Al la enhavo

sufikso "-ĝ"

de crescence, 2009-marto-24

Mesaĝoj: 23

Lingvo: Esperanto

Senegaùlo (Montri la profilon) 2009-marto-28 01:55:14

IĜI plibone "iĝu" pluralo de ĜI, kaj IŜI, pluralo de ŜI, same kiel ILI jam estas pluralo de LI...

Kaj la mallogika sufikso estu anstataŭata de aliaj formoj :

Mi naskiĝis en... > mi estis naskita en ...

Ili kompreniĝas > Ili komprenas unu l'alian

Ŝi ruĝiĝis > Ŝi ekruĝis

Ili geedziĝis > Ili faris sin geedzojn

Li prezentiĝis > Li prezentis sin

Kaj tiel plu...

Alie, tiu sufikso daŭre malvolvos sin kontraŭfundamente kvazaŭ viruso...

nikko (Montri la profilon) 2009-marto-28 08:59:31

-iĝi- esence kaj uze estas ordinara kopio de subslava sufikso -ся(-sja), kiu venas de pronomo себя(sebja)=sin. Kaj Esperanta uzo de -iĝi- tute akordas de uzo de -sja en rusa. Z ne estis lingvisto, ĝi simple kopiis. Certe per tio eblas klarigi uzon de -iĝi- en liaj tradukoj(Revizoro ekzemple). "Sidiĝi" estas neklara por ĉiuj krom geslavoj... Mi scias ke en Hispana ankaŭ estas revena sufikso -se, kiu eble(mi ne certas) venas de pronomo (si aŭ sin). Estas tio ege utile por reguli transitivecon de verbo.

Stephan S (Montri la profilon) 2009-junio-04 21:34:17

crescence:Ĉu estas korekta la verbo "tradukiĝas" en la fraso (ekzemplo) :
"La franca vorto "bienvenue" tradukiĝas "bonvenon" ?
La vorto "tradukiĝas" estas en la Fundamento, ĉu ne?

http://www.esperantio.narod.ru/lingve/zaĵoj/fgram.htm

http://www.google.com/search?hl=ru&client=oper...

Reen al la supro