Al la enhavo

Kiel aperas la franca lingvo tra la mondo ?

de crescence, 2009-aprilo-09

Mesaĝoj: 40

Lingvo: Esperanto

crescence (Montri la profilon) 2009-aprilo-09 07:26:22

La franca aperas al vi tra la mondo : utila ? bela ? facila ?

Kiu malfacilo ŝajnas al vi en la lerno de tiu lingvo ?

ceigered (Montri la profilon) 2009-aprilo-09 09:52:52

Mi ne komprenas la duan demandon, sed tamen, mi ŝatas la ritmon kaj la malviglajn kaj pli reduktitajn prononcon de la latinaj vortoj en la franca lingvo - ĝi memorigas min de mia regiona versio de la angla lingvo - la Sudaŭstralia angla lingvo.

(mi bedaŭras se mia skribado estas malfacila por kompreni - mi nun manĝas picon kaj mi tajpas malbone okulumo.gif)

crescence (Montri la profilon) 2009-aprilo-09 10:19:25

ceigered:Mi ne komprenas la duan demandon
Mi korektis la duan demandon. Ĉu ĝi estas pli komprenebla ?

antoniomoya (Montri la profilon) 2009-aprilo-09 12:03:06

Saluton Crescence.

Mi ne scias certe kiel la franca aperas tra la mondo, nur kiel ĝi aperas al mi. Mi ĉiam ŝatis la francan, ekde mia juneco, kaj pro tio mi lernis ĝin. Ĝi ĉiam aperis al mi tre bela, precipe la muzikon de ĝia prononcado. Sed tre malfacila por lerni. La verboj estas teruraj (pli-malpli same kiel en la hispana).

La franca ĉiam restis mia dua ŝatata lingvo. rideto.gif

Amike.

Rogir (Montri la profilon) 2009-aprilo-09 15:01:45

Mi elektis bela kaj malbela, ĉar mi ŝatas la francan kiam estas elparolata malrapide kaj kantantume, sed ne elparolate rapidege kaj nazege.

Frankouche (Montri la profilon) 2009-aprilo-09 17:17:28

En la franca, mia nasklingvo, mi tre ŝatas la belecon de tiu stranga escepto en la ordo de vortoj :

- Je te le donne = mi al vi ĝin donas / S NO O V (NO = Nerekta objekto)
Sed...- Tu le lui donnes = vi ĝin al li donas / S O NO V

Senegaùlo (Montri la profilon) 2009-aprilo-09 19:15:54

Frankouche:En la franca, mia nasklingvo, mi tre ŝatas la belecon de tiu stranga escepto en la ordo de vortoj :

- Je te le donne = mi al vi ĝin donas / S NO O V (NO = Nerekta objekto)
- Tu le lui donnes = vi ĝin al li donas / S O NO V
Tio (almenaŭ en la franca) ne estas escepto sed normo: la pronomoj autaŭas la verbon :

Je te le donne / tu le lui donnes ...

Sed en imperativo pozitiva :

Donne-le-moi / Donne-le-lui

Ankaŭ hispane :

(yo) te lo doy / (tu) se lo das

Dámelo / Dáselo

La franca lingvo estas taksata de plejnombro de la brazilanoj la plej bela lingvo... Kaj mi opinias ke tio estas vere kvankam mi ĉiam interesiĝis pri alia lingvoj kaj tute ne pri mian gepatran... Ĝis kiam mi venis al Brazilo...

Ĝi ankaŭ estas la lingvo kiu la plej efike rolis kiel internacia lingvo kaj povus daŭre tiel roli se ĝi estus pli facile skribebla... aŭ se malpli pigrus la homoj...
(Fakte ĝi ankoraŭ rolas kiel dua internacia lingvo)

Tamen la franca entute pli facilas ol la angla kiam oni celas plena posedon...

Kvankam oni konsideras ĝin latindevena, ĝi ricevis multajn influojn de aliaj nelatinaj lingvoj (greka,keltaj,ĝermanaj...)

Min koncerne, mi pli ŝatas la afrikan parolmanieron ol la francian...

Alia belega lingvo laŭ mi estas la rusa...

crescence (Montri la profilon) 2009-aprilo-09 19:21:15

Senegaùlo:
Donne-le-moi / Donne-le-lui
Ne skribu haltostrekon inter la pronomoj:

Donne-le moi / Donne-le lui

Frankouche (Montri la profilon) 2009-aprilo-09 19:48:33

Senegaùlo:Tio (almenaŭ en la franca) ne estas escepto sed normo: la pronomoj autaŭas la verbon
Mi volis diri ke inter tiu du frazoj, la pronomoj estas kurioze inversaj :

- Je te le donne
- Tu le lui donnes

henma (Montri la profilon) 2009-aprilo-09 20:28:04

Frankouche:Mi volis diri ke inter tiu du frazoj, la pronomoj estas kurioze inversaj :

- Je te le donne
- Tu le lui donnes
Kurioza afero. En la hispana tio ne okazas, sed io simila. Kiam ni havas du pronomoj por la rekta kaj nerekta objektoj, kaj ili estas de la tria persono, la nerekta ŝanĝiĝas al refleksivo...

Ekzemplo:

Nur unu pronomo:

Yo te doy un libro / Yo le doy un libro.

Sed (du pronomoj):

Yo te lo doy / Yo se lo doy.

Pri la demando de tiu fadeno: Mi pensas ke la franca sonas tre bele, sed tiu lingvo estas tro malfacila... Eĉ por mi, kiu parolas similan lingvon (estas por mi pli facile lerni malsimilajn lingvojn, mi neniam povis lerni nek la francan nek la portugalan)

Amike,

Daniel.

Reen al la supro