Al la enhavo

Kio estas la diferenco (en lingvouzo) inter...

de JeffB, 2009-marto-05

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

JeffB (Montri la profilon) 2009-marto-05 20:07:14

Kio estas la diferenco inter ĉeestano kaj ĉeestanto?

Al mi ili ŝajnas simile.

Dankon.

Ergazomai (Montri la profilon) 2009-marto-05 20:36:26

Fakte mi ne sciis, ke "ĉeestano" estas uzata vorto. Mi ĉiam uzas "ĉeestanto"-n por ĉi tia signifo.

henma (Montri la profilon) 2009-marto-05 20:39:04

JeffB:Kio estas la diferenco inter ĉeestano kaj ĉeestanto?

Al mi ili ŝajnas simile.

Dankon.
Ĉeestanto estas iu, kiu ĉeestas (ĉe io).

Ĉeestano estus membro el ĉeesto, sed mi ne certas ĉu tiu vorto estas korekta. Ĉu ĉeesto estas grupo al kiu iu povas aparteni?

Laŭ mi, ĉeestanto (ĉeestinto/ĉeestonto) estas la korekta(j) vorto(j).

Amike,

Daniel.

JeffB (Montri la profilon) 2009-marto-05 20:59:17

Ĉu oni devus uzi -ano nur por substantivoj kaj -anto/-into/ktp... aplikas verbojn?

Do, ĉar "ĉeesti" estas verbo, oni uzas la -anto anstataŭ -ano, ĉu ne?

henma (Montri la profilon) 2009-marto-05 21:41:51

JeffB:Ĉu oni devus uzi -ano nur por substantivoj kaj -anto/-into/ktp... aplikas verbojn?

Do, ĉar "ĉeesti" estas verbo, oni uzas la -anto anstataŭ -ano, ĉu ne?
Mi pensas ke via ekspliko estas sufiĉe bona... Vi uzas ano kun substantivoj kiu estas grupoj, lokoj (por personoj kiuj loĝas en tiu loko), konfesioj, ktp.

Vidu la defino de -an en la reta vortaro.

Amike,

Daniel.

MikeDee (Montri la profilon) 2009-marto-05 21:53:00

eble: la ĉeestanto rigardas (ekzemple) grupo
kaj la Ĉeestano estas en la grupo (li estas ano)

jan aleksan (Montri la profilon) 2009-marto-06 09:02:56

Mi ne certas ĉu ĉeesto estas grupo de persono. eble ĝi signafas "the being-here". La fakto esti ĉi tie.

MikeDee (Montri la profilon) 2009-marto-06 09:47:01

Ĉeesto estas ne grupo de persono, sed ĉeestano estas ĉeestanta ano.

tommjames (Montri la profilon) 2009-marto-06 11:55:31

"Ĉeesto" signifas la agon, en kiu iu homo (aŭ eble multaj homoj) ĉeestas. Ĝi certe ne estas grupo, malgraŭ tio ke povus esti grupo de homoj kiu faras la agon kolektive.

Laŭ PMEG oni ne devas nur uzi "an" por signifi membrecon de grupo:

"PMEG":AN = “membro de grupo, loĝanto de loko, adepto de doktrino, persono kiu apartenas al loko” k.s. Komparu kun IST. Tio, kio staras antaŭ AN, ĉiam montras, al kio la ano apartenas:
Do ni havas 3 eblojn; grupo, loko, aŭ doktrino. Laŭ mi simplan agon oni ne povas konsideri kiel unu el tiuj aferoj. Tio al kio iu ano apartenas ĉiam estas ia konkretaĵo, kaj ago estas tro abstraka afero por "aneco de ĝi" havi sencon.

Cetere, mi neniam vidis tian uzon en la literaturo.

Reen al la supro