Al la enhavo

Animacia filmo kun esperantaj subtitloloj

de Sxak, 2009-aprilo-14

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

Sxak (Montri la profilon) 2009-aprilo-14 14:44:53

En la reto aperis animacia filmo-detektivaĵo kun esperabtaj subtitoloj. Ŝaltu la youtube-subtitolojn kaj
spektu

dobri (Montri la profilon) 2009-aprilo-14 15:42:26

Ŝak:En la reto aperis animacia filmo-detektivaĵo kun esperabtaj subtitoloj. Ŝaltu la youtube-subtitolojn kaj
spektu
Mi spektis, sed la subtitoloj aperis nur komence. Titolo signifas nomon de la filmo kaj eble la ĉefaktorojn. Poste aperas E-lingvaj SUBTEKSTOJ!

Sxak (Montri la profilon) 2009-aprilo-15 01:48:23

Mi ne bone komprenas, kion vi volas diri per tio? Ĉu vi volas diri, ke la vorto subtitolo ne taŭgas? Vespere mi venos hejmen k kontrolos en PIV, sed nun mi povas dir, ke unue ĝi estas vastege uzata (ankaŭ fare de la nemultaj homoj, al kies lingvaĵo mi fidas), kaj due ĝi troviĝas en la vortaro, kiu pleparte estas PIV-bazita (tamen kelkaj vortoj estas eksterpivaj)

Sxak (Montri la profilon) 2009-aprilo-15 01:56:55

Per guglo mi trovis
http://eo.wikibooks.org/wiki/Manlibro_pri_kreado_d...
PETO DE LA AŬTORO

Mi tre petas aliajn vikiumantojn ne interveni ĉi tiun paĝon sub preteksto, ke termino "subtekstoj" estas korekta male al "subtitoloj". Unue, termino "subtitolo" ĉeestas en PIV 2005 (p. 1164), do ĝi ne estas evitinda. Kaj, laŭ mia opinio, estas neniuj objektivaj kaŭzoj preferi terminon "subteksto", almenaŭ, mi ne renkontis konvinkajn pruvojn de tio. Mi uzas ambaŭ terminojn depende de stilaj bezonoj.
Vespere mi klontrolos, ĉu tiu vorto vere ĉeestas tie ridulo.gif

Sxak (Montri la profilon) 2009-aprilo-15 12:35:22

PIV:
titol/o ...
sub~o ... 2 Skriba traduko de fremdlingva filmo, aperanta ĉe la malsupro de la bildoj: usona filmo kun franclingvaj sub~oj. -> dubli.
Tamen dankon ke vi instigis min kontroli tiun vorton. Antaŭe mi uzis ĝin nur ĉar mi legis neniun alian sinonimon de tio kaj mi eĉ ne sciis, ke ekzistas la mito, ke la vorto subtitolo ne povas tion signifi.
Do ĉu estas mia vico ion trovi en via lingvaĵo?ridulo.gif

PS antaŭe la subtitoloj tro rapide ŝanĝiĝis, sed nun la aŭtoro de la filmo iom malpliigis la tekston kaj ĝi nun estas legeble sen paŭzigi la filmon. Ŝajnas ke li tamen komprenetas E-on, ĉar li faris tion senerare.

dobri (Montri la profilon) 2009-aprilo-15 20:17:39

Ankaŭ mi dankas al vi pro la profunda klarigo de via opinio. Mi legis en iu revuo recenzon pri PIV, kie estis inter alie montrita la vorto "subtitolo" kiel malĝusta. Ĉar temas pri simpla teksto de la filmo, tial ŝajnas ankaŭ al mi, ke la vorto "subteksto" estas pli konvena. Certe oni povas uzi la ambaŭ.
Kaj, laŭ mia opinio, estas neniuj objektivaj kaŭzoj preferi terminon "subteksto",
Kontraŭe laŭ mia opinio estas neniu objektiva kaŭzo preferi terminon "subtitolo", ĉu ne?

Sxak (Montri la profilon) 2009-aprilo-16 01:44:17

dobri:Ankaŭ mi dankas al vi pro la profunda klarigo de via opinio.
Tiu profunda klarigo estas ne mia, sed verŝajne de Kirill Ŝvedov. Sed mi konsentas kun li.

dobri:Mi legis en iu revuo recenzon pri PIV, kie estis inter alie montrita la vorto "subtitolo" kiel malĝusta.
Mi interesiĝas pri la argumentoj de la aŭtoro. Se ili estas nur "ĉar tio estas nelogika kaj el la signifoj de la partoj sekvas nur la alia signifo", do vi povas simple ne plu eĉ iam atenti elpensaĵojn de tiu aŭtoro. Mi vidis multege da similaj ridindaj elpensaĵoj. Sen streĉi la memoron mi rememoras 2:
1. la aserton, ke la vorto "ĉirkaŭ" ne povas signifi "proksimume"
2. la aserton, ke oni ne rajtas dir "EN iu etaĝo", te ke ĉiuj aliaj prepozicioj krom "sur" ĉi tie estas eraro.
Laŭ mi, elpensintoj de tiuj strangaĵoj ne diferencas de la lingunisto (mi ne povas ĉi tie meti pluralon aŭ ne meti artikolon ridulo.gif ), multnombraj plibonigantoj de Eo, ktp
dobri:
Kontraŭe laŭ mia opinio estas neniu objektiva kaŭzo preferi terminon "subtitolo", ĉu ne?
Certe. Sed kiel mi jam diris: mi konstante vidas nur la vorton subtitolo en tiu senco, ankaŭ de la nemultaj homoj kies lingvaĵojn mi fidas kaj mi povas aldoni, ke ili estas vere nemultaj, ĉar en la komenco de mia esperantisteco mi rimarkis, ke absoluta plimulto de E-istoj ne scias la lingvon eĉ mezbone kaj mi ellaboris por mi kriteriojn, kies lingvaĵojn mi fidu. Mi vidis amason da E-istoj, kiujn oni rigardis "famaj aktivuloj", kiuj organizis diversajn renkontiĝojn, gvidis esperantajn kursojn, estis prezentitaj de fanfaronaj kartoj "famaj esperantistoj" (kune kun Z ridulo.gif)) ), sed kiuj eĉ ne povis ĝuste akcenti la vorton malpli kaj faris aliajn ridindajn erarojn eĉ skribe eĉ pri akuzativo.
Kaj mian liston de bonaj sciuloj de Eo estas ege facile forlasi pro nur foje ne metita aritkolo aŭ uzo de la vorto "ebleco" anstataŭ "eblo", sed trafi ĝin estas ekstreme malfacile.

Sxak (Montri la profilon) 2009-aprilo-19 04:17:27

dobri:Kontraŭe laŭ mia opinio estas neniu objektiva kaŭzo preferi terminon "subtitolo", ĉu ne?
Antaxe mi kredis al vi, sed antaŭ kelkaj minutoj rigardis en PIV kaj tute ne trovis tie la vorton subteksto.. Do mi povas diri, ke nun estas objektiva kaŭzo preferi ĝuste la vortpn subtitolo.

Reen al la supro