Al la enhavo

malaperi fenestrojn de traduko

de crescence, 2009-marto-25

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

crescence (Montri la profilon) 2009-marto-25 14:17:38

Saluton,

Estus agrable malaperi flavan fenestron de traduko, simple alklakante ekster tiu fenestro.

Estus pli facile ol alklakante sur la malgrandaj krucoj de la fenestro.

Dankon

henma (Montri la profilon) 2009-marto-25 14:51:39

crescence:Estus agrable malaperi flavan fenestron de traduko, simple alklakante el tiu fenestro.
Mi pensas ke kion vi volis diri estas "ekster tiu fenestro". El havas ideon de origino de io, do el tiu fenestro signifas "venante de tiu fenestro, eksteren".

Tamen, vi pravas, estas malfacile malaperigi tiujn fenestretojn, kaj certe iu povus pensi kiel faciligi tion.

Amike,

Daniel.

crescence (Montri la profilon) 2009-marto-25 16:01:02

henma:Mi pensas ke kion vi volis diri estas "ekster tiu fenestro".
Mi korektis mian eraron. Dankon !

Kiu lando estas CL ?

darkweasel (Montri la profilon) 2009-marto-27 18:34:49

CL estas Ĉilio.

henma (Montri la profilon) 2009-marto-27 19:14:50

darkweasel:CL estas Ĉilio.
Vi pravas!!! CL estas Ĉilio, longa kaj mallarĝa lando tre, tre sude en Ameriko (apud Argentino, kiu estas pli videbla en la mapo rideto.gif)

Amike,

Daniel.

Jev (Montri la profilon) 2009-aprilo-01 13:08:51

crescence:Saluton,

Estus agrable malaperi flavan fenestron de traduko, simple alklakante ekster tiu fenestro.

Estus pli facile ol alklakante sur la malgrandaj krucoj de la fenestro.

Dankon
Dankon pro la ideo. Ĝi estas notita, sed mi ne certas, kiam venos vico por realigi ĝin. Estas multaj aliaj taskoj, kiuj estas tre urĝaj.

crescence (Montri la profilon) 2009-aprilo-01 15:02:53

Jev:
Dankon pro la ideo. Ĝi estas notita, sed mi ne certas, kiam venos vico por realigi ĝin. Estas multaj aliaj taskoj, kiuj estas tre urĝaj.
Dankon pro realigi ĝin, kiam vi povos ĝin.

Reen al la supro