Al la enhavo

Esperanto naŭfoje en la novaĵoj - kaj helpu!

de Junesun, 2009-julio-31

Mesaĝoj: 1

Lingvo: Esperanto

Junesun (Montri la profilon) 2009-julio-31 15:46:41

Esperanto estis la temo de 9 pozitivaj novaĵ-artikoloj en la lastaj 7 tagoj! Kaj tiuj eĉ plejparte de grandaj novaĵejoj! Estas nekredeble kiom furoras (kompare) la ĵurnalista mondo pri Esperanto nun. Jen anglalingva resumo kun ligiloj al ĉiu artikolo: http://digg.com/d3zDtu.

Nun dua paŝo: kiam vi estas sur tiu paĝo, klaku "Digg" je la supro por indiki vian intereson al la ekstera mondo. Se multegaj Esperantistoj faros tiel dum la unuaj du tagoj, Digg montros tiun ĉi resumon tutsupre kiel ĉefa novaĵo kaj kelkdek milionoj da anglalingvanoj vidos ĝin! Do bonvolu diri al ĉiuj konataj de vi Esperantistoj kaj viaj naciaj grupoj ke ili kunlaboru pri tio.

Dankon!

Judith

Reen al la supro