Al la enhavo

Ni kaj narkotaĵoj

de vedev, 2009-marto-09

Mesaĝoj: 43

Lingvo: Esperanto

vedev (Montri la profilon) 2009-marto-09 18:51:01

Saluton!

Mi tre interesas - ĉu vi uzas narkotaĵojn (mi pensas, ke alkogolo kaj tabako ankaŭ estas narkotaĵoj) - se vi respondas 'jes' kaj se 'ne' - ial? Kia estas via celo?

Mi ne uzas narkotaĵojn (ankaŭ alkogolon kaj tabakon). Mi uzis alkogolon dum 10 jaroj kaj tabakon dum 15 jaroj, sed ne uzas ilin lastaj 5 jaroj.

Mia celo estas harmonio kun Dio,kun tuto mondo. Narkotaĵoj rompas ligon kun ĝi. Narkotisto iĝas alia por mondo kaj mondo murdas ĝin. Tio estas simila imunecon.

Matthieu (Montri la profilon) 2009-marto-09 18:56:46

Por mi la respondo estas ne. Mi neniam provis fumi ĉar tio ne allogas min: mi malŝatas cigaredofumon kaj mi jam sufiĉe aŭdis pri danĝeroj por la sano.

Kaj mi ne drinkas simple ĉar mi ne tre ŝatas la guston de alkoholo.

henma (Montri la profilon) 2009-marto-09 19:49:39

Mi certe trinkas alkoholon. Ne multe, kaj ne ĉiutage, sed mi ŝatas trinki glason da vino, parolante kun amikoj kaj/aŭ familianoj.

Glaso da vino dum tagmanĝo estas ankaŭ bona por la sano. Ĝi havas kontraŭoksidilojn, kiuj estas bonaj por kontraŭi maljunigadon, kaj ankaŭ vino estas bona kontraŭ ĥolesterolo.

Mi jam ne fumas. Mi fumis dum kelkaj jaroj, sed antaŭ tri aŭ kvar monatoj mi ĉesis fumi.

Amike,

Daniel.

Rogir (Montri la profilon) 2009-marto-09 20:10:53

Mi nur trinkas alkoholon, kaj foje prenis cigaredon de mariĥuano.

AlfRoland (Montri la profilon) 2009-marto-09 20:14:17

Ne, mi ne uzis narkotaĵojn kaj ankaŭ ne la plej danĝeran drogon religio. Tamen mi tre ŝatas bani min en saŭno kaj vintre poste enakvigi min en glacia truo en apuda lago. Ĉu tiu estas drogo. Almenaŭ mi tuj alkutimiĝis al tio.

vedev (Montri la profilon) 2009-marto-09 21:09:02

henma:
Glaso da vino dum tagmanĝo estas ankaŭ bona por la sano. Ĝi havas kontraŭoksidilojn, kiuj estas bonaj por kontraŭi maljunigadon, kaj ankaŭ vino estas bona kontraŭ ĥolesterolo.
Pli multekontraŭoksidilojn estas en fresaj legomoj kaj fruktoj. En fresa vinbero estas ĉiuj utilaj substancoj, kio en vino (krom alkohol).

Modernaj esploradoj diras, ke ĥolesterol estas utila - tio estas bezona konstrua materialo por ĉelaj membranoj.

Malgranda uzo de alkoholo minimumas risko de kora malsano, sed kaŭzo ne en antiĥolesterola efekto, sed en sedacio.

Meditado kaj sporto faras tion pli bone.

vedev (Montri la profilon) 2009-marto-09 21:11:21

Rogir:Mi nur trinkas alkoholon, kaj foje prenis cigaredon de mariĥuano.
Kio vi trovas en?

vedev (Montri la profilon) 2009-marto-09 21:16:48

AlfRoland:Ne, mi ne uzis narkotaĵojn kaj ankaŭ ne la plej danĝeran drogon religio. Tamen mi tre ŝatas bani min en saŭno kaj vintre poste enakvigi min en glacia truo en apuda lago. Ĉu tiu estas drogo. Almenaŭ mi tuj alkutimiĝis al tio.
Tio ne estas drogo. ankaŭ kiel aero aŭ akva ne estas, kvankam homo tuj alkutimiĝas al ili.

vedev (Montri la profilon) 2009-marto-09 21:19:24

Mutusen:Por mi la respondo estas ne. Mi neniam provis fumi ĉar tio ne allogas min: mi malŝatas cigaredofumon kaj mi jam sufiĉe aŭdis pri danĝeroj por la sano.

Kaj mi ne drinkas simple ĉar mi ne tre ŝatas la guston de alkoholo.
bonege! vi vidas tion mondon en puro.

Rodrigoo (Montri la profilon) 2009-marto-09 22:09:49

Jes, ofte mi drinkas alkoholaĵojn kaj fumas cigaredon (nur Camel aŭ Lucky Strike). Aldone al tio, tabako ankaŭ ege plaĉas al mi, ĉefe la pajlajn. Sed, mi ne ŝatas kanabon, kvankam eĉ mia patrino ne kredas ke ne fumas. senkulpa.gif

Bone al vi, Vedev, serĉu vian lokon apud dio, sed ne invitu min, ĉar mi certe ne celas vidi ĝin tiel frue. Laŭ mi narkotaĵoj ne estas malbonaj, kvankam mi nur uzas la menciitajn supre, sed miopinie, religiemo estas la plej danĝera drogo. okulumo.gif

Nur miopinie.senkulpa.gif

Sammondane,
Ĥod

Reen al la supro