Al la enhavo

“ajn” kaj “ĉi”

de jchthys, 2009-aŭgusto-13

Mesaĝoj: 42

Lingvo: Esperanto

jchthys (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-13 16:49:27

Mi pensas, ke oni povas forlasi la vorton ĉi, kiam oni ne komparas la for kaj la ĉi. Ekzemple, laŭ mi scio, oni povas diri, «Tio estas mia» (signifante la saman, kiel “Tio ĉi estas mia”).

Mi demandas, ĉu oni tiel povas forlasi ankaŭ ajn: «Iu [ajn] estas bona por mi»?

Antaŭdankon pro la respondo!

Rogir (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-13 19:28:35

Jes, se la signifo estas nemiskomprenebla.

AlfRoland (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-13 20:14:27

jchthys:Mi pensas, ke oni povas forlasi la vorton ĉi, kiam oni ne komparas la for kaj la ĉi. Ekzemple, laŭ mi scio, oni povas diri, «Tio estas mia» (signifante la saman, kiel “Tio ĉi estas mia”).

Mi demandas, ĉu oni tiel povas forlasi ankaŭ ajn: «Iu [ajn] estas bona por mi»?

Antaŭdankon pro la respondo!
Mi pensas ke la signifo de "Iu estas bona..." kaj "Iu ajn estas bona..." ne tute samas.

"Iu ajn" esprimas ke vi hazarde povas selekti personon, ne gravas kiun vi selektas.

mastro Jano (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-14 05:55:41

jchthys:Mi pensas, ke oni povas forlasi la vorton ĉi, kiam oni ne komparas la for kaj la ĉi. Ekzemple, laŭ mi scio, oni povas diri, «Tio estas mia» (signifante la saman, kiel “Tio ĉi estas mia”).

Mi demandas, ĉu oni tiel povas forlasi ankaŭ ajn: «Iu [ajn] estas bona por mi»?

Antaŭdankon pro la respondo!
Imagu! En mia gepatra lingvo estas uzataj vortoj ne nur tie- ott, ĉi tie - itt, tio - az, tio ĉi -ez, sed ankaŭ tia - olyan, ĉi tia - ilyen, tiel - u:gy, ĉi tiel - i:gy, tial - azért, ĉi tial - ezért, tiom - annyi, ĉi tiom - ennyi, tien - oda, ĉi tien - ide, ties - azé, annak a ..., ĉi ties - ezé, ennek a ... k.t.p. Ajn - ba:r, aka:r.
kaj ekzistas vortoj por esprimi alio tie, aliu tie - amaz, alio, aliu ĉi tie - emez,
simile: amolyan, emilyen, amazért, emezért, amu:gy, emi:gy, amannyi, emennyi, amazé, emezé. Do ni esprimas bone, ĉu proksima aŭ malproksima estas aĵo, afero.

tonymec (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-14 06:47:13

jchthys:Mi pensas, ke oni povas forlasi la vorton ĉi, kiam oni ne komparas la for kaj la ĉi. Ekzemple, laŭ mi scio, oni povas diri, «Tio estas mia» (signifante la saman, kiel “Tio ĉi estas mia”).

Mi demandas, ĉu oni tiel povas forlasi ankaŭ ajn: «Iu [ajn] estas bona por mi»?

Antaŭdankon pro la respondo!
Nu, ĉar vi estas el Usono, mi respondos per anglalingvaj frazoj:

"Iu estas bona por mi" = "Someone is good for me".

"Iu ajn estas bona por me" = "Anyone is good for me".

Ĉu nun vi sentas la diferencon?

jchthys (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-14 14:37:56

Ho, mi tute scias la malsamecon, sed mi scivolas, ĉu la “ajn” estas nepre necesa, kiam oni ne konfuzis alian. Kiel mi antaŭe diris, mi pensas, ke la vorton “ĉi” oni povas forlasi, kiam ne estas ŝanco por konfuzi.

AlfRoland (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-14 17:18:23

jchthys:Ho, mi tute scias la malsamecon, sed mi scivolas, ĉu la “ajn” estas nepre necesa, kiam oni ne konfuzis alian. Kiel mi antaŭe diris, mi pensas, ke la vorton “ĉi” oni povas forlasi, kiam ne estas ŝanco por konfuzi.
Se vi volas esprimi proksimecon mi pensas ke "ĉi" necesas. "Ĉi tie" estas proksime al vi, sed "tie" estas aliloke, ĉu ne?

kfa (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-14 17:33:25

Se vi nur celas mallongigon: ĉe la esprimo "tie/tiu/tio ĉi" oni ja pli ofte ellasas la "ti*". Vi povas plejfoje diri "ĉi loko / ĉi temo / ĉi persono" sen kaŭzi miskomprenon. Simile, vi povus en la supra ekzemplo ellasi "iu" de "iu ajn": "ajna estas bona por mi" en la signifo de "anyone".

Rogir (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-14 18:45:05

Ĉu ne tio estas kontraŭfundamenta? Laŭ mi nur permesas uzi ĉi senstrekete apud la tabelvortoj.

Ĉevalo (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-15 00:34:33

kfa:Vi povas plejfoje diri ...
La stranga vortkunmetaĵo. Mi uzus "plej ofte" aŭ "multfoje".

Reen al la supro