Al la enhavo

"Eurovido 2009" kaj politiko

de sigkalis, 2009-majo-12

Mesaĝoj: 43

Lingvo: Esperanto

sigkalis (Montri la profilon) 2009-majo-12 07:49:49

En ĉi-jaroj "Eurovido" estas multe da politiko.

Kartvelo ne partoprenas en "Eurovido" pro Rusio. Participo de "Eurovido" el Litovio diras, ke rusoj ĝenas organizi la spektaklon.

Kion vi pensas pri "Eurovido" en Rusio?

Rogir (Montri la profilon) 2009-majo-12 08:41:54

Mi esperas ke la Nederlanda grupo finiĝos laste. Ili aĉas.

jan aleksan (Montri la profilon) 2009-majo-12 09:03:49

ROGIR:
Mi esperas ke la Nederlanda grupo finiĝos laste. Ili aĉas.
Belgio ankaŭ

AlfRoland (Montri la profilon) 2009-majo-12 09:12:50

Laŭ mia la tuta konkurso aĉas!

Fuzzy (Montri la profilon) 2009-majo-12 14:08:53

Ĉu tute ne ekzistas Eŭrovid-ŝatantoj? Mi neniam aŭdis ke iu amas la konkurson. Por kiu do oni ĝin aranĝas ĉiujare?

dobri (Montri la profilon) 2009-majo-12 18:12:04

Fuzzy:Ĉu tute ne ekzistas Eŭrovid-ŝatantoj? Mi neniam aŭdis ke iu amas la konkurson. Por kiu do oni ĝin aranĝas ĉiujare?
Por mi! Mi estas ŝatanto de ĉi tiu bela parado, kie multas belulinoj. Bedaŭrinde el Ĉeĥio venas nur knaboj. Eble ili kantas sufiĉe bone, tamen mi opinias, ke plimulto da spektantoj aprezas unuavice aspekton de kantistoj ol ilian kantadon.
Jam hodiaŭ vespere ni ekvidos.

jan aleksan (Montri la profilon) 2009-majo-13 07:59:05

Mi spektis la finon de la elsendo, kaj mi bedaŭras pro la uzo de la franca. Mi tute ne volas parolaĉi pri la prezentistoj, sed verŝajne ili ne konas la francan. Ili certe multe laboris por lerni tiujn frazojn en lingvo ke ili ne konas, kaj mi gratulegas ilin pro tio. Tamen, mi bezonis unu sekundo por kompreni ke estis franca, kaj unu aldonita sekundo por ekkompreni. Mi estas denaska parolanto...

Do, ĉu estas bezonita? Pli bona ol malbona franca estas bona angla ... aŭ bona esperanto.

sigkalis (Montri la profilon) 2009-majo-13 10:17:13

La prezentistoj ne konas la anglan (2009 - tu sauzent end nain, tugeza - together).

Mi volus, ke ĉin konkurson gajnus Norvegio. Mi ŝatas Svislandon okulumo.gif

sigkalis (Montri la profilon) 2009-majo-14 06:35:06

Mi ne ŝatas "Eurovidon", sed mi spektas ĝin, ĉar en Litovio mi ne povas spekti aliajn internacionalajn konkursojn ploro.gif

Mi havas la ideon. Esperantistoj povas organizi internacionalan festivalon, kiun povus spekti homoj en la tuta mondo. Kion vi pensas?

horsto (Montri la profilon) 2009-majo-14 15:28:43

sigkalis:
Mi havas la ideon. Esperantistoj povas organizi internacionalan festivalon, kiun povus spekti homoj en la tuta mondo. Kion vi pensas?
Ne estas malfacile havi bonajn ideojn. La problemo estas realigi tiujn ideojn.

Reen al la supro