Al la enhavo

"Libertas"

de sigkalis, 2009-majo-18

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

sigkalis (Montri la profilon) 2009-majo-18 09:11:36

Kion vi pensas pri "Libertas"?
En interreto mi legis, ke ĝi povas frakasi Eŭropan Union. Tamen parto de litovaj politikoj kun ĉi-partio pertoprenas en baloto ploro.gif

Clet (Montri la profilon) 2009-majo-18 09:57:31

Ni ja konas la ulojn, kiuj partoprenas je "libertas"* Gérard de Villier kaj siaj amikoj situiĝas inter Sarkozy (ekstem-deksto) kaj J.M. Le Pen (faŝisto)

-----------------------------------------
*)neniu partio volus nomiĝi "Sklavigas"

sinjoro (Montri la profilon) 2009-majo-20 07:31:19

Clet:
*)neniu partio volus nomiĝi "Sklavigas"
rido.gif

Ĝi estas partio demagoga, kiu ankaŭ en Pollando jam komplotas.

Rogir (Montri la profilon) 2009-majo-20 16:24:04

Popolismo ne ĉiam (sed tro ofte) estas malbona. Ne juĝu antaŭ legi iliajn ideojn.

jan aleksan (Montri la profilon) 2009-majo-20 16:44:58

verdire, ekde kelkaj tempoj mi ege dubas ke Europa Unio estas vere demokratia (Ekz kun la lisbona traktado). Eĉ se mi "Libertas" estas eble demagoga, ili ne tute malpravas.

Mi nun serĉas informon pri venonta baloto, kaj tre malfacile ekscias kiu estas kiu kaj kiu proponas kion! sensencaĵo! Kiel do plenumi siaj civitajn devojn? Aŭ eble tio estas nur teatraĵo.

Kiel Rachida Dati, eks-membro de la Sarkozia estraro, kiu ne kaŝas sia ne intereso por lia venonta balato. ŝi kandidatas...

se kelkaj ĉi tie partoprenis al europa civita konsultado kiel mi, ili scias pri kio temas... Propono por esperanto estis elektita en diversaj landoj, kaj finfine aperas nenie.

Mi estas estas europeano, sed ĉefe demokratemanto, kaj mi mallonge suferas tiajn fekaĵojn...

sinjoro (Montri la profilon) 2009-majo-22 21:49:59

Rogir:Popolismo ne ĉiam (sed tro ofte) estas malbona. Ne juĝu antaŭ legi iliajn ideojn.
Ne juĝu min sen vere scii. Programon de la partio mi konas.

alfred14 (Montri la profilon) 2009-majo-24 06:00:45

sinjoro:
Rogir:Popolismo ne ĉiam (sed tro ofte) estas malbona. Ne juĝu antaŭ legi iliajn ideojn.
Ne juĝu min sen vere scii. Programon de la partio mi konas.
nu, kial vi ne diras tion?
aŭ ekspliku pli

AlfRoland (Montri la profilon) 2009-majo-25 12:51:44

Mi ne havas proprajn sciojn pri Libertas, sed ĉi tie legeblas ilian programon en esperanta versio.

Redakto: Ŝajnas ke supra ligilo ne plu funkcias!

Rogir (Montri la profilon) 2009-majo-25 17:53:19

Lisbona Traktato, kiun malakceptis Irlando kaj kies antaŭaĵon malakceptis Nederlando kaj Francujo, estas reale konstitucio sub kiu ĉiuj leĝoj kaj kortumaj juĝoj de Eŭropa Unio superregus naciajn leĝojn.
Tio ŝajnas al mi mensogo. Mi ne plene legas la traktaton, sed laŭ mia scio ĝi pritraktas la internan funkciadon de la Unuiĝo, donas plian povon al la parlamento, kaj leĝigas la Eŭropajn Bazorajtojn. Ĉu mi eraras?
1. Eŭropa kunlaboro baziĝu je mallonga Traktato da ne pli ol 25 paĝoj kiun ĉiu civitano povas legi, kompreni kaj uzi.
Mi ne kredas ke traktato de 25 paĝoj povos regi ĉiujn funkciadojn de la Unuiĝo. Ni jam havas mallongan dokumenton: la Eŭropa Traktato por la Rajtoj de Homoj.
2. Ĉiu lando referendumu pri iu ajn estonta Konstitucia Traktato.
Mi ne scias ĉu tio vere estas bezona. Sed la Iroj rajtas, do kial la aliaj landanoj ne?
3. Ĉiun ajn estontan Prezidanton de Eŭropo elektu la popoloj de Eŭropo.
Mi samopinias. Sed nur se tiu Prezidanto havos plian rolon ol estro de la Komisiono.
4. Civitanoj rajtu al konsiderita respondo el la speciala peta komitato de Eŭropa Parlamento se peto kolektis pli ol 1.000 subskribojn.
Mi dirus: pli ol 100 000 subskriboj.
5. Eŭropa Parlamento devu organizi publikan demandadon antaŭ debato pri iu ajn skizata leĝo.
Certe ne! Tio estus ege nepraktike!
6. Maliĝu la monopolo de Eŭropa Komisiono je iniciatoj pri faro de nova leĝoj. Novajn eŭropajn leĝojn povu proponi membroŝtatoj en Eŭropa Konsilio, anoj de Eŭropa Parlamento kaj civitanoj mem.
Mi samopinias.
7. Ajnan proponon ŝanĝi civitanecon de naciaj civitanoj per doni al ili EU-an civitanecon devu unue jesi la popolo en referendumo.
Ni (civitanoj de landoj de la EU) jam estas Eŭropaj civitanoj, mi ne komprenas kial tio necesas.

Cetere, la traduko estas bona.

AlfRoland (Montri la profilon) 2009-majo-25 20:26:15

Legante la programon de Libertas, mi miris ke kelkaj forumanoj nomas la partion ekstremdekstra. Mi opinias min maldekstrulo, sed mi pensas ke tiu dokumento nek estas dekstra nek maldekstra. La mesaĝo estas ke Eŭropa Unio nur okupiĝu pri aferoj kiuj postulas komunan decidon. Hodiaŭ ŝajnas ke nenio problemo estas tro malgranda por la burokratoj de EU.

Alia temo estas la manko de demokratio - kiu asertus ke EU hodiaŭ estas demokrata?

Reen al la supro