Al la enhavo

ni alveturas gasti

de crescence, 2009-marto-08

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

crescence (Montri la profilon) 2009-marto-08 09:25:20

Bonan tagon,

Kial uzi la infinitivon "gasti" en la hodiaŭa anekdoto :

"ni alveturas gasti ĉe vi"

Mi pli bone komprenus tion :

"ni alveturas gastitaj ĉe vi"

(Kiel uzi kaj en tiu kampo ?)

Dankon pro viaj klarigoj.

horsto (Montri la profilon) 2009-marto-08 10:54:39

Bonan tagon ankaŭ al vi,

laŭ mi kompreno mankas "por" ĉi tie:

Ni alveturas por gasti ĉe vi.

"gasti" signifas: "esti gasto", do oni povas ankaŭ skribi:

Ni alveturas por esti gasto ĉe vi.

crescence (Montri la profilon) 2009-marto-08 11:55:42

Dankon, mi pli bone komprenas !

Reen al la supro