Al la enhavo

Ĉu Biblio estas interesa libro?

de k.garin, 2007-februaro-25

Mesaĝoj: 51

Lingvo: Esperanto

nomjer (Montri la profilon) 2007-julio-29 19:11:11

Biblio kaj similaj "sankataj" libroj estas interesaj se oni komparas ilin.
Sub fantaziaj rakontoj seriozaj esploristoj povas malkovri pecojn de homara historio.
Oni povas legi genezon nur senantauhjughe (sen neniaspeca antauhjugho), kvazauh ghi estus stranga folio el praa gazeto surtere abrupte trovita.
Vi legu rakonton pri "sinjoroj" (=eloim) kiuj prenis eltere homon kaj metis lin en "paradeize Edin" por ke li tie laboru...
Chu antikvaj lingvoj kaj rusa multe povas nin helpi solvi misterojn? Mi scivolemas...

Nomjer

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-julio-29 21:47:04

Kiam mi legas librojn, mi ne estas esploranto aŭ komparanto, sed nura leganto.
Kiam mi komencis la fadenon, mi interesiĝis nur, ĉu Biblio estas interesa, kiel libro, ne kiel kolekto da historiaj kronikoj aŭ rimedo por esplori homaran historion.
Ĉu estas interesaj lernolibroj pri matematiko, fiziko, kemio kaj similaj? Plejparte, ne, sed homoj legas ilin pro bezono, ĉu ne?
Kiu legas Biblion nur pro tio, ke ĝi estas interesa, ke legi ĝin estas interese, ke la libro amuzas aŭ allogas vin?
Jen mia demando.
nomjer:Chu antikvaj lingvoj kaj rusa multe povas nin helpi solvi misterojn? Mi scivolemas...
Tamen mi opinias, ke moderna rusa lingvo ne apartenas al antikvaj. Mi preskaŭ ne komprenas tekstojn, skribitajn antaŭ kelkaj jarcentoj. Parenteze, rusa Biblio ankaŭ estas skribita per stilo iomete antikva, peza, malbone komprenebla.
Estas menciinde, ke Biblion kelkaj ne tre responsaj scienculoj fi-uzas por "solvi misterojn".

Ciro (Montri la profilon) 2007-julio-29 23:03:33

Ĉu Biblio estas interesa libro?
Fratoj,

Mi kredas, ke ĉiuj ĉi tie scias, ke ekzistas La Sankta Biblio, originale, esperante, malnova kaj nova testamentoj, tradukitaj el la originalaj lingvoj, ej LL Zamenhof.

Tio estas mem grandega kaj digna laboro. Ni ĉiuj devas tre danki kaj gratuli nia frato LL Zamenhof, pro tio.

nomjer (Montri la profilon) 2007-julio-30 13:53:36

Terurĉjo:Kiam mi legas librojn, mi ne estas esploranto aŭ komparanto, sed nura leganto.
Kiam mi komencis la fadenon, mi interesiĝis nur, ĉu Biblio estas interesa, kiel libro, ne kiel kolekto da historiaj kronikoj aŭ rimedo por esplori homaran historion.
Ĉu estas interesaj lernolibroj pri matematiko, fiziko, kemio kaj similaj? Plejparte, ne, sed homoj legas ilin pro bezono, ĉu ne?
Kiu legas Biblion nur pro tio, ke ĝi estas interesa, ke legi ĝin estas interese, ke la libro amuzas aŭ allogas vin?
Jen mia demando.
nomjer:Chu antikvaj lingvoj kaj rusa multe povas nin helpi solvi misterojn? Mi scivolemas...
Tamen mi opinias, ke moderna rusa lingvo ne apartenas al antikvaj. Mi preskaŭ ne komprenas tekstojn, skribitajn antaŭ kelkaj jarcentoj. Parenteze, rusa Biblio ankaŭ estas skribita per stilo iomete antikva, peza, malbone komprenebla.
Estas menciinde, ke Biblion kelkaj ne tre responsaj scienculoj fi-uzas por "solvi misterojn".
Jes, forte eblas, ke vi pravas.
Sed, aliflanke, ni devus konsideri:
ke leganto ne necese estas esploranto auh komparanto;
ke, inverse, esploranto auh komparanto necese estas unue leganto.
Do, mi opinias, ke simple ekzistas pluraj interesniveloj, kaj unu nivelo ne neigas alian.

Rilate al vorto-esplorado, mi ne startas el sciencfinkciaj supozoj, sed simple de vortsignifoj. Ekzemple "paradeize" estis, en persa lingvo, limbarata kampo. "Edin" estas radiko tre proksima al orienteuhropa vorto "Adìn, Jedìn, kiu estas "unu".
"Eloim" estas "sinjoroj". Do eblas, ke geneza rakonto, simple parolas pri aro da homoj. Tiu aro simple prenas aliajn homojn el ilia tero, el ilia lando, kaj utiligas ilin por kampolaboro. Eblas, ke kampoj trovighas oriente kaj havas numeron kaj limbarojn, kaj forta regularo, auh ech sklavecosistemo, regas sur laborantoj.

Tio ne estas stranga, se ni konsideras tute senantauhjughe: Euhropanoj mem, antauh du jarcentoj, prenis nigrulojn el "tero", el iliaj landoj (Afriko), kaj metis ilin en kampojn kiuj trovighis okcidente (Ameriko).
Kaj eblas, ke kampoj havis nomojn auh numerojn...
Temas pri sklaveco de nigruloj sub premado de blankaj "sinjoroj".
Mi vidas fortan similecon, kaj absolutan malneceson krei "spiritajn" kaj "fantaziajn" signifojn por geneza rakonto. Ghi shajnas komuna kroniko pri popolo kiu premas popolon, pri sklaveco kaj elcherpo.

Plue: ghi shajne parolas pri reala malnoveco de klasbatalo: unuflanke "sinjoroj", aliflanke laborantoj. Chu Marx simple songhis pri libereco de laborantoj kaj detruado de "sinjoroj"?

Imagu fine, ke tiu kakonto dauhre shanghas dum jarmiloj, ghis "sinjoroj" ighas "dioj" kaj sklavoj aperas kiel homoj kreitaj de tiuj "dioj". Kompreneble temas pri nura supozo, sed, finfine, realisma. Almenauh pli realisma, ol aliaj strangaj supernaturaj interpretadoj...

Estime

Gerusa (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-23 17:53:44

Mi legas la Biblion tutan tagon.
Ĝi ne sole estas mia pli plezura legaĵo, sed ankaŭ xanĝi mia vivo. Mi amas la Biblio!! HO glOoOoro!!

diogotux (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-30 18:53:49

Mi ne ŝatas libron, kiu volas kontroli mian pensmanieron.
La biblio estas libro kiun homoj uzas (ankaŭ) por diri kion estas korekta, kaj kio estas ne korekta. Pensu vi, ĉu ĉiam ne mortigi estas korekta? La biblio klarigas tiel: "Ne mortigu." kaj punkto.
Mi scias ke estas stulteco sekvi la biblion vorto post vorto senpense. Sed estas kio homoj faras.
Ne necesas biblio por diri kio estas korekta kaj kio ne. Tio ni mem devas fari.

Paulinho (Montri la profilon) 2007-septembro-16 22:42:04

La biblio estas tre interesa. ĝi ne pruvas ke Dio estas ĉi tio aŭ tio. ĝi rakontas la provaĵon de la popolo kaj invitas nin fari identan provaĵon. "Provu kaj vidu ke la Sinjoro esta bona".

remy_boligee (Montri la profilon) 2007-septembro-17 16:47:26

Mi pensas ke la Biblio estas tre interesa libro (ĉefe la Nova Testamento), tamen Ĝi ne estas la tuta kaj la sola vero pri Dio. Multe da homoj nomas la biblion 'La Vorto de Dio', sed pri tio mi ne konsentas. Ĝi estis skribita de homoj multe da tempo antaŭe kaj estis ankaŭ ŝanĝita dum la Mezepoko. Pro tio, ĝi perdis multe da sia originala valoro.

Paulinho (Montri la profilon) 2007-septembro-17 17:16:13

pastorant:Malsupre, mi skribos Ruse kaj Esperante.
Kiu serĉas trovos, al tiu kiu petas oni donos, al tiu kiu frapas oni malfermos la pordon. 16 глав в книге метки.
Вы должны продолжать прочитать.

:: Estas 16 ĉapitroj Markon.
Vi daŭrus legi.

Другое website, котор вы можете посетить:
"Все на его ногах"
Переводить его в 7 языков (кроме того что русский.)
Возможно вы можете прочитать одно?

:: Ankoraŭ TTT-ejon vi vizitus, ke nomiĝas "Ĉiuj ĉe lia piedoj" ->
http://www.allathisfeet.com
Oni tradukis ĝin en 7 lingvojn (krom rusa). Ĉu eble vi povas legi unu?

Будет также свободно пленка библии, котор вы можете наблюдать online:
(Вы свободно free real player

:: Ankaŭ estas senpaga Biblis filmo, ke vi povas rigardi interrete.
Oni bezonas la senpaga Reala Ludanto
Jesuo Filmo Ruse

Bonvolu pardoni mian hororan Rusan. Mi ne uzis ĝin dum 8 jarojn!

Paulinho (Montri la profilon) 2007-septembro-23 13:43:47

Tio estas vero: la biblio ne estas logika.
La biblio laŭ mia opinio rakontas centjarojn da homa provaĵo. Kaj la homo ne estas logika... Tiu ĉi estas ĝia beleco.

Reen al la supro