufiĉa vorto kaj ni ne bezonas plian por la sama ideo. Ankaŭ, la verbo "korekti" signifas "ĝustigi", sed tial oni supozus ke "korekta" signifas "ĝustiga". Bedaŭrinde oni malofte uzas ĝin tiel, kaj tio povas kaŭzi konfuzon pri la celita signifo.

Sxak (Montri la profilon) 2009-januaro-22 13:59:17

Jen estas mia pozicio.
1. La vorto korekta havas multajn signifojn, inter kiuj estas ankaŭ "ĝusta"
2. la vorton korekta en la senco de ĝusta uzis Zamenhof mem, kio sufiĉas, por aserti, k tio ne estas eraro.
3. Laŭ la aserto de Bertilo tiun vorton en tiu senco uzi ankaŭ kontraŭantoj de tiu senco, sed estas malfacile kontroli tion. Bertillo ne malkaŝis siajn fontojn pri tio do oni devas mem tion serĉi.
4. Tiun vorton en tiu senco ankaŭ nun oni ofte uzas, parte tion eblas klarigi, ke kelkaj naciaj vortaroj eĉ konsilas uzi la vorton korekta en tiu senco. (Temas ne pri renversitaj esperanto-naciaj vortaroj sed ĝuste pri naci-esperantaj kun la unua traduko de tiu vorto kiel "korekta")
LAŭ mi tio sufiĉas por aserti, ke oni povas facile uzi la vorton korekta en la senco "ĝusta", sed mi devas atentigi vin, ke:
La unua signifo de la radiko "korekt" estas korekti kio signifas "Anstattaŭigi eraran vorton, literon, nombron, sonon per la ĝusta". LAŭ la nunaj vortfaraj kutimoj, tio signifas, ke la vorto korekta povas sgnifi nur "rilata al korektado"
por la senco "ĝusta" jam estas vorto "ĝusta" ĉu ne?
Fakte en Esperanto estss kelkaj vortoj, kiuj ne obeas la la nunajn vortfarajn regulojn, ĉar iliaj derivaĵoj aperis pli frue ol tiuj reguloj. Krom la radiko "korekt" estas kelkaj aliaj similaj radikoj

Reen al la supro