Al la enhavo

Dirite, dirita...

de mononk, 2009-aŭgusto-24

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

mononk (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-24 19:22:23

Mi legas ie: "Tio dirite", aliloke "tio dirita". Alia skribas:" Tion dirite"...
Kiel estas la ĝusta esprimmaniero?
Anticipe dankon!

horsto (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-24 20:33:14

Ĉu vi estas certa ke vi vere legis tiun formon? La pasiva participo ne sencas ĉi tie. Vi certe povas diri:
.
Tio estas dirita.
.
Sed pli sencoplena estus aktiva participo:
.
Tion dirinte li foriris = Post diri tion li foriris.

mononk (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-25 12:17:05

horsto:Ĉu vi estas certa ke vi vere legis tiun formon? La pasiva participo ne sencas ĉi tie. Vi certe povas diri:
.
Tio estas dirita.
.
Sed pli sencoplena estus aktiva participo:
.
Tion dirinte li foriris = Post diri tion li foriris.
Mi tute certas! Tamen, bonvolu pardoni, ke mi ne estis sufiĉe eksplicita. Fakte, la formoj kiujn vi rimarkigas tute taŭgas, sed la senco kiun mi aludas diferencas. Mi legis:" Tio dirita sen ekscesa troigo" Sed mi legis aliloke "Tio dirite, estas vere, ke en hispanlinvaj..." Miaopinie, tia lasta esprimformo rezultas el la franca esprimo "ceci dit ", kies la senco estas ofte apartigi du malsamajn pensojn pri sama temo. Ekzemple: "Tiu knabo estas terure moviĝema. Tio dirite, li estas aparte bonkora" Vi komprenos, ke mi ja inklinas al "Tio dirite" bedaŭrinde sen certeco.

Rogir (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-25 12:38:02

Se vi celas 'esti dirinte tion', mi uzus 'tion dirinte'. Tio dirita signifus 'tio, kio estas dirita'.

Sxak (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-25 13:43:09

eblas ankaŭ "estas dirite ..."

Sxak (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-25 13:47:46

jen do legu http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/participoj/e-... ekde "Rilate al subfrazoj, I-verboj aŭ sensubjekte "
Fakte tie estas bona priskribo de la rusaj adverbaj participoj, kaj mi dirus, ke tio estas rusismo, tamen laŭlega en Esperanto

horsto (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-25 14:05:45

mononk: Tio dirita sen ekscesa troigo"
Ankaŭ tiu frazo ne estas sufiĉe klara. Ĉu ĝi signifu:
Tio kio estis dirita estas sen ekscesa troigo?
Laŭ mia opinio oni ne povas diri "tio dirita" por "tio kio estis dirita". "tio dirita" ja samas al "dirita tio". Sed celita estas "la dirita aĵo/afero" aŭ "tiu dirita aĵo/afero". Do eble taŭgas "tiu diritaĵo".
mononk:
Ekzemple: "Tiu knabo estas terure moviĝema. Tio dirite, li estas aparte bonkora"
Mi dirus ekzemple jene:
Tion dirinte mi aldonu ke li estas aparte bonkora.
Atentu ke la subjekto de la unua parto (tion dirinte) kaj de la dua parto (mi aldonu...) ĉiam devas esti la sama.

mononk (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-25 14:36:19

Saluton kaj dankon al ĉiuj! sal.gif

Reen al la supro