Al la enhavo

Usona literumkonkurso

de andogigi, 2009-majo-29

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

andogigi (Montri la profilon) 2009-majo-29 17:20:16

La Usona landa angla literumkonkurso ĵus kompletiĝis en antaŭa ĵaŭdo en Vaŝintono. La gajnulino nomiĝas Kavya Shivashankar kaj ŝi havas nur 13-an jarojn. Kavya venas de la ŝtato de Kansaso kaj diris ke ŝia paĉjo ŝatas helpi al si kun siaj literumaj studadoj. Por gajni, ŝi bezonis literumi la vorton “laodicean”. Angle, “laodicean” significas “apatiulo, ĉefe pri politikaj aŭ religiaj aferoj”. Kavya ricevos $40,000 por ĝuste literumi la vorton. Ŝiaj ŝatokupoj enhavas naĝi, bicikli, kaj tradicia hindua danci.

La konkurso unue komenciĝis en la jaro 1925 kaj havis nur 9-an literumistojn. Ĉi jare, la konkurso havis 293-an literumistojn kiuj havas inter 9-an kaj 15-an jarojn. Ili venas de diversaj partoj de la lando kaj ĉiuj unue gajnis ĉe la lokala nivelo antaŭe veni al Vaŝintono. Ĉi jare, 117 partoprenantoj povis paroli plu ol 1 lingvo. 33 literumistoj diris ke la angla ne estas sia denaska lingvo.

R2D2! (Montri la profilon) 2009-majo-29 18:23:31

Ĉu tıo estas “spellıng bee”? Tıo nur montras la malfacıleco de la angla lıngvo.

—Ilhuıtemoc δ

roint (Montri la profilon) 2009-majo-29 18:32:49

Dankon por la nova vorto, "laodicean". Tio verŝajne helpemos al mi fojfoje okulumo.gif.

einarfa (Montri la profilon) 2009-majo-29 18:52:50

Spektinda estas la filmo "Spellbound" (Jeffrey Blitz; 2002), dokumentfilmo pri tiu konkurso. Ĝi estas bonfarita kaj interesa (precipe por ni kies malkutimeco al tiaj konkursoj estas evidenta).

http://www.imdb.com/title/tt0334405/

Matthieu (Montri la profilon) 2009-majo-29 19:48:06

Interese! En Francujo ekzistas similaj konkursoj, sed anstataŭ skribi apartan vorton, oni devas skribi tutan diktatan tekston. Nu, antaŭ esti konkurso, ĉi tio ĉefe estas ekzerco (aŭ torturilo) por lernantoj. okulumo.gif

jchthys (Montri la profilon) 2009-majo-29 21:37:51

Mi estis en la literumkonkurso en 2007 (numero 225). Mi spektis la konkurson je ABC-Novaĵoj ĉi-jare.

jchthys (Montri la profilon) 2009-majo-29 21:43:34

La vorto “Laodicean” estas el tiu loko en la Biblio (vidi la tutan lokon en la angla):
La Apokalipso de Johano:Kaj al la anĝelo de la eklezio en Laodikea skribu: Mi scias viajn farojn, ke vi estas nek malvarma, nek varmega; mi volus, ke vi estu aŭ malvarma aŭ varmega. Tial, ĉar vi estas varmeta, kaj nek malvarma nek varmega, mi elsputos vin el mia buŝo.

andogigi (Montri la profilon) 2009-majo-30 00:19:43

jchthys:Mi estis en la literumkonkurso en 2007 (numero 225). Mi spektis la konkurson je ABC-Novaĵoj ĉi-jare.
Kiel vi faris? Ĉu tio estis malfacila? Ĉu vi estis nervoza?

jchthys (Montri la profilon) 2009-majo-30 03:28:26

andogigi:
jchthys:Mi estis en la literumkonkurso en 2007 (numero 225). Mi spektis la konkurson je ABC-Novaĵoj ĉi-jare.
Kiel vi faris? Ĉu tio estis malfacila? Ĉu vi estis nervoza?
Mi ja estis nervosa (kiel ne?), sed mi tre ĝojis nur partopreni en la kompeto. Mi sukcesis en la unuaj du raŭndoj (el kiuj la unua estas skribe); sole ĉirkaŭ 90 el la 286 faris tion. La sekva vorto mi literumis ĝuste, sed la kvara raŭndo estis multe pli malfacila, kaj mi scias sole eble duonon de la vortoj. Do mi misliterumis la vorton Marielito, kiu anglalingve oni elparolas [mar-i-ə-lí-to]. (Se oni elparolus ĝin hispane, [mar-jel-í-to], estus multe pli facile literumi ĝin ĝuste.)

andogigi (Montri la profilon) 2009-majo-30 03:28:46

R2D2!:Ĉu tıo estas “spellıng bee”? Tıo nur montras la malfacıleco de la angla lıngvo.

—Ilhuıtemoc δ
Ho jes. Angle, ni diras "Spelling Bee", sed mi ne komprenas kial? Mi konsentas pri la lingvo. La angla estas malfacila por literumi. (Mi ankaŭ bezonas uzi komputilon kaj mi estas denaska parolanto!) rideto.gif

Reen al la supro