Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Anekdotoj

de MikhailMarkeyev, 2009-julio-01

Mesaĝoj: 846

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2017-decembro-29 19:27:07

Prava ŝtelado (malnova juda anekdoto)

Moskvo. La revolucio. Amaso fendas vendejon kaj rabas komercaĵojn. Inter rabantoj nigra, vigla vireto ŝarĝas ĉion ajn sur ĉareton. Preteriras unu viro kaj indignas:
– Sinjoro Kantoroviĉ, kia honto! Vi ŝtelas kun tiuj rabistoj!?
– Tsss! Silentu je Dio! Tio ja estas mia vendejo!

StefKo (Montri la profilon) 2018-januaro-10 19:34:55

Reklama batalo (malnova juda anekdoto)

Moŝe, la proprulo de kukejo, afiŝis la reklamon: “Vi aĉetu niajn frandajn kukojn po 3 zlotoj (pola mono). Se vi pagas kie ajn pli kare – oni prirabas vin!”.
Post nelonge, la konkura kukejo de Izaak respondis per tia reklamo: “Vi manĝu niajn frandajn kukojn po 5 zlotoj. Se vi pagas kie ajn malpli kare – oni venenas vin!”.

StefKo (Montri la profilon) 2018-januaro-23 09:16:13

La avara avo Moŝe (malnova juda anekdoto)

La avo Moŝe promesis al sia nepeto ĉokoladon.
Li alvenas al hejmo kaj la nepo demandas:
– Aviĉjo, vi aĉetis por mi la ĉokoladon?
– Ne, nepeto, ĝi mankis.
La sekvan tagon denove li alvenas al hejmo de sia nepo. La nepo denove demandas:
– Aviĉjo, vi aĉetis la ĉokoladon?
– Ne, nepeto, la vendejo estas fermita.
La sekvan tagon denove li alvenas al hejmo de nepo. Ĉi denove demandas:
– Aviĉjo, vi aĉetis la ĉokoladon?
– Ne, nepeto, la ĉokoladoj mankas, estis nur lekaĵoj.
– Ĉi okaze oni devis aĉeti almenaŭ la lekaĵon!
– O ne! Memoru nepeto, ĝis kiam via avo Moŝe vivos, vi manĝados nur ĉokoladojn!

sergejm (Montri la profilon) 2018-februaro-09 05:09:18

Anglo vidas ke hispano kaj ĉino vigle interparolas en iu nekonata lingvo.
Li demandas: 'En kiu lingvo ili parolas?'
'Ili opinias ke en la angla!'

StefKo (Montri la profilon) 2018-februaro-12 11:28:08

La artifiko de ruza judo por eniri la Paradizon (malnova juda anekdoto)

– Sinjoro Kon, pro tioma procento vi certe ne eniros la Paradizon.
– Kaj mi diras al vi, ke mi eniros.
– Kiel? Mi estas sciama.
– Sinjoro pensas, ke tio estas ia artifiko? Tutsimple. Kiam mi stariĝos antaŭ la Paradizo, mi ovros la pordon, enrigardos kaj fermos… kaj ree ovros, enrigardos kaj fermos…, poste ree mi ovros kaj fermos. Tiam la anĝelo gardanta la pordegon havos sufiĉe da tio kaj ekkrios: „Vi eniros aŭ ne!?”. Tiam mi eniros.

StefKo (Montri la profilon) 2018-februaro-20 19:15:47

Sekreto de maljuna bankisto (malnova juda anekdoto)

Moŝe demandas sian patron, maljunan bankiston, Srul:
Tate, kiel estas tio? Homoj donadas monon kaj forprenadas. Ili ricevas tiom kiom donis kaj ni havas kaj mercedes, kaj jaĥton, kaj vilaon…
– Mi donos al vi ekzemplon, mia filo – diras Srul. – Iru al la kuirejo. Tie en frostujo troviĝas peco da lardo. Alportu ĝin!
Moŝe ekiras kaj alportas.
– Kaj nun forportu ĝin – diris Srul.
Moŝe forportas kaj revenas:
– Mi forportis kaj kio?
– Vi alportis kaj forportis, kaj fingroj grasigitaj…

StefKo (Montri la profilon) 2018-februaro-22 19:06:05

Kia ruzulo! (malnova juda anekdoto)

Al juda restoracio venas unu viro. Lia mendado akceptas ĉino, kiu perfekte parolas jide. Kiam kelnero malproksimiĝas, la kliento vokas la proprulon.
– De kie vi prenis la ĉinan kelneron kiu scipovas la jidan?
– Psss! – la proprulo reage al tio – li pensas ke lernas la anglan!

StefKo (Montri la profilon) 2018-marto-01 17:57:31

Judoj el Odessa

Inter judoj estas multe da artistoj. La fama violinisto Isaac Stern tiel diradis pri kultura interŝanĝo rusa-usona:
“Ili alsendadas al ni siajn judojn el Odessa kaj ni elsendadas al ili niajn judojn el Odessa”.
------------------------------
Odessa – urbo en falinta Sovetunio kaj ankaŭ en Usono

StefKo (Montri la profilon) 2018-marto-09 08:15:50

Pri ekesto de la nigraj truoj

La nigraj truoj ekestis tie kie la Dio dividis per nul.

Bovi (Montri la profilon) 2018-marto-10 10:16:32

The survey must be clearer.


ทางเข้า sbo
-----------------------
http://sbo-bet.org/

Reen al la supro